Teda katalogo
Darik Otira:
Vojaĝo al kuniĝo. Konfesoj de seksobsedito. 362 p.
Mondial, Novjorko 2010.
Ĉi tiu
libro titolpaĝe portas la surskribon “romano”. Ĝi tamen apenaŭ
estas romano, nur senarta kaj senfina katalogo de penisaj penetroj. La adoleska
mio komencas masturbi sin per memfaritaj truoj en objektoj
Por doni ekzemplon pri la literatura kaj psikologia nivelo de ĉi
verko, jen du mallongaj citaĵoj el cento da similaj epizodoj:
Mi mem forigis ŝian kalsoneton,
kaj poste mi puŝis ŝin sur la tablon kaj fikis ŝin tie. Estis
mallonga fiko, sed tre kontentiga, almenaŭ por mi. Irina iom ĝemis,
do verŝajne ankaŭ ŝi orgasmis. Poste mi sentis min multe pli
bone. (p. 317)
Kvankam Irina ne aprezis la
ĉuradon sur ŝian vizaĝon, ĝenerale ŝi ŝajnis
kontenta dum niaj ekskursoj. Ankaŭ ŝi ŝatis la printempan
kamparon. Certe la midzoj ne estis tiel plezuraj por ŝi kiel por mi, sed
ili ne daŭris longe, do ne povus esti serioza ĝeno por ŝi. (p. 337)
Sten Johansson