TTT-ejo de UEA

Ne suferigu!

Meze de nia ĉiutaga mondo malperfekta, kelkaj homoj hazarde trovas alian mondon, kies homoj scias la arton feliĉi. Ankaŭ la vizitantoj el nia mondo tuj lernas tion kaj revenas al la ordinara estado pli kapablaj elteni ĝiajn turmentojn.

Unu vizitanto estas Klaŭdjo, psikoterapiisto, kiu poste verkas esperantan libron pri sia sperto. Ĉi tion rakontas Johán Valano, pseŭdonimo de Claude Piron, psikoterapiisto kaj esperanta verkisto. Ĉu komplike?

La ŝlosilan trukon de la feliĉiĝo ni ne ekscias, sed ĝi okazas dum stranga interna sperto, kvazaŭ en hipnodramo, kie oni respertas psikan traŭmaton, tamen kun nova kapablo elteni tiun. Poste oni resaniĝas de deprimiĝoj kaj neŭrozoj kaj lernas ne suferigi, kio ankaŭ kondukas al malpli da propra sufero.

Kiel bona aŭtoro, Valano en sian paradizon enkondukas – se ne vipuron, do almenaŭ kolubron, malkontentan paradizanon. Malgraŭ tio la verko iom suferas de klasika problemo: en la vivo ni aspiras sanktan harmonion, sed en la arto tiu gustas iom sensale.

Ĉi tio estas romano grandparte bone koncipita kaj tajlita, kaj verko kun grava kaj simpatia mesaĝo. Kelkaj aferoj tamen impresas malpli sukcese. Ekzemple Valano okupiĝas multe pri la "junto" inter la ĉiutaga realo kaj tiu alia mondo, plurfoje diskutante ties ekziston kaj esencon – nenecese, ĉar en romano oni ja akceptas, kio en vojaĝraporto vekus nekredemon. Pri la sorto de la paradiza "disidento" oni ekscias en sonĝo tute ne sonĝosimila, kio eble ne estas la plej trafa solvo. Ankaŭ sufiĉe longa diskuto fine de la verko, ĉu ellasi tiun aŭ ĉi tiun eron, ŝajnas superflua. Pli da kuraĝo, kara Klaŭdjo! Fidu la potencon de fikcio kaj la akceptemon de legantoj!

Sian optimisman mesaĝon la aŭtoro prezentas en facila, plaĉa lingvo kun flua rakonta tono. Kvankam ĉi libro sufiĉe malsimilas la konatajn Ĉu-librojn de Valano, oni same facile kaptiĝas de ĝia evento-ĉeno.

Sten Johansson

Johán Valano: Tien! IEMW, Vieno 1997. ISBN 3-901 752-12-9

 

Reen al:

Tien! Johán Valano Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo