Ŝvitiga ritmo

Corrado Tavanti: Varmas en Romo. Originala krimromano. 185 p.La Chaŭ-de-Fonds; Barcelona; Milano: Kooperativo de Literatura Foiro, 1986.

En la originala Esperanta literaturo krimromanoj okupas ampleksan parton, sed la necesa kvalito ne ĉiam altas. Krimromanoj kutime pli facile legiĝas ol "ordinaraj" romanoj, sed tio ne signifas ke ili pli facile verkiĝas. Efektive, bona kaj ekscita krimromano postulas apartan talenton de la aŭtoro. Preskaŭ ĉiuj krimromanoj baziĝas sur esence ne tre kredinda ĉefintrigo. La arto konsistas el la rimedoj, per kiuj la verkisto tamen kredindigas la tuton kaj glutigas la aferon al la leganto.

Unu grava rimedo estas trafaj, konvinkaj detaloj, kies kredindeco kvazaŭ transiĝas al la historio mem. Alia estas rapida, ofte akcelata ritmo de la eventoj, per kiu oni kaptas la leganton kaj ne lasas lin. Tria estas la interna logikeco de la intrigo. En ĉiuj ĉi tri kampoj oni ofte trovas pekojn ĉe Esperantaj krimromanoj. Plej granda problemo ŝajnas esti la tria. Eĉ ĉe vere talenta verkisto kiel Serĝo Elgo oni trovas policiston, kiu apenaŭ okupiĝas pri la okazinta krimo, sed pri tute aliaj aferoj. Alia, kiel Deck Dorval, malsukcesas precipe pri la unua punkto, la konvinkaj detaloj. La ritmo kutime tro lame limakas ĉe preskaŭ ĉiuj Esperantaj krimverkistoj.

Kiam mi eklegas Varmas en Romo de la italo Corrado Tavanti, vivinta en Svislando, mi tuj sentas ion alian. La rakonto kaptas min, ĝi ŝajnas "vera" krimromano, ne nur provo aŭ imito. Se la tri punktoj supre menciitaj vere gravas por kapti kaj teni la leganton, la talento de Tavanti sendube kaŝiĝas unue en la ritmo kaj due en la detaloj. Almenaŭ en la komenca kaj meza trionoj de la verko, eventoj sinsekvas en furioza rapido, kaj legante oni preskaŭ ŝvitas same kiel la rolantoj en la preme ŝvitiga varmo de Romo. Se temas pri detaloj, Tavanti preskaŭ aŭdace limigas la repertuaron je ekstreme mallongaj, jen kaj jen eĉ kliŝaj detaletoj: odoroj de manĝo, populara kanzonverso ripetata, vesta manio de la ĉefa policisto. Absolute neniuj longaj priskriboj, nur ekbriloj, ekflaroj, eksonoj, kiuj ripetiĝas ĝis la limo de tolero. Sed ĝuste tiu ripeto mem kreas apartan etoson.

La intrigo, do, kion diri pri ĝi? Bomboj, atencoj, murdoj en kapturna ritmo, kaj ĉio plenumata de esperantista Liberiga Armeo, almenaŭ ŝajne. Ĉu frenezaĵo? Eble, tamen la interna logiko kaj kohero de la intrigo pli-malpli sufiĉas. Kaj kompreneble, la rapideco helpas, ĉar la leganto apenaŭ havas tempon spiri, des malpli ekdubi.

La ĉefaj personoj de la romano havas sufiĉe da individueco por gravuriĝi en la memoron, kvankam oni ja rajtus nomi ilin ŝablonoj. Vanta policisto, kiu preferus iĝi diplomato, ŝvitanta en tro eleganta kompleto en la varmo de Romo. Seniluzia, ĝisoste fraŭla ĵurnalisto, iom tro trinkema. Jen ĉio; la ceteraj rolantoj, policistoj, esperantistoj kaj teroristoj, reduktiĝas je statistoj.

La enmikso de esperantistaj rondoj en la mondon de terorismo povas ŝajni tro aŭdaca, tamen Tavanti laŭ mia opinio faras tion sukcese. Ial la aŭtoro krome enŝovas nomojn de kelkaj konataj esperantistoj, ekster la ĉefa rakonto, do nur kiel iaj okulumoj al la leganto. Mi trovas tion superflua kaj iom stulta. Multe pli bona estas lia socisatira tendenco, kiu ĉeestas en multaj partoj de la verko, tendenco mokanta antaŭ ĉio burokrataĵojn kaj politikajn apartaĵojn de Italio, sed fojfoje ankaŭ misojn kaj fuŝojn ĉie en la mondo.

La lingvaĵo de Tavanti supozeble estas "lavita" de iu kompetentulo, eble Silfer, eble Vatré. Plejparte ĝi fluas bone kaj fojfoje eĉ elegantas, tamen jen kaj jen oni rimarkas spurojn de itallingva pensado malantaŭ la Esperantaj vortoj. Ĉe kelkaj nekutimaj vortelektoj malfacilas scii, ĉu temas pri intenca ekskluzivemo aŭ simple diskutebla elekto el vortaro, pro nacilingva influo. Tio validas ekzemple por "ŝeklo" (mankateno), "asizo" (juĝproceso), "marŝalo" (ia policisto), "imputito" (suspektato). Ĉe kelkaj nebulaj vortumoj kredeble kulpas la fona itala lingvo: "Bedaŭrinde pro sia drinkemo li fine falis ĉe dramoj resanigeblaj en tridek tagoj." (p. 79) "Tial ke kristandemokrata estis la ministro de Internaj Aferoj, li certe ne plu rezonis, por tiel paroli." (p. 89) "Por komisaro Livornesi de Komo vi vidos kun li." (p. 110) "Margutti ne montris sin kaj lante la du policistoj rulis sur si mem kaj restariĝis fore de la pordo." (p. 132).

Du nelogikaĵoj sendube kaŭzitaj de malzorgo troveblas: En paĝo 118 la komisaro tro facile divenas, ke blanka, rusta aŭto kun Roma numerplato devas esti tiu de la ĵurnalisto (kvazaŭ tia aŭto estus unika en Milano). Kaj iu flanka rolantino neklarigeble ŝanĝas antaŭnomon de Ginette (p. 106, 113) al Pierrette (p. 127 kaj postaj). Temas pri nuraj metiaj misglitoj.

Sume kaj resume, Varmas en Romo estas sukcesa ekzemplo de ekscito-romano. Oni legas ĝin avide kaj ĝue.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Varmas en Romo Corrado Tavanti Ĉefpaĝo originala literaturo