Miyamoto Masao

MIYAMOTO Masao. 1913-1989. Japano; direkciano de akcia kompanio Esperanto. Naskiĝis en Wakayama. Esperantisto de 1934. De 1928 li estis ano de maldekstremaj organizaĵoj en Japanio. Pasigis du jarojn 1933-35 en malliberejo pro politika verdikto. Lernis Esperanton en la malliberejo. Estis militkaptito sur Okinavo militfine. La spertojn tie li priskribas en Naskitaj sur la ruino: Okinavo. Forlasis la komunistan partion en la 1950-aj jaroj pro ĝia ligo al Sovetunio. Iniciatis la kulturan laboron de KLEG, Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj estis ĝia sekretario 1951-73. Eldonis Esperantajn literaturajn revuojn (Prometeo, L'Omnibuso) kaj kunlaboris en aliaj. Ĉefa protagonisto de la Hajkista Klubo. Retrovis la verkojn de Hasegawa Teru (Verda Majo) kaj Vasilij Eroŝenko kaj republikigis ilin. Verkis 1100-paĝan "Vortaro japana-Esperanta". Dum kelka tempo laboris kiel neregula lektoro en la Fremdlingva Universitato de Kôbe, speciale por studi esperantologion. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Don Harlow: The Esperanto Book.
/Simizu Yuko

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Rakontoj de Oogai (traduko 1962)
Japana kvodlibeto (1965)
Kvin virinoj de amoro (traduko 1966)
Pri arto kaj morto (noveloj 1967)
Invit' al japanesko (originala poemaro 1971)
Naskitaj sur la ruino: Okinavo (originala romano 1976)
Japana variacio (1978)
L'Omnibuso kun la tri pasaĝeroj (1980, kun Ueyama Masao kaj Saitô Eizô, rakontoj, poemoj originalaj kaj tradukitaj)
La morta suito (originala biografia romano 1984)
Japanaj vintraj fabeloj (rakontoj 1989)

El la vivo de Syunkin (traduko 1968)
La obstino (traduko 1964)
El Manjoo (traduko 1971)
Utaaro de Takuboku (traduko 1974)
El la japana moderna poezio (traduko 1977)
El japana literaturo (traduko 1965)
Hajka antologio (traduko 1981)
Postmilita Japana Antologio (1988, kun Odagiri Hideo kaj Konisi Gaku)

Historieto de la japana E-movado (originalo 1975)
Sarkasme kaj entuziasme (eseoj 1979)
Skiza historio de la utao (eseo 1979)
Infanoj de l' atombombo (traduko 1962)
Nova vortaro E-japana (1963)
Vortaro Japana-Esperanta (1983)



Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko, poste aperinta en Libera Folio 2005:
Miyamoto Masao: Idealisto kun meditema klarvido



Legu poemon de Miyamoto Masao:
La Rememoro jam fora

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj