VARMAS EN ROMO

Kalle Kniivilä, Finnlando

Varmas en Romo, Corrado Tavanti, Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds / Barcelona / Milano 1986

Tekstospecimeno:

En Ĝenevo, la polico kondukis pli milde la aferojn. Oni vizitis la Esperanto-Informcentron dumnokte kaj kun esplormandato, sed tiam neniu ano de la Lingvo Internacia ĉeestis... La membroj retrovis ĉion en ordo, kaj ili konstatis ke per alsuĉilo oni malaperigis ĉien la alumini-pulvoron, kiun oni desverŝis por trovi spurojn. Tamen, ĉar la Kantona Ĝendarmo neniel sukcesis, inspektoro kunvokis unuope Henri Baupierre kaj Johan Valano, famajn aŭtorojn de esperanto-verkoj. Sed kompreneble, malgraŭ ne milda pridemandado dum preskaŭ du horoj, la policano atingis absolute nenion, krom prelegetojn pri la valoro de la Internacia Lingvo. (---)

Sed se en la okcidenteŭropaj landoj ankoraŭ venkis, fine, la opinio ke la esperantistoj estas nur minoritato de leĝeruloj kun senutila hobio, kiun la ŝtato toleras por aspekti centprocente demokrata, en aŭtoritataj reĝimoj, speciale en la Tria Mondo, la policoj reagis tute alimaniere. Unuavice oni konfiskis ĉion esperantisman, de El Popola Ĉinio ĝis la plej senkulpa koverto por poŝtmarka kolektanto. Sekve oni malpermesis la instruadon de esperanto, kaj devigis la esperanto-klubojn malfondi sin. Fine oni arestis esperantistojn: ili ne estis multaj, sed sufiĉis posedi librojn por iĝi suspektinda; kaj se oni aldonis la parencojn, la geamikojn, la najbarojn...

Recenzo de Kalle Kniivilä:

Je la 2h30 la 28-an de julio 1982 esperantista armeo liberiga eksplodigas bombon en la momente senhoma ambasado de Madagaskaro, lando kies registaron la teroristoj akuzas pri la morto de esperantisto en malliberejo.

Tiel komenciĝas sufiĉe freŝdata krimromano de Corrado Tavanti, Varmas en Romo, eldonita de Literatura Foiro: Indas bonvenigi ĉi tiun verkon, en kiu Esperanto grave rolas. La kadro mem de la verko ja preskaŭ devige kondukas al cerbumoj rilate la veran naturon de la Esperantokomunumo, kaj tion supozeble ankaŭ celis Literatura Foiro, lanĉante sian premion "Argus", kiun la traktata verko gajnis. Ĉu fakte esperantistoj sentas sin anoj de lingva minoritato, aŭ eĉ de minoritata etno? Sed ĉu entute la koncepto de libervola lingva aŭ etna minoritato estas valida?

Ne estas tute facile respondi tiujn demandojn, precipe ne, ĉar la sinteno al Esperanto ege varias inter la membroj de nia komunumo. Sed ĉu estas entute imageble, ke estiĝu aro da esperantistaj teroristoj, kies agoj unue limiĝas je perforto kontraŭ ajoj, sed kiu poste evoluas same kiel la plej multaj terorismaj organizajoj kaj ekuzas perforton kontraŭ homoj? Jen la demando, kiun la verkinto devis starigi al si. Li havas klaran respondon, sed ĝin mi ne malkaŝu.

La ĉefan rolon en la solvado de la enigmo havas talenta ĵurnalisto, Danilo Cerri, kiu laboras ĉe bankrot-minacata eta ĵurnalo, perdinte sian antaŭan postenon pro malfacilaĵoj kun alkoholo. Alia ĉefpersono estas komisario De Angelis, sufiĉe trafa karikaturo de policano kiu fakte ĉiam revis pri tute alia profesio - tiu de diplomato.

Kompreneble li ankaŭ malpli kompetentas pri ĉasado de krimuloj ol Cerri. Jen la ĉefaj ingrediencoj por suka historio.

La rakonto disvolviĝas glate, kaj la lingvaĵo estas natura, kun kelkaj negravaj misoj. Ekzemple: uesto en normala proza teksto ne bone taŭgas. Problemo, kiu ne estas tute malofta ĉe esperantlingvaj krimromanoj, nome troa fantazieco, ne estas terure ĝena en la verko de Tavanti. Iom malpli da miraklaj saviĝoj de la heroo miaopinie plibonigus la verkon, sed kiel tutaĵo ĝi estas streĉa kaj ĝuiga legajo. La lingvajo de la dialogo bone fluas, ĝi estas tute normala parola Esperanto, ne tro rigida sed ankaŭ ne tro nekutima, danĝeroj kiuj ofte minacas ĉi-kampe. Des pli admirinda atingo, se oni konsideras la aserton de la aŭtoro, ke li parolis Esperanton preskaŭ nur kun du personoj, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

Ni ŝuldas al LF-koop ne nur la eldonon de la libro, sed ankaŭ ĝian fluan lingvaĵon. Kiel tutaĵo la verko estas laŭ mi valora aldonaĵo al la ne tiom riĉa rikolto de originalaj krimromanoj en Esperanto. Ĝi tre bone eltenas komparon kun la konata Ĉu-serio, kaj estas miaopinie pli serioza kiel krimromano, pro sia (ĉiam relativa) realismo. La debuta verko sukcesis konvinki min pri la talento de la aŭtoro, kaj mi kun intereso atendas lian sekvan verkon.

Indas ankaŭ iom laŭdi la belan grafikan aspekton kaj la altiran eksteron de la libro. Pri tio ja Literatura Foiro kompetentas, sed multaj aliaj povus sekvi la ekzemplon. Profesia aspekto ne nur pliigas la ĝuon de la leganto, ĝi ankaŭ rapidigas la vendadon! Nu, kaj en ĉi tiu kazo ĝi ankaŭ mildigas la ŝokon pro la prezo. La libro tamen fakte valoras sian prezon.

Kontakto n-ro 109, 1988:3

 

 

Reen al:

Varmas en Romo Corrado Tavanti Ĉefpaĝo originala literaturo

 

4