Kliŝodora sed valora

István Nemere: Pigre pasas la nokto. 151 p. Fenikso 1992.

La dekdua originala romano de István Nemere, Pigre pasas la nokto, temas pri amafero inter kvindek-kelkjara hungara viro kaj dudekjara ciganino. Sur tiu baza temo, radianta de tro konataj kliŝoj, la aŭtoro kreis unu el siaj plej valoraj romanoj, kio vere pruvas lian talenton.

La amhistorio miksiĝas kun tribunala proceso pri murdo sekvinta de tiu amafero. En sia rakontado la verkisto alternas inter la ĉefa fadeno kaj la juĝoproceso. Per tiu metodo li sukcese konstruas eksciton, kiu onde intensiĝas-malfortiĝas kaj fine kreskas en draman dissolvon de la suspenso. Li ankaŭ sukcesas kaŝi ĝis la lasta momento kiu murdis kiun - eble iom nenecesa artifiko, kiu tamen bone funkcias. Do, ankaŭ la recenzanto ne perfidu tion!

Pigre pasas la lasta nokto ĝis la drama klimakso, kaj tre pigre - aŭ eble mi diru trankvile, senurĝe - pasas la ĉefa intrigo. Juna ciganino estas forpelata de siaj familianoj, hazarde ŝi renkontas mezaĝan arkitekton kiu dungas kaj loĝigas ŝin en sia domo, kie li mem laboras desegnante vilaojn por riĉuloj. Tie ŝi laboras de mateno ĝis vespero sep tagojn de la semajno por salajro, kiu ne sufiĉas por aĉeti vintran mantelon, kaj fine, post longa aŭtuno, ŝi iĝas ankaŭ dumnokta kunulino de la mastro. Tiu historio povus nature iĝi socia indignaĵo pri postkomunisma ekspluatado, sed tio ne estis la intenco de Nemere. Li volis rakonti pri la malrapida interkonatiĝo, amikiĝo kaj enamiĝo de du homoj el malsama aĝo, klaso, etna kulturo kaj edukiteco. Ĝenerale direblas, ke li faris tion sukcese. Ja troviĝas eroj ne tute konvinkaj kaj eĉ iom incitaj. La viro havas ĉion, la virino nenion, kaj ŝajne la aŭtoro supozas, ke tio validas ankaŭ en spirita senco. Kelkfoje tio esprimiĝas eĉ parodie:

Kaj kiam poste aŭ antaŭe Bernat klarigis al ŝi ion, li vidis en ŝiaj okuloj la veran interesiĝon, kaj eĉ admiron. Ĉar Kata kredis lin ĉioscianta kaj tiel ŝi aŭskultis. Neniam ŝi dubis pri tio, kion li diris.

Bernat tre bone fartis. (p. 80)

Jes ja, kiu viro do ne bonfartus kun tia naiva, juna kaj bela admirantino? Efektive, la rilato inter la duopo kelkfoje iom tro similas tiun inter Robinsono kaj Vendredo.

Kvankam ĉi romano eble pli ol aliaj verkoj de Nemere okupiĝas ĉefe pri personaj rilatoj inter homoj, tamen kiel kutime ĝi traktas ankaŭ socian temon. Ĉi-foje tiu estas la rasismo aŭ malamo kontraŭ homoj de alia etna grupo, konkrete tiu de hungaroj kontraŭ ciganoj. La aŭtoro prezentas tiun malamon kiel senton de stultaj, etmensaj homoj. Tamen estus tute erare kompreni ĉi verkon kiel apologion por la ciganoj aŭ romaoj kiel etno. Tipe estas, ke la protagonistino Kata povas akiri homan dignon kaj bonstaton nur forlasante la ciganan medion komplete. La aŭtoro ja ne esprimas socian programon, sed se mi rajtas interpreti lian romanon, lia tezo ŝajnas esti, ke la ciganoj povos atingi pli bonan vivon nur ĉesante esti ciganoj. Tiu solvo tamen ŝajnas malfacila, ĉar laŭ Nemere la ciganoj agas laŭ "kelkmiljara genetika kodo" (p. 39). Kaj: "Ensange ili havas la iremon" (p. 122). Tiuj ne estas diraĵoj de la stultaj urbetanoj, sed asertoj de la aŭtoro. Lia solvo el tiu dilemo por sia heroino Kata iom similas tiun de Charles Dickens por sia Oliver Twist - ŝi efektive estas nur duoncigano, ĉar la patrino estas hungarino.

Entute mi sentas ke la aŭtoro kun sia arkitekto Bernat rigardas homojn el iomete memkontenta etburĝa perspektivo. "Ĉu ŝi reiros al la cigana domo, al stinkantaj ebriaj viraĉoj? Ĉu englutos ŝin la urbo? La placo de putinoj? Aŭ eksterurba luita ĉambro kaj laboraĉo en tekstilfabriko? Post kvin jaroj eĉ ŝia propra patrino ne rekonos ŝin, tiel ŝi aspektos. Tiaspeca laboro neniigas la virinojn." (p. 15).

Malgraŭ tiu certagrade limigita perspektivo Nemere kreis vere imponan rakonton, kie ĝuste la trankvila evoluo plej impresas. La homa psikologio, precipe de Bernat, estas konvinka. Male al pluraj el liaj aliaj verkoj, ĉi-libre li ankaŭ dediĉis multan zorgon al medioj. La verko komenciĝas per tre bona prezento de la domo, kie poste okazos preskaŭ ĉiuj scenoj, kaj la domo mem iĝas pli-malpli rolanto apud la loĝanto kaj mastro.

Alia tre sukcesa sceno estas la momento, kiam Bernat unue ekvidas Katan. Reveturante de labora vojaĝo, li devis haltigi sian aŭton en vilaĝo ĉe fervojkruciĝo, kaj la aŭtoro estigas tre realisman senton, kvazaŭ la tempo haltus, dum li nenifare atendas la pason de iu malrapida vartrajno, rigardante la domaĉojn kaj homojn ekster lia aŭto kvazaŭ mutan filmon.

Ankaŭ poste estas pluraj bonaj scenoj, ekzemple en la ĝardeno de Bernat, kie oni rekonas la inklinon de Nemere al naturo kaj ĝardenaj plantoj, precipe arboj.

Herbaro sub liaj piedoj, ombroj sur la herboj. Iuflanke la falsaj cipresoj estas cindrokoloraj, la lumo ŝteliras inter ili, makule sidiĝas sur la tero. La birdoj ankaŭ nun baraktadas sur la branĉoj de arboj... Bernat haltis inter siaj kreskaĵoj kaj tenis la vizaĝon al la suno. Li sentis, kiel subĉemize varmiĝas la haŭto. Odoretoj, fora hundobojo, krieto de infanoj. Post nelonge alvenos la tempo de la posttagmeza kafo... Bonege estas vivi! (p. 32)

Ĝenerale tra la verko la rakonto okazas laŭ la perspektivo de Bernat, sed kelkfoje ĝi dum kelkaj alineoj ŝanĝiĝas al tiu de Kata, ekz. en la paĝoj 67 kaj 76, kio funkcias bone.

La juĝproceso ŝajnas al mi iomete stranga pro tio ke la juĝisto tre aktivas, dum la akuzanta prokuroro kaj la defendanta advokato faras nenion. Nu, mi ja ne konas la hungaran juran sistemon, kaj plej gravas ĉi-kaze ke la proceso efike kunhelpas konstrui la romanintrigon. La alternado inter mallongaj scenetoj tribunalaj kaj pli longa kaj malrapida evoluo inter mastro kaj mastrumistino, poste geamantoj, estas bone trovita rimedo por konservi kaj kreskigi la eksciton, kaj la fina drama kulmino estas sukcesa.

Ankaŭ el lingva vidpunkto Pigre pasas la nokto estas unu el la plej bonaj verkoj de István Nemere. Oni ja rekonas kelkajn apartaĵojn, sed ili apenaŭ ĝenas aŭ ŝokas. Do, resume rekomendinda kaj valora plenumo de temo iom kliŝodora!

Sten Johansson

 

Reen al:

Pigre pasas la nokto István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo