"Tien" kun Johan Valano

Neniam antaŭe okazis al mi ke mi relegis romanon nur kelkajn monatojn post la unua tralego. Sed pri la romano "Tien" de Johan Valano* tio okazis kaj nun mi sentas emon skribi kelkajn vortojn pri ĝi al vi, kiu eble ankaŭ ŝatus fikcian libron kun multe da bonaj, interesaj, inspiraj kaj pensigaj priskriboj de la vivo.

La libro temas pri psikoterapiisto kiu ekhavas eblecon viziti "paralelan mondon", kie la homoj vivas en pli da harmonio ol en nia mondo. La ĉefa kialo de tio estas ke ili vere scias kiel nutri sin per bonaj sentoj kaj tial malofte malfeliĉas. Dum sia vizito tie la psikoterapiisto lernas multe pri ilia socio, pensmaniero kaj ankaŭ pri si mem dum spirita travivaĵo gvidita de "jumo" (titolo de tiea profesiulo, havanta la taskon regvidi homon al interna ekvilibro, do tiea paralelo al psikoterapiisto). La priskriboj de tiuj travivaĵoj kaj lernadoj vere efikas pensige kaj inspire. Estas ĉefe la koncepto pri la "nutrado de bonaj sentoj kaj la pensigaĵoj pri espero kaj dankemo, kiuj influis min multe. Sed ankaŭ la rezonado pri la evoluo de la homaro, la graveco de pardonado kaj la rakonto pri gardanĝeloj postlasis en mi spurojn agrablajn.

La lingvaĵo en "Tien" estas sufiĉe facila en tiu maniero, ke ĉefe kutimaj radikoj estas uzataj. Samtempe ĝi iel estas nefacila kaj eksterordinara. Por mi estas ĝuo legi tekston kun tiom da elegantaj vortkombinoj kaj trafaj esprimoj kiel en la libroj de Claude Piron.

Oni rimarkas en la libro ke la verkisto mem havas multege da spertoj pri la homa psiko en diversaj manieroj kaj tial la legado vere estas interesa. Kaj eble ĝi eĉ helpas iom plibonigi la nutradon de bonaj sentoj en la ĉiutaga vivo...

* Johan Valano estas pseŭdonimo por Claude Piron.

Håkan Lundberg

 

Reen al:

Tien! Johán Valano Ĉefpaĝo originala literaturo