Vivi estas danĝere

István Nemere: Vivi estas danĝere . HEA, Budapeŝto 1988, 159 p.

István Nemere estas la plej produktiva esperanta romanisto nuntempa. Liaj romanoj facile digesteblas, lia lingvo estas simpla sed ne malriĉa, bona kvankam ne elstreme eleganta. Persone mi iomete tediĝis legante kelkajn liajn romanojn, eble ĉar pluraj el ili ripetas similan temon: Solulo venas al fremda loko kun iom mistera misio. Krome Nemere emas psikologumi, sed lia kapablo por tio ŝajnas al mi nesufiĉa. Tamen, lerta metiisto li nerefuteble estas; pleje mi ĝis nun ŝatis lian "Sur kampo granita", kiu proksimas al realo.

En "Vivi estas danĝere" li bridis sian psikologumadon favore al agado kaj eventoj. Per tio li trovis kampon, kie lia talento donas pli riĉan frukton. Tiu ĉi romano apartenas al la ago-plena agenta aŭ gangstera ĝenro. Ĉi-foje la heroo ne iras fremdloken sola, sed lin akompanas bando da kunbatalantoj. Kelkaj el ili impresas iom ŝablone, sed tio pardoneblas; plej gravas agado kaj ekscito. Ankaŭ moralon oni povas dedukti: Eĉ kiam bono venkas malbonon, ĝi povas esti infektita de la perforto uzata.

Por kredindigi la tuton, detaloj devas esti kredindaj kaj konkretaj. Nemere ne estas majstro pri tio, liaj priskriboj pri personoj kaj medioj foje impresas pale, sensuke. Lia forto estas konstrui intrigon kaj simple rakonti, kiel la protagonisto ŝtupon post ŝtupo plenumas sian mision. Tiel li efike sukcesas vivteni intereson kaj eksciton dum rapida disvolviĝo de eventoj ĝis ekstrema fino. "Vivi estas danĝere" estas libro leginda senpaŭze, kaj jen favora juĝo.

Sten JOHANSSON