Lorjak (Jacques-Louis Mahé): Retoj

LORJAK (MAHÉ, Jacques-Louis) ; Retoj ; 207p ; romano ; 1978; Helsinki ; Fondumo Esperanto ; Felietone en Franca Esperantisto 1946

"Lorjak montriĝas majstro de la leĝera romanarto. La sukceso de tia serioze senpretenda fikciaĵo dependas de pluraj gravaj ingrediencoj, kiel ekzemple: sciveka intrigo (kio okazos poste?), viglaj interparoloj, malsinceraj sed memorindaj roligoj, surprizoj, elturniĝoj kaj speco de sensacio. Ĉion ĉi Lorjak abunde liveras al ni en Retoj. Malkovri la plenan intrigon de tiu verko estus tiel same maltrafe kiel sencele. Mallonge, juna komizo, kiu poste per heredaĵo fariĝas grafo, pro facilanimo kaj ebrio subskribas paperon, kiu submetas lin al la potenco de trupo da juvelŝtelistoj. Tiuj banditoj volas laborigi lin por si; kiam li rifuzas, komenciĝas ĉasado, dum kiu oni provas alterne mortigi lin kaj revarbi lin al la kunlaborado. En la fino, kompreneble, la ŝtelistoj estas kaptitaj kaj la juna grafo pravigita, sed tion oni atingas per vojo de aventuro post aventuro. La tuton spicas lingvaĵo tre vivoplena kaj ŝajne kredinda."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.


Legu recenzon de Vladimir V. Samodaj el Esperanto, februaro 1980: Beletre senpretenda, lingve interesa


Reen al: Lorjak (Jacques-Louis Mahé) - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj