Heinrich August Luyken

LUYKEN, Heinrich August. 1864-1947. Anglo de germana origino. Naskiĝis en Allenkirchen; edukiĝis en gimnazio de Düsseldorf. Venis en Brition en 1885, edziĝis al anglino. En 1904 ekkonis Esperanton kaj tuj komencis propagandi ĝin. Li estis evangelia kristano, kaj liaj verkoj spegulas tiun kredon. En ĉiuj liaj verkoj ĉefrolulo unue iĝas herezulo, kio kondukas al anima turmentiĝo kaj materia sufero. Fine la ĉefrolulo tamen estas savita per helpo de iu simpla kredanto.
"Formetinte sian kritikan analizemon, oni devas konfesi, ke en la limoj de eksmoda skolo Luyken sciis verki bonstilajn romanojn, kiuj ĝisfine tenas la intereson dank' al la intrigaj aventuroj kaj amhistorioj, kiujn li plektis ĉirkaŭ la moralan kernon. Cetere la kredkonflikto en la animo de la 'herezema' heroo estas tiel simpatie pentrita, ke la leganto kunsente sekvas ĝin." /W.B. Johnson, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 355

Verkoj:
Paŭlo Debenham (1912);
Mirinda amo (1913)
Stranga heredaĵo (1922)
Pro Iŝtar (1924)

/Don Harlow: The Esperanto Book.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 122


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj