Stellan Engholm: La Torento-trilogio

Infanoj en Torento. Budapest, 1934. Literatura Mondo 114 paĝoj. Dua eldono Eldona Societo Esperanto 1946, Represo Dansk Esperanto-Forlag 1972.
Infanoj en Torento, dua parto. Stockholm, 1939. Eldona Societo Esperanto. 144 paĝoj. Dua eldono kun ŝanĝita titolo "Junuloj en Torento" Dansk Esperanto-Forlag 1972.
Vivo vokas. Stockholm, 1946. Eldona Societo Esperanto. 180 paĝoj.

Legu recenzon de Sten Johansson: Revo kun reala fono

Legu recenzon de L.N. Newell el Esperanto 1935: Infanoj en Torento

Legu recenzon de K.R.C. Sturmer el The British Esperantist 1934: Infanoj en Torento

Legu recenzon de Oswald Jones el The British Esperantist 1939: Infanoj en Torento, vol. 2

Legu recenzon de L.B. el Literatura Mondo 1947: Vivo vokas


Pri Infanoj en Torento:

“Ke la libreto konsistas el izolitaj faktoj ankaŭ estas laŭintence. Mi ne volis fari romanon, por ke mi ne skribu tro multe da sensencaj aŭ malgravaj aferoj. Tial mi verkis nur bildojn, aludojn. Same kiel ĉe japanaj poemetoj – almenaŭ rilate al ni okcidentanoj – la leganto devas mem serĉi la ĉefan enhavon, kiun aludas la malmultaj vortoj. Kompreneble vi plene pravas en tio, ke ĝenerala arta dekorado kunligu la diversajn partojn de belliteratura verko. Vere tio mankas, sed la libro estas intencita nur kiel skizo.”
/Revuo Orienta de junio 1935: citaĵo el letero de Stellan Engholm al Tutomu Maeda.

"Li enigas la leganton en la medion de Torentaj infanoj, kies malsamajn edukon kaj vivon ni kun streĉo sekvas [..] La stilo ĉiam klara kaj bona." /Svenska Arbetar-Esperantisten, sept. 1934.

"Historio de kvin infanoj en la sveda urbeto Torento, poezia nomo, "Kiam oni estas malgranda, oni povas bele revi kaj esti feliĉa, poste oni ne scias kion fari" diras Ajna 15 jara kvazaŭ jam kompreninte la tutan amaron de l' vivo. Sed antaŭ ol la infanoj estiĝos plenkreskuloj kiuj devas asimiliĝi al ĉiuj "En tiu ĉi dua parto la aŭtoro en formo de memstara rakonto daŭrigas historion pri la vivo de kvar laborist-infanoj en Torento kiuj nun maturiĝis kaj fariĝis pli seriozaj pri siaj inklinoj kaj deziroj, estas pretaj kuraĝe enpaŝi la vivon kiel plenkreskaj homoj ĉiam fidelaj al siaj junecidealoj. Pro sia facila simpla kaj flua esprimmaniero la lingvo de Engholm estas vere klasika."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Legu eseon de Sten Johansson: Kiel legi - ĉu legi - Stellan Engholm?

"Ĝenerale, ĉe Engholm, la rolantoj emas rezoni kaj monologi pli ol konversacii. Tio ne multe gravas; estas kvazaŭ la pensoj de la homoj aŭdiĝus pli ofte ol iliaj paroloj. [...]

En la trilogio, la celo de la junuloj estas kompreni sian mondon, adaptiĝi al ĝi, kaj eble eventuale ŝanĝi ĝin konforme kun siaj konceptoj. La konceptoj de Engholm, esprimitaj pere de siaj rolantoj, estas admirindaj, kaj ofte tre antaŭtempaj. [...]

La epoko de la trilogio estas la epoko de la antaŭmilita senlaboreco, la Hispana milito, kaj la politikaj ekstremaĵoj de komunismo kaj faŝismo, socialismo kaj nacisocialismo. Kiam Eriko decidas iri al Hispanujo, por batali flanke de la registaro, lia frato diras, ke li elektis la malĝustan flankon. [...]

Tiujn librojn travibras forta sento de ilia epoko; samtempe ili validas en la kadro de la eternaj nuntempoj. Tio estas karakterizo de la plej sukcesaj romanoj."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Legu "Infanoj en Torento" ekrane kiel e-libron

Legu "Vivo vokas" ekrane kiel e-libron

Reen al: Stellan Engholm - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj