Manuel de Seabra
SEABRA, Manuel de. 1932. Portugalo vivanta en Barcelono. Profesia tradukisto kaj verkisto en la lingvoj portugala, kataluna kaj Esperanto. Ano de la Esperanta PEN-centro. Lernis Esperanton dektrijara kaj aktive uzis ĝin junaĝe, sed poste pli-malpli kabeis. Kontribuis al "Norda Prismo". Revenis al Esperanto en la 1990-aj jaroj. Publikigis tradukojn el Esperanto en la portugalan, ĉefe romanon de Miyamoto.
Kontribuis al "Mondoj" (2001).
/Cuadernos de estudio y cultura 8, 1998
Legu la novelon Deely Bobbers por Lucy el Promeso en obskuro.