La ŝtona urbo

de Anna Löwenstein, FEL, Antverpeno, 1999. Serio Stafeto 2, 20 cm, 350 p., ISBN 90 71205 77 0. Tradukis el la angla la aŭtorino.

Jen ampleksa historia romano lokita tempe en la unua jarcento p.K., kaj geografie en kelta Anglujo kaj Italujo kaj Romo de la nerona erao.

La verko estas vastgama kaj bildiga — facile oni imagas ĝin epopea filmo. Eventoj kaj scenoj ŝanĝiĝas sufiĉe por nutri nian legemon, sed atento al detalo egale karakterizas la stilon. Tuj antaŭ atako de romiaj legioj kontraŭ kelta vilaĝo (p. 82), restas neignorebla tasko melki la bovinojn. La protagonisto komentas pri proponita sitelo: Ĝi estas pli granda ol tiu kiun mi kutime uzis, kaj maloportune portebla. Malcertas, ĉu vira verkisto kun vira heroo dediĉus frazon al tia penso.

Evidentas, kaj el detaloj kaj el ĉeffluo, ke la aŭtoro bone konas la prezentitajn civilizaciojn — la libro ja entenas (malnormale por tia verko) bibliografion kaj defendon de la decido kaj principoj esperantigi la proprajn nomojn kaj uzi praktike nur fundamentajn radikojn.

La heroino, Bivana, komence 15-jara junulino, parolas kaj pensas rekte al ni en la unua persono. Ŝi konigas el propra perspektivo la mondojn spertitajn. Unue, jen kelta vilaĝa vivo, kulminanta en drastaj oferoj de la beltena festo, fone raportoj pri tribaj aliancoj kaj kvereloj, sub kreskanta minaco de roma invado. Poste, perŝipa forporto kaj la sorto ekesti sklavo en la roma socio. Laste, konatiĝo kun la fruaj komunumoj de nazaretanoj (kristanoj).

Entute, bonvena aldono al nia originala literaturo — pravigebla aserto ĉar la teksto neniel impresas kiel traduko; la aŭtoro egale estus povinta verki ĝin rekte en Esperanto.

Stefan MacGill
presita en “Heroldo de Esperanto”, n-ro 2 (1981), 30 jan 2000, p. 3