Recenzo de
Sten Johansson, Trans maro kaj morto

Se vi legis la unuan krimromanon de Sten Johansson Falĉita kiel fojno vi certe ankaŭ volas legi la duan kiu aperis pasintjare. Ĝi estas mallonga rakonto kun streĉa intrigo kiun mi rapide voris por ekscii la solvon. Tamen la personoj kaj okazaĵoj pli longe restas en miaj pensoj. Por verki ĉi tiun recenzon mi tralegis ĝin duan fojon kaj tio vere indas. En la relegado la galerio de personecoj aperas pli klare.

La scenejo de la rakonto moviĝis de Smolando al Oelando, kaj sur tiu idilia insulo okazas la plej tragikaj eventoj. Samtempe la verkisto traktas plurajn problemojn de la nuna sveda socio kiel rifuĝintoj, ksenofobio, opozicio kontraŭ virinaj pastroj, dependeco de hazardludado. Liaj stilo kaj temoj gvidas miajn pensojn al tre sukcesa sveda verkisto de krimromanoj. Mi dirus ke Sten Johansson estas Henning Mankell de Esperantio.

La kadro de la okazaĵoj estas grupo de iranaj rifuĝantoj kiuj kaŝiĝas en preĝejo en Oelando kun helpo de la pastrino. Ŝi evidente pruntis trajtojn de la pridiskutata pastrino Ma Oftedal. Nur legu exzemplojn de ŝiaj programoj en la preĝejo listigitaj de unu el ŝiaj kontraŭuloj:

...transcendan meditadon. Psikodramon. Ŝamanan tamburseancon. Sorĉistinan vuduon. Kaj nun - tiel nomatajn rifuĝantojn, kiuj sendube preĝas al Alaho antaŭ la altaro.

La supra kontraŭulo de la pastrino estas la busŝoforo John Blidh, gvidanto de la blu-flava movado. Mi suspektas ke ankaŭ tiu persono havas modelon, ĉi foje sveda esperantisto kun similaj bedaŭrindaj opinioj kiel la romanfiguro.

Tiaj portretoj, same kiel multaj aliaj en la libro, estas lerte faritaj. Nur per kelkaj vortoj li kaptas la personecojn ankaŭ de flankaj roloj. Mi precipe ĝuis la humurajn portretetojn de bienulo kaj maljuna fiŝkaptisto.

La romano estas mallonga kaj bedaŭrinde oni ne havas tempon pli bone ekkoni la du policistojn Svedberg kaj Jankéus. Ilia tasko estas gvidi la rakonton antaŭen per siaj serĉo de informo kaj esploro de la reto de rilatoj inter la homoj sur la insulo. Kaj kiel bona krimverkisto Johansson ĵetas min de unu teorio al alia: certe estas li, ne ŝi, aŭ eble ili du? Tre amuze estas kiam unu el la policistoj mem cerbumas pri la diferenco inter realeco kaj krimromanoj:

Laŭ lia sperto, en veraj murdenketoj la plej kutima kazo estas, ke troviĝas neniu suspektito, neniu havas motivon, kaj ŝajne neniu estis en la murdloko je la koncerna horo. En la krimromanoj la malo normalas: deko da personoj, kutime pintoj de la socio, ĉiuj havas motivon, ĉiuj kondutas tre suspektinde, kaj ĉiuj pro diversaj kialoj kunpuŝiĝas en la loko de krimo, tiel ke la murdisto ŝajne devas plenumi sian sangan aferon meze de homamaso.

Mi ĝojas ke la sveda esperantomovado havas tian talentan verkiston, kaj la politiko de lia eldonejo Alfabeto estas laŭ mi laŭdinda: rapidaj kaj malmultekostaj eldonoj. Nun ankaŭ facile atingeblaj en la reto ĉe www.angelfire.com/co/alfabeto/

Kajsa Larsson