Tarokoj kaj Epokoj eĉ ne la vortoj savos nin?

Tarokoj kaj Epokoj; malfacilas skribi pri ĝi, kun mia tuta sincero. Oni ne devus alfronti la legadon de ĉi tiu libro kun konvencia pensmaniero, ĉar unuavide ĉi tiu verko ne estas strikte biografio, romano, poemaro, ankaŭ ne artikolaro, nek lingva enciklopedio aŭ manlibro pri vivo (kiuj certe abundas en nia Esperantio). T.k.E. estas miksaĵo, loza kunfandaĵo kie renkonteblas iom da ĉiu el tiuj kutime apartaj ĝenroj. T.k.E. finfine estas Vivo. La aŭtoro pretendas doni al si portreton de sia vivo tia kia ĝi estas - aŭ devus arte esti - laŭ siaviva sperto.

En nia aktuala mondo plensencaj biografioj, arte, tutsimple ne "veras", eĉ se oni povas aĉeti ilin en ĉiovendejoj kun la tuta certeco ke ili ne "postvivos", ĉar la tempoj de Goethe, por doni ekzemplon, forpasis. Romanoj... Fari biografian romanon malfacilas, ĉar aŭ oni faras romanon aŭ oni faras biografion, do oni trafas la saman problemon. La aŭtoro de T.k.E. volas esti sincera, vive kaj arte sincera; sekve, la vojo kiun li elektas estas tiu de la fragmentigo. La vivo estas tiel, kiam oni ne havas firmajn teoriojn pri la ekzisto sur kiuj bazi la vivon kaj la arton. Nia tempo ĉisence estas perdita. En T.k.E. oni komprenas la signifon de ĉi tiuj teruraj vortoj.

Kio restas do finfine en nia mondo? La unuopeco, la sanktega unuopeco kiu analizas ĉion, la aliajn kaj la kozojn. Necesas ia ligo por kunigi ĉiujn elementojn en vivo: tiu estas amo. Sed ankaŭ realisme amo ne estas Amo en T.k.E. sed konstanta kaj neelĉerpebla aspiro al tiu ideo. La aŭtoro observas ĉiujn siajn amrilatojn kaj konstatas ke plenumiĝo ne efektiviĝis en lia ekzisto malgraŭ ĉiuj liaj bonaj deziroj. Volupto kaj sekso estas gravaj en la homa vivo. La aŭtoro analizas ĝisfunde sian rilaton kun ĉiuj siaj konitoj. Same kiel li skribas pri politiko, ludkartoj, lingvoj, ekologio, naturismo (ĉiuj kulturaj eroj de sia vivo). Grandparte la fundamento de ĉi tiu verko estas la itala Renesanco. Ne hazarde sed por malkaŝi sin, mi opinias, Declerck citas Danton je la komenco kaj poste ankaŭ Fiĉinon. Declerck vidas ke en nia mondo ne ekzistas fundamentoj, tial li serĉas ilin en la estinteco, grandparte en la Humanismo. Lia konceptiĝo pri la amo estas renesanca same kiel lia ideo pri la volupto. Kiel ĉiu humanisma homo, Declerck faras retrospektive serĉon el sia vivo, komprenas ke la belo estas la motoro de la mondo kaj ke la volupto kondukas al la amo, kaj la amo al la vera scio. Tiel lia verko centriĝas sur la arta beleco (poemoj, pentraĵoj) kaj la natura beleco, la beleco kiu estas virinoj kaj la beleco kiu ĉirkaŭas lin. Ĉio validas por serĉi la duoblon "Vero/ Belo", tial Declerck parolas al ni pri esoterismo, tarokoj. Finfine kreitaĵoj de la moderna homo, de la renesanculo. Sed ironie, nia reala mondo estas malsama, kaj tiam evidentiĝas la granda fiasko, la fragmentigo, la realo kiu perfidas aŭ kaŝas la "Veron". La aŭtoro mem konfesas: Finfine mia verko ne estas eble alio ol "vortludo".

Kaj la recenzisto nur povas demandi al si, kiel implicite la aŭtoro: "eĉ ne la vortoj savos nin?". Kompreneble, la solvo ne estas facile trovebla en ĉi tiu libro sed ĝi restas samtempe kaŝita ene de ĝi kaj vi leganto devas malkovri ĝin en vi.

Ramon Rius

Christian Declerck: Tarokoj kaj Epokoj. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2002. 655 paĝoj.

 

Reen al:

Tarokoj kaj Epokoj Christian Declerck Ĉefpaĝo originala literaturo