Hindrik Jan Bulthuis: La vila mano

BULTHUIS, Hindrik Jan ; La vila mano (Idoj de Cereso) ; romano ; 1928 ; 316 p.

"La romanoj de Bulthuis iel similas unu la alian; la loko, kie okazas la rakontataj faktoj, estas la norda parto de Nederlando, kiun la aŭtoro intime konas; ties teraspekton kaj homkutimojn li ame priskribas [...] Kiom amuzaj la scenoj en la trinkejo, kiom nature pentrita la superstiĉo de l' kamparanoj." /G.S., Esperanto, 1929, p. 49

Legu recenzon de "Jobo" (Julio Baghy) en Literatura Mondo 2, 1931:
La vila mano

Legu recenzon de Osmo Buller en Esperanto 1992:
Eĉ se bona, tio ne sufiĉas

Legu recenzon de Georges Stroele el Esperanto 1929: La vila mano

Legu recenzon de Robo (Reginald Banham) el La Suda Kruco 1929:
La vila mano

"La subtitolo de l' romano estas Idoj de Cereso. Per ĝi la aŭtoro akcentas la medion de l' agado same kiel en la antaŭaj "Idoj de Orfeo kaj Idoj de Merkuro". Kiel ni jam diris Bulthuis verkas sur larĝa fundo en realeco enplektante la allogan inciton per ia misteraĵo. Ankaŭ en lia nova rakonto tia paralelo klare vidiĝas inter malbelega mano kaj la homa konscienco. Bulthuis ĉerpas el la fonto de l' dualismo, eterne reganta, leĝo de l' universo. Pro tio li rigardas la homojn tiaj, kiaj ili estas (ne kiel ili sin prezentas al ni) li klopodas enpenetri en ilian plej profundan karakteron kaj solvi la problemojn. Priskribo de holandaj kutimoj kaj moroj sentigas varmon kaj ĝuon.

Entute la verko estas simpla, boncela naiva kaj infaneca en la bona senco de tiuj vortoj, ili eble ne plaĉos al ŝatanto de amromano aŭ de polica rakonto, sed ili tuj kaptas la atenton de honestulo, logas preferanton de nespicita legaĵo, plenumas la deziron de bonvolulo kiu ŝatas kiam virto estas rekompencata kaj atencoj punataj.

La flustila kaj lingve senriroĉa verko, kun malmulte da preseraroj, estas leginda. En aparta kajero vortareto estas kunmetita, kiu servas al kompreno de diversaj tipaj esprimoj."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

"[...] en 1928 li retrovis sian kapablon. Denove, La vila mano estas tute alispeca verko: estas notinde, ke la kvar romanoj de Bulthuis funde malsimilas unu la alian. Oni ne povus diri, ke li estas rutinulo. Tiu ĉi romano priskribas vilaĝan vivon en la nederlanda provinco Groningen. La intrigo progresas laŭ la sama malrapida ritmo kiel tiu vivo mem."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Legu pli multe en Vikipedio.

Reen al: Hindrik Jan Bulthuis - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj