István Nemere

NEMERE István. 1944. Hungaro. Profesia verkisto kaj tradukisto. Junaĝe li havis diversajn laborojn, interalie kiel sekcisto en kadavrejo kaj flegisto en medicina urĝa helpo. Li vivis ses jarojn en Pollando pro edziĝo al pola esperantistino kaj tie laboris interalie kiel interpretisto. Reveninte en Hungarion en sia trideka jaro, li eldonigis en 1974 sian unuan hungarlingvan libron. Ĝis nun aperis pli ol sepcent libroj hungare, kaj pli ol dudek esperante. Verkoj de Nemere estas tradukitaj en dekon da lingvoj, kaj li mem tradukis el la pola hungaren 27 librojn.
Liaj verkoj estas precipe leĝeraj romanoj kaj novelaroj. Li verkis inter alie ankaŭ infanlibrojn, scienc-fikciajn verkojn, krimromanojn. En kelkaj verkoj li tamen havas ambicion je pli profunde psikologia aŭ socia traktado de siaj temoj.
La esperanta verkado por Nemere signifas pordon al mondo ekster lia nacilingva medio, kiun li kelkfoje sentas malkontentige limigita, ĉar la hungara estas malgranda kaj aliloke nekonata lingvo. Ofte li spontane verkas siajn librojn alterne en esperanto kaj en la hungara, kaj do poste devas reverki ilin en unu el la lingvoj. Lia esperanta lingvaĵo ĉiam estas simpla kaj senbalasta.
István Nemere estas aktivulo de la Esperanta PEN-centro kaj fojfoje aperas en esperantistaj renkontiĝoj. La temoj de liaj verkoj tamen neniam estas ĉerpitaj el la esperantista mondo, kiu ŝajnas al li "tro strikta robo".
/Literatura Foiro,
/La naŭa kanalo, 1981

Verkoj:
La naŭa kanalo (novelaro 1981)
La fermita urbo (romano 1982)
La blinda birdo (romano 1983)
Sur kampo granita (romano 1983)
Febro (romano 1984)
La monto (romano 1984)
La alta akvo (romano 1985)
Serĉu mian sonĝon (romano 1987)
Terra (romano 1987)
Dum vi estis kun ni (romano 1988)
Vivi estas danĝere (romano 1988)
Vi povas morti nur dufoje (romano 1989)
Pigre pasas la nokto (romano 1992)
Krokize de mia ĝardeno (novelaro 1992)
Nesto de viperoj (romano 1994)
Amparolo (novelaro 1997)
Serĉu, kaj vi trovos (romano 1999)
Vizito sur la Teron (romano 2001)
Krias la silento (romano 2002)
Vismar (romano 2008)
Jesa (romano 2009)
Serpentoj en la puto (romano 2009)

Noveloj aperis en "Tempo fuĝas" (1995) kaj "Vizaĝoj" (2010).


Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2013:
La rekordulo de nia literaturo


Legu la novelon Vintra brilo el Amparolo.

Legu eseeton de István Ertl el 1996: ISTVÁN NEMERE


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj