Peza sed leginda unikaĵo

Hans Weinhengst: Turstrato 4. Originala romano. 174 p. Literatura Mondo, Budapest 1934.

Realisme rakontaj romanoj ne tre oftas en la Esperanta originala literaturo, kaj eĉ pli raraj estas tiaj verkoj el la vivo de malriĉaj laboristoj. Kiam mi traserĉas la liston de proksimume 170 originalaj romanoj, mi trovas precize unu tian: Turstrato 4 el 1934 de la aŭstro Hans Weinhengst.

La rakonto temas pri loĝantoj de kaduka laborista domego en Vieno dum la granda ekonomia krizo de 1930. La ĉefa protagonisto estas Karlo, juna senlaborulo kiu verketas poezion kaj amindumas la najbarinon Marta. Grave rolas ankaŭ iliaj familianoj, inter kiuj ni trovas patron korpe kaj psike vunditan en la mondmilito, patrinojn kiuj sklavas kaj fojfoje kverelas, fratinon ftizan, fraton kiu pro manko de oportunoj iĝas krimulo kaj plurajn aliajn. Preskaŭ ĉiuj pli-malpli frue iĝas senlaboraj, multaj el la rolantoj pli-malpli frue mortas pro malsano aŭ alio. La sola aperanta persono el alia socia klaso estas rivalo de Karlo pri la amo de Marta.

Krom priskribo pri la mizera vivo en la laborista "kazerno", legeblas ankaŭ pri unu-du belaj ekskursoj en arbaro ekster la urbego Vieno, kaj pri tre malfacila vivo de vagabondo, kiam Karlo decidas ekvagi "ĉirkaŭ la mondon". Fakte li atingas nur Germanion, kie li pasigas semajnojn en ia vagabonda "laborkolonio".

Ĉiuj mediopriskriboj - de la domaĉo ĉe Turstrato 4, de la bela arbaro kaj de la lokoj, kie Karlo vagabondas - estas tre bonaj kaj konvinkaj. Pri la homoj ne eblas same entuziasmi. Ili ŝajnas al mi iom tro ŝablonaj, kvazaŭ ĉiu el ili devus ilustri unu specifan sintenon en la mizeraj vivkondiĉoj. Kio povus vivigi ilin, donante al ili propran personecon, tio estus la dialogoj. Bedaŭrinde tiuj ne ŝajnas tute realismaj. La dialoga lingvaĵo estas peza kaj malkonciza, kaj la homoj emas paroli iomete kiel libro, kaj eĉ malnovstila libro:

Nur malspritaj aŭ malicaj homoj konsideras iun malhonorita pro malbonago de lia familiano. Min turmentas tiel angoraj antaŭsentoj pri vi kaj miaj antaŭsentoj neniam trompis. (p. 94)

Tiu pezeco cetere karakterizas la lingvaĵon de la libro ĝenerale. Oni trovas iom da gramatikaj makuletoj, sed pli granda problemo estas ia manko de flueco ĉe la stilo. Uzado de kompleksaj tempoformoj kaj ĝenerale maleleganta lingvaĵo iom ĝenas la legadon:

Kaj eble li estus efektiviginta sian malfeliĉan intencon, se ne lia maldecidema naturo estus kaŭzinta konstantan prokraston. (p. 87)

La baza intrigo de la romano tamen funkcias sufiĉe bone. Ni sekvas la pezan vojon de Karlo, jen kaj jen aperas helaj momentoj, sed poste li refoje falas en eĉ pli grandan mizeron. De temp' al tempo ni akompanas iun flankan figuron, kiu laŭ iomete alia vojo same sinkas suben en la mizeron, sed ĉiam denove ni revenas al Karlo kaj lia amata Marta. Kaj kvankam la fino de la romano plene apartenas al tiu duopo, tio ne signifas, ke la aŭtoro donas al ni esperon. Fakte, kvankam tute konsekvenca, realisma kaj bone prezentita, la absoluta malespero de ĉi tiu verko estas ĝia problemo. Eble eĉ en realisma bildo pri la mizero necesas tamen planti ian floreton de espero. Sed ĉi tie ĉiuj floretoj estas tretataj en la koton pro la cirkonstancoj.

Kvankam la temo per si mem prezentas akran akuzon kontraŭ la klasa socio, tamen evidente politikaj konkludoj ne estas esprimitaj en la verko. La perspektivo senescepte estas tiu de la homoj plej funde de la socio. Ilia strebado kaj revado al pli bona vivo estas individua.

Malgraŭ la peza stilo kaj la manko de espero por la rolantoj de ĉi romano, ĝi estas nepre tre leginda verko, parte pro sia bone konstruita intrigo kaj konvinkaj mediopriskriboj, parte pro sia unikeco en la Esperanta literaturo.

Sten Johansson

 

Reen al:

Turstrato 4 Hans Weinhengst Ĉefpaĝo originala literaturo