Karolo Píč
PÍČ, Karolo.
1920-1995. Ĉeĥo; librotenisto k.a. Naskiĝis en Litomyšl. Lernis Esperanton en 1937. Verkis abunde originalajn poemojn, kiuj aperis en "Literatura Mondo", "La Nica literatura revuo" kaj aliaj gazetoj post la Dua Mondmilito. Akademiano 1972-95. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Per sia prozo ellaboris apartan lingvaĵon, plenan de novismoj kaj retroderivaĵoj. Verkis prilingvajn traktaĵojn.
/ William Auld en Esperanta Antologio, 1984. Legu eseeton de István Ertl el 1996: PIĈ KAJ LA PRAGA SKOLO Legu eseon de Miroslav Malovec: Karolo Piĉ kaj ĉeĥaj verkistoj dum la totalismo Legu poemojn de Karolo Pič: Legu la novelon La lasta larmo.
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
|