Lorjak: Transe

LORJAK (MAHÉ, Jacques-Louis) ; Transe ; 153p ; mistera, fantasta ; 1976; Helsinki ; Fondumo Esperanto


Legu recenzon de Tazio Carlevaro el Esperanto, marto 1977: Scivolo pri tria...


"[...] temas pri virino en usono kaj viro en Francujo, kiuj sonĝas ĉiunokte, ke ĉiu el ili estas la alia (je tiu epoko ili ne konas unu la alian). Ili tiel intermiksiĝas, ke stariĝas la demando: kiu estas la reala persono kaj kiu estas la sonĝo? Tiu stranga situacio jam daŭris al ili la tutan vivon, kaj psikoanalizo ne povas solvi la dilemon. La situacio pelas ilin ĝis tio, ke ili peresplore konfirmas la ekziston unu de la alia, kaj fine ili decidiĝas al renkontiĝo. Kiu el ili vere ekzistas – aŭ ĉu ambaŭ, aŭ ĉu neniu el ambaŭ? Ilia ekiro unu al la alia ŝaltas la kulminon de la intrigo...

Tion mi ne volas riveli. Sed tia "neklarigebla", ŝajne preternatura mistero aŭ enigmo estas alia vigla speco de distra romano, kaj povas tre kateni la atenton de la legantoj."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Reen al: Jacques-Louis Mahé - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj