Jean Ribillard

RIBILLARD, Jean. 1904-1962. Franco. Majoro. Deĵoris multe ekster Eŭropo, precipe en Afriko, kaj mortis en Tahitio. Eksiĝis el la armeo tuj post la 2a Mondmilito. Esperantistiĝis en 1948. Kunlaboris al "Esperanto", "Heroldo de Esperanto", "La nica literatura revuo" kaj per franclingvaj artikoloj al diversaj gazetoj. Redaktoro dum ĝia apero de la eŭropa eldono de "La Budha Lumo".
Verkoj:
Vagado sub palmoj (1956) kaj
Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud (1963).
Humuro, ĉarmo kaj poezie bela stilarto, mikso de revo, realo, sonĝo kaj fantazio levas liajn du librojn inter niajn literature plej altvalorajn.

/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.


Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2011:
Jean Ribillard kaj Ivo Rotkvić: Du magiistoj de la vortoj

Legu ĉapitrojn el "Majstro M'Saud":
Majstro M'Saud kaj la kinarto
Preĝo de M'Saud

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj