Ambicie kaj akribie pri Barbariĝo

Anna Löwenstein: La Ŝtona Urbo. 350 p. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno 1999.

Virino rakontas pri sia infanaĝo en Britio, pri kiam viroj el la sudo kaptas kaj vendas ŝin kiel sklavinon apud Romo, kie ŝia edzo implikiĝas en kverelojn inter diversaj sektoj de nova internacia movado mondo-sava. Ĉu jen membiografio de la aŭtorino Anna Löwenstein? Eble jes, tamen evidenta celo de ĉi libro estas rakonti al ni pri ĉiutaga vivo en tri medioj antaŭ dumil jaroj. Temas pri kelta vilaĝo en Britio, sklavoj en Romia vilao kaj la vivo en Romo, la Ŝtona Urbo, kie ni interalie renkontas kristanajn pionirojn kaj travivas la grandan incendion en la jaro 64.

La tuta romano estas interesa kaj leginda. Ĝi donas amason da detaloj pri siaj tri ĉefaj medioj. La aŭtorino eĉ aldonas bibliografian liston de fontoj, kaj evidente ŝi ĉerpis multon el ili. Plej elstaraj el literatura vidpunkto tamen ne estas tiuj partoj, kie oni pleje sentas ŝian ambicion prezenti librajn sciojn, sed tiuj, kie supozeble la propraj vivospertoj provizis materialon. Temas ĉefe pri la unua tempo de Bivana kiel sklavino nomata Barbara en fremda lando kun fremdaj kutimoj. Jen la romano ekvivas, ekardas per persona tono, emocio kaj kredindo.

Oni manĝis en malsamaj horoj ol tiuj, je kiuj mi kutimis, kaj mi simple ne sukcesis ŝanĝi mian ritmon. Mi ofte sentis svenemon pro malsato, sed kiam finfine alvenis la manĝohoro, la strangaj manĝaĵoj kun sia fiŝeca subgusto naŭzis min. (p. 155)

Sed eble pro la duone komprenata lingvo, mi ricevis strangan sensaĵon de distanceco de ĉio en mia ĉirkaŭaĵo. Kiam mi estis aparte laca, ĉio ŝajnis malnature klara kun akraj konturoj kaj brilaj koloroj. Mi ofte fermis momentete miajn okulojn, esperante ke kiam mi remalfermos ilin, mi ne plu havos tiun impreson. Sed estis senutile: mi ne povis devigi min vidi normale.

Kiam la homoj alparolis min mi rigardis kun intereso la moviĝadon de iliaj lipoj, sed mia ŝajna atento tute ne rilatis al la sonoj, kiujn ili eligis. (p. 162)

La plej ordinaraj agoj kaj objektoj estis malsamaj ol tiuj, je kiuj mi kutimis. Mi malkovris tion jam la unuan tagon, kiam Fortunato petis min knedi la paston. Sed estis same pri ĉio: pri la fajrejaj iloj, la potoj, la formo de la korboj, eĉ la maniero dispecigi kokon aŭ ĵeti ŝpinilon. Foje mi rigardis kun mirego dum Fortunato montris al mi kiel plenumi iun komplikan taskon, pri kiu mi sciis, ke ĝi estus tiom pli simpla, se li nur permesus, ke mi faru ĝin kiel mi faris hejme. (p. 163)

Kaj kompreneble Bivana spertas la samon, kiun eĉ hodiaŭ spertas ĉiu nordeŭropano kiu vizitas sudan Eŭropon vintre kaj frostotremas en nehejtata ŝtona domo: "Kvankam la vintro estis multe malpli severa ol tiuj, kiujn mi konis ĉe ni, neniam mi tiom konsciis pri la malvarmo. Mi repensis sopire al la kabano de miaj gepatroj, kun la fajro en la mezo kaj pajlo sur la tero, kaj la varma pajla tegmento." (p. 168)

Simila temo reaperas en pli malfrua okazo, kaj tiam temas pri la situacio de fremdulo, kiu vidas siajn infanojn kreski kaj hejmi en la fremda lando. La sopiro iam reveni "hejmen" konfrontiĝas kun la perspektivo de la infanoj, por kiuj "hejme" estas ĉi tie, ne en iu fora devenlando. Denove la verko ricevas plian forton kaj intenson, kie ĝi evidente baziĝas sur spertoj, ne sur legaĵoj.

En la sama tempo okazas io, kion mi nur malfacile akceptas kiel realisman. Bivana post dek sep jaroj en Romio, konante neniun samgentanon, subite renkontas iam konatan britinon kaj tuj ekbabilas kun ŝi en la gepatra lingvo. Ni memoru, ke ŝi estis forrabita dekkvinjara. Nu, eĉ hodiaŭ, kun telefono, retpoŝto kaj satelita televido, tio estus iom nekutima lingva memorkapablo. En la tempo de Bivana tio apenaŭ kredindas.

En la sama parto de la verko Anna Löwenstein trovis vere bonan manieron prezenti al ni Romon. Ĉar la tuta verko havas senescepte la perspektivon de Bivana, ni ekvidas Romon per ŝiaj okuloj kaj ricevas ŝiajn pli-malpli misajn interpretojn de ĉio, kion ŝi vidas. Tiu rimedo tre efikas por entiri la leganton en la tempon kaj lokon de la rakonto. Ni ja komprenas tion, kio estas enigmo al ŝi, tamen per ŝia miro kaj nescio ni iel kunsentas kun ŝi, partoprenas ŝian senton de fremdeco en fremda medio.

Escepte la aŭtoro tamen forlasas tiun perspektivon kaj prezentas la "veran" signifon de aferoj, komprenotan nur poste de Bivana. Ekzemple ŝi vidas "vicon de litoj - kvankam mi tiam ankoraŭ ne sciis, kio ili estas" (p. 142). Tio iom rompas la iluzion kaj estas ekzemplo de nelerta verka tekniko.

Bela kaj trafa detalo estas la momento, kiam skribista sklavo sur vakstabuleto skribas ŝian latinan nomon - kaj poste je ŝia teruriĝo forviŝas ĝin! Tamen, ŝi savas sin el la envulto:

Laŭ li, tiuj signoj estas mia nomo: Barbara. Sed Barbara ne estas mia vera nomo! Kaj en tiu kazo lia sorĉo ne povos funkcii. Multe trankviligis min tiu konstato, kaj mi ĵuris, ke neniam mi malkaŝos mian veran nomon al iu ajn, dum mi plurestos kaptito en Romo. Ili ja forprenis miajn harojn, sed se mi tenos sekreta mian nomon, la plej grava parto de mi restos ĉiame ekster ilia povo. (p. 190)

Anna Löwenstein do entreprenis sian laboron kun enviinda ambicio kaj akribio. Ni vere ekscias multon pri la vivo de keltoj kaj romianoj. Almenaŭ al mi - nekonanto de la kelta kulturo - la detaloj ŝajnas bazitaj sur ampleksa akirita sciaro pri la epoko. Malmulto ŝajnas aldonita de la aŭtora fantazio. Ebla escepto povus esti ŝamanisma seanco kun amasa tranco, kiu pensigas min pli multe pri hodiaŭa "Novepoka" tamburekskurso en la psikan mondon. Sed eble mi eraras, kaj ĉiuokaze ankaŭ tie multaj konkretaj detaloj sendube baziĝas sur arkeologio, ekzemple mi kredis rekoni la oferkaldronon de Gundestrup.

Ankaŭ pri la estiĝo de kristanismo ŝi prezentas interesajn kaj ne vaste konatajn detalojn. Temas pri la epoko antaŭ la kreo de vera kristanismo, kiam tiu nova religio estas nur embrio en formo de kvereloj pri kiuj reguloj nepras por grekaj kaj aliaj konvertitoj al la juda kredo. Iom ĝene tamen ŝajnas al mi, ke ŝi trudas al Bivana renkontiĝojn kun tro da famuloj. Ĉeestas sanktaj Paŭlo kaj Petro, kaj krome iu, kiu persone konis Jesuon. Kvazaŭ mi, vizitante Romon, persone renkontiĝus kun la papo, Berlusconi kaj Batistuta!

Alia detalo, kiu impresas ne tre konvinke en tiu kunteksto, estas la tono de la intersektaj kvereloj. La enhavo de la disputoj ja estas interesa kaj supozeble vera, sed la tono ofte ŝajnas anakronisma, tro moderne skeptika kaj ironia:

"Li diras, ke li vidis Jesuon en vizio," Filono menciis.

"Mi scias; mi aŭdis lin. Li havis vizion, dum li estis en la dezerto. Homoj foje vidas strangajn aferojn, se ili restas tro longe sub la suno. Mi povas nur diri, ke se tiu estis Jesuo, li ŝanĝiĝis de kiam mi konis lin. Nu, tamen, mi supozas ke post tiom da jaroj en la ĉeesto de ĉiopova Dio kaj liaj anĝeloj, estas verŝajne ke li iomete ŝanĝiĝis." (p. 285)

Tio fakte sonas pli multe kiel hodiaŭa anglo ol kiel samariano antaŭ dumil jaroj!

Kiel kulturinforma verko La Ŝtona Urbo do imponas. Kiel beletra verko, kiel rakonto, ĝi funkcias plej bone en la meza parto, kiun mi supre laŭdis. Ĉefe en la komenca triono, iomete ankaŭ en la fino, ĝi ne same konvinkas. La rakontado estas iom tro seka por mia gusto, tro senpersona. Mi suspektas, ke kulpas troa ambicio transdoni amason da interesaj scioj al la leganto. Suferas pro tio la intima rilato inter la leganto kaj Bivana, la rakontanto. Efektive oni rajtas demandi sin, kio do estis la plej grava temo de la verko, laŭ la aŭtorino. Eble ĝia plej grava mesaĝo kaŝiĝas en la nomoj de la protagonistino - unue Bivana, poste Barbara. Ofte oni trovas indikojn pri alte evoluinta kunsento kaj intimiĝo kun la naturo, kun plantoj, bestoj, pejzaĝo, ĉe la juna virino el kelta kulturo. Tiu valora heredaĵo perdiĝas en la sklaveco, kaj nur tiam ŝi vere Barbariĝas.

Facilas konstati, ke la romano suferas de kelkaj mankoj tipaj de nesperta verkisto. La plej frapa problemo en la unua parto de la verko estas malkongruo inter ambicio kaj elektita formo de la rakontado. La aŭtorino volas - kaj sukcesas - peri al ni ĝeneralan bildon pri la vivo de keltoj en Britio, pri ilia socio, politiko kaj religio, pri la militmaniero kaj de la britoj kaj de la atakantaj Romiaj soldatoj. Nu, en ordo, Anna Löwenstein ja povas ĉion ĉi rakonti. Sed en la romano mi-forme parolas la knabino Bivana, unue infano, poste dekkvarjara junulino en vilaĝo. La aŭtorino ŝajne ne komprenis, ke tia protagonisto tute ne povas havi la superrigardon de Anna Löwenstein. La rezulto estas, ke la persono de la juna Bivana bedaŭrinde ne ekvivas. La nesperta aŭtorino ŝarĝis la kompatindan knabinon per neebla tasko. Kaj la leganto alfrontas iom malagrablan elreviĝon: mi ŝatus konatiĝi kun Bivana, sed tra ŝia figuro tro videble penetras la ambicio de Anna. En la Romiaj ĉapitroj - kie Bivana plenkreskas kaj iĝas Barbara - ĉi problemo apenaŭ sentiĝas. Male, kiel mi jam diris, tie oni sentas ke parolas vera vivanta homo kun veraj spertoj kaj sentoj.

Alia verka problemo de Anna Löwenstein estas, ke ŝi ne plene mastras la tempon. La rakonta tempo en La Ŝtona Urbo estas strikte kronologia, kaj ni akompanas la vivon de Bivana kvazaŭ en "reala tempo", do el la perspektivo de la momento. Unuloke, en paĝo 28, Bivana tamen komparas infanaĝan sperton kun sia sklava vivo jardekojn poste. Do, tie la rakonta tempo iom surprize saltas tien-reen. Tio tamen restas malofta escepto. Normale Bivana skrupule raportas okazaĵojn sinsekve, laŭ sia kontinua spertado. Sed iuloke la tempo estas nerimarkeble rompita. Mi legas pri ŝia vartado de la frateto Tasgjos, kaj post kelkaj paĝoj mi konfuzite rimarkas, ke li estas mortinta jam de du jaroj. Ie, en nekonata loko, do pasis pli ol du jaroj, sed ĉi leganto nenion rimarkis. Tia temposalto en si mem ne estus problemo, se nur la aŭtoro lertus iel subkomprenigi ĝin. Sed Anna Löwenstein bedaŭrinde ne havas tiun lertecon.

Ĉi tiu senkonsekvenco aŭ ambiguo similas la mison jam menciitan pri foja rezigno de la "novula" nekompreno de Bivana en Romo. Verŝajne la aŭtoro ne funde pripensis, ĉu rakonti el la aktuala momento de la okazaĵoj, aŭ retrospekte el posta tempopunkto.

La lingvaĵo de La Ŝtona Urbo plejparte estas plaĉa kaj tute normala Esperanto. La libro legiĝas flue kaj senĝene, preskaŭ sen gravaj stumblaĵoj, kaj la vortoprovizo estas sufiĉe simpla. Pro nekonata kialo, kelkaj prilingvaj debatantoj prezentis ĉi fakton kiel grandan triumfon super aliaj verkistoj, kiuj "makulas kaj stumbligas sian prozon, pretendeme kaj sinlaŭde" (p. 12, el la antaŭparolo de William Auld - supozeble li volis diri stumbligas la leganton per sia prozo). Kaj Gerrit Berveling en recenzo diras, ke "ŝi brile sukcesis (...) eviti neologismojn kiujn Zamenhof ne uzis" (Fonto 215, nov 1998, p. 31). Tiu aserto tamen ne pravas. Cetere, eĉ ne ĉiuj vortoj oficialaj ja estas uzitaj de Zamenhof.

La vero estas iomete malpli majesta. La lingvaĵo de Anna Löwenstein - temas pri traduko de ŝia propra anglalingva originalo - estas normala. Tio signifas, ke ĝi uzas radikojn fundamentajn kaj oficialigitajn, kaj krome neoficialajn radikojn, "kiam tiuj ŝajnis al mi absolute necesaj" (p. 341). Ŝi aldonas liston el 89 tiaj neoficialaj radikoj uzataj, kaj petas ricevi informojn pri "iuj eventuale preteratentitaj" (p. 342). Jen do mia kontribuo, okopo hazarde trovita: spindelo (p. 51), filtri (p. 127), kardono (p. 156), ĝermano (p. 192), asafetido (p. 220), nazaretano (p. 223 k.a.), kikero (p. 314), kornuso (p. 318).

Efektive, precipe en dialogoj, la aŭtoro ofte trovis tre vivan, naturan tonon. En la komenca parto, la patrino de Bivana elstaras pro diroj vigle plendaj, foje bruskaj:

"Nu," ŝi aldonis, dum mi prenis la sitelojn, "finfine ni vidis, kiaj estas la romanoj, kaj mizera vidaĵo ili estis. Mi esperas, ke ili neniam plu revenos ĉi tien, ĉar ili havas nenion, kion ni bezonas, kaj jen la vero." (p. 31-32)

Ne facilas kompreni, kial lingvaj konservemuloj elektis ĉi normallingvan verkon kiel evangelion. Aperas radikoj, kiujn ili kutime malŝatas, kiel "hasti" (p. 22 k.a.) kaj "horora" (p. 33). Efektive, oni eĉ trovas en ĝi kelkajn modernaĵojn preskaŭ aŭdacajn: la singularon "geedzo" (p. 200), la adjektivon "eĉa" - "ni aŭskultis sen eĉa brueto" (p. 17) - kaj la verbon "kias" (p. 85). Krome, por veraj fundamentistoj eĉ esprimo kiel "komplikan taskon" (p. 163, = malsimplan) estus anateminda, ĉar laŭ ili komplika povas signifi nur rilata al komplikado.

Sed la normaleco de la lingvo signifas ankaŭ aliajn aferojn. Kiel jam dirite, temas pri traduko el la angla, kaj tion oni kelkfoje sentas. Aperas jen kaj jen frazoj, kiuj impresas sufiĉe angle. "Ne estus kvazaŭ mi ekloĝus ĉe nekonatoj" (p. 52), "li ne estos ĉiam ĝenanta kaj muĝanta, kiel faras kelkaj edzoj" (p. 52) kaj aliaj almenaŭ al mi tuj elvokas anglan originalon. La samo validas pri sufiĉe ofta uzado de kompleksaj verbotempoj: "estus povinta esti mortiga kaptilo" (p. 26). Diversaj lingvoj tamen emas uzi malsamajn rimedojn. Supozeble could have been killed estas ĉiutaga frazo, sed ĉu iu iam ajn aŭdis iun elbuŝigi estus povinta esti mortigita?

Oni trovas ankaŭ lingvajn neglataĵojn aŭ eĉ erarojn - ne oftajn, tamen ankaŭ ne esceptajn. Ne estas strange, ke tiaj aperas en traduka manuskripto. Surprizas min tamen, ke eĉ la tri reviziantoj Piron, Corsetti kaj Declerck neglektis relative multajn makulojn. Troveblas ekz. misuzo de verboj: "Mia haŭto piketis" (p. 43, = jukis, io piketis mian haŭton), "ŝtopi pli da homoj en la kabanon" (p. 81, = ŝtopi la kabanon per pli da homoj), "montetoj kelkloke dissemitaj de grandaj blankaj ŝtonoj" (p. 126, = montetoj, sur kiuj ... ŝtonoj estis dissemitaj), "forĉasis" (p. 256, 265, = forpelis). Ankaŭ aliaj vortoj fojfoje aperas mise, ekz. aperas "galimatio" en la senco de pelmelo (p. 130), "cikatro" pri freŝa frotvundo (p. 131), "masiva faŭko" (p. 245), "igis lin ĉiam pli malkomforta" (p. 316), "la notoj de la kanto" (p. 317, = tonoj). Tipa anglismo estas la rutina uzado de "komplete" en la senco tute, absolute, kaj kiel ĉiuj anglaj esperantistoj, ankaŭ Anna Löwenstein skribas "en la direkto de" (p. 182) kiam temas pri la direkto al io. Mi ankaŭ ĉiam miras (sed eble mi sola reagas...) legante, ke "li kunportas la bovinojn" (p. 21), aŭ ĉu eble tiuj fortaj keltaj brakoj ŝuldiĝas al la eliksiro de Asterikso? Se fini per alia persona prefero, mi volonte ŝanĝus aron da "de" al kelkaj da kaj el (ekz. en "du grupoj de naŭ viroj" (p. 39, = el), tamen ja en ĉiu brusto estas sia gusto.

Do, kiel resumi ĉi longan traktaĵon pri verko enhave ampleksa kaj multtema? Eble tiel, ke tre indas legi La Ŝtonan Urbon - tamen nek pro nek malgraŭ la lingvaĵo. Ĝia valoro troviĝas ĉefe en du flankoj - la amaso da interesaj faktoj pri temoj ne vaste konataj, kaj la parto de la rakonto supozeble bazita sur personaj spertoj kaj sorto de "Barbara" fremdulo en la hodiaŭa Romio.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

La Ŝtona Urbo Anna Löwenstein Ĉefpaĝo originala literaturo