Malkliŝe pri drama tempo

Mikaelo Bronŝtejn: Urbo Goblinsk. 304 paĝoj. Moskvo 2010, Impeto.

Mikaelo Bronŝtejn estas la iama bardo de Sovetuniaj esperantistoj, kiu poste konatiĝis tutmonde. Li estas ankaŭ tre sukcesa verkinto de originala prozo en formo de noveloj kaj romanoj. Efektive li kreis apartan sovetan kaj postsovetan universon en la Esperanta literaturo. La romano Urbo Goblinsk faras gravan parton de tiu.

Ĝia scenejo estas mezgranda urbo iom oriente de Peterburgo; ĝia tempo estas la naŭdekaj jaroj, la epoko de Jelcin kaj de granda socia malordo. Dum tiuj jaroj oni privatigis firmaojn ĝis tiam ŝtatajn. Kiel okazis tia privatigo de mezgranda fabriko de plastaĵoj, jen la baza temo kaj kunteksto de ĉi romano.

Al mi persone tio estas tre interesa temo. Ĝuste en la lastaj jardekoj okazis en mia lando pli malgrandskale io simila, kvankam ĉi tie ne temas pri fabrikoj. Lernejoj, flegejoj malsanulaj kaj maljunulaj, apotekoj, telefonsistemoj, fervojo kaj aliaj publikaj servoj parte privatiĝis. Rezulte la ĝenerala nivelo de la servoj malaltiĝas, dum iuj personoj ege riĉiĝas. Ĉe ni oni nomas tiujn personojn "riskaj kapitalistoj", eble ĉar ili riskas ruinigi la komunajn servojn. El Rusio konatas la nocio "oligarkoj", kvankam tiu vorto ne aperas en Urbo Goblinsk.

Nu, mi komprenas proksimume kiel okazas la afero ĉe ni, sed ĝis nun estis al mi granda mistero, kiel ĝi okazis en la postsoveta Rusio. De kie aperis tiuj kapitalistoj?

Post legado de Urbo Goblinsk mi nun scias, kiel okazis la privatigo kaj ruinigo de "Rusoplast". Tamen, de kie la aĉetantoj ĉerpis la necesan monon? Tion la romano nur aludas, kaj do por mi la mistero retretis nur je unu paŝo.

La privatigado de fabriko formas la bazan intrigon de la romano. Krome aperas multaj aliaj aferoj. La leganto spertas ankaŭ aliajn sociajn ŝanĝojn en ĉi drama tempo de la rusa socio, kiel frenezan inflacion, koruptadon, elmigradon, kaj la agadon de krimaj bandoj, kiuj regas ne nur stratojn kaj ŝoseojn, sed ankaŭ politikistojn, direktorojn, prokurorojn, ĵurnalistojn kaj tute ordinarajn homojn. Aperas ankaŭ diversaj flankoj de ĉiutaga privata vivo kun familiaj zorgoj, amaferoj, ĝardena kultivado, ekskursoj en la naturon, drinkado kaj kluba vivo de esperantistoj. Ĉion ĉi Bronŝtejn prezentas vive, atentokapte, kredinde. La naturon de norda Rusio mi kiel svedo kredas rekoni, ĉar ĝi ne tre malsimilas de la nia.

Tre konvinkas la prezento de ĉiutaga vivo en ĉi romano. Ankaŭ la psikologio ŝajnas realisma, precipe de la protagonisto Maksim, sed certagrade ankaŭ de aliaj gravaj roluloj. Aperas multaj dialogoj tre vivaj. Iufoje la parola lingvaĵo ne estas tute facile sekvebla, sed ankaŭ tio ja spegulas la realon. Jen kaj jen oni trovas specife rusajn esprimmanierojn kaj frazojn en la dialogoj, kio plifortigas la ĝeneralan rusan koloron de la rakonto.

La aŭtoro mastras ĉiujn fadenojn de sia rakonto, sed eble ili estas iomete tro multaj. Ekzemple la romano komenciĝas per du eroj, kiuj tute ne rilatas al la ĉefa enhavo. Temas pri vizito de francaj gastoj, kiuj poste neniel rolas, kaj pri petolaĵo de kelkaj uloj, kiuj ŝerce renomas la urbon "Goblinsk" (ĝian veran nomon ni ne ekscias). Ambaŭ epizodoj ŝajnas al mi iaj amataj ĉevaletoj de la aŭtoro, kiujn li eble devintus mortigi, aŭ almenaŭ bridi.

En la lasta triono de la romano privataj zorgoj transprenas la ĉefan rolon en la rakonto, kaj tiu laŭ mi estas la plej bona parto, kie mi sentis plej intensan ĉeeston surloke. Tio tamen ne signifas, ke mi volus seniĝi de la partoj pri privatigo, koruptado kaj kaosa socio.

Krom la ĉefa protagonisto Maksim aperas tre multaj personoj pli aŭ malpli gravaj. Iuj el ili estas iomete kliŝaj, kiel naiva sed bonkora svedo kaj ruze senskrupula "kaŭkaziano". Tamen Bronŝtejn ne prezentas ilin kliŝe, se temas pri bono aŭ malbono, kaj do neniu figuro en la romano estas unudimensia nek seninteresa.

La virinoj en Goblinsk havas iom limigitajn rolojn. Ili ĉefe estas kuiristinoj, amatinoj kaj patrinoj. Tio ne signifas, ke ili estas malsimpatiaj. Male, ili ofte aperas pli simpatiaj ol la viroj. La fizikaj priskriboj pri virinoj iom plumpas. Precipe ni ekscias, ke ili havas ŝvelaĵojn kaj malŝvelaĵojn en la ĝustaj lokoj.

Kiel multaj Esperantaj verkistoj ankaŭ Bronŝtejn verkas en sia propra variaĵo de Esperanto. Tio tamen ne timigu legantojn. Lia lingvaĵo estas flua, pli-malpli senerara, fojfoje eĉ eleganta. Tipajn rusismojn oni apenaŭ trovas. Sed la teksto estas sufiĉe dense spicita per vortoj aŭ esprimoj ĉerpitaj el la rusa realaĵo. Temas pri nomoj de diversaj institucioj aŭ organizaĵoj, pri sakraĵoj kiel panjo fikata, kaj pri aro da vortoj ne troveblaj aliloke. Kelkajn el tiuj li ĉi-libre glosas en piednotoj, kiel otgulo, ŝampuro, spiningo, veniko, ruberojdo, ĉuĉmeko kaj samogono. Aliajn, kiel mikrorajono, li eble devintus glosi, ĉar ne temas pri sinteza teksaĵo, sed pri kvartalo. Ankoraŭ aliaj ŝajnas havi nekutiman formon aŭ signifon, kiel sambo (ia lukto-sporto), elvivi (travivi aŭ transvivi), kuirĉambro (kuirejo) kaj pirulo (pirolo).

Al la stilo de Bronŝtejn apartenas ankaŭ jen kaj jen kelkaj raraj vortoj kiel minca, poŭpo kaj ovri. Krome li uzas aliel kaj aliu – kompreneble sensisteme, kiel ĉiuj alielistoj. Oni trovas ekzemple sur paĝo 212 li estis mia edzo, kaj aliun mi, verŝajne, ne havos, sur paĝo 220 tiel-aliel sed sur paĝo 222 la laboristoj unu post la alia estis penetrantaj. Do, en Goblinsk ali- estas jen korelativaĵo, jen ordinara radiko, tute kaprice kaj kaose (ĉar se ali- estus korelativa, necesus diri unu post aliu).

Alia apartaĵo de la Goblinska lingvaĵo estas la uzado de ci. Tiun oni ja trovas fojfoje en tradukaĵoj por reprezenti nacilingvan pronomon – malbona traduko, laŭ mi. Ekzistas eĉ esperantistoj, kiuj reale uzas ĝin, kvankam naŭdek naŭ procentoj neniam ci-diras. En tiuj kazoj ĝi kutime estas uzata reciproke inter intimuloj. En Goblinsk tio tamen neniam okazas. La Goblinskaj viroj vi-diras al siaj edzinoj, amatinoj kaj infanoj. Ci estas uzata nur unuflanke desupre-suben kun malestima nuanco. Tiu ci do ŝajnas signifi proksimume "vi, fekulo". Enkonduki apartan pronomon por tia specifa signifo ŝajnas al mi iom ekstravagance.

La fizika aspekto de la eldonaĵo estas tre bona. Bela, malmola kovrilo, fortika bindo, bona preso kaj papero. Por ŝpari paperon oni bedaŭrinde enpaĝigis kun iom tro mallarĝaj marĝenoj.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Urbo Goblinsk Mikaelo Bronŝtejn Ĉefpaĝo originala literaturo