K R C Sturmer

STURMER, Kenelm Ralph Creusé. Verkis ankaŭ sub la pseŭdonimo Kenelm Robinson. 1903-1960. Anglo. Dentoteknikisto. Naskiĝis en Poole; vivis de 1917 en Londono. Esperantisto de 1922. Aktivulo de Londonaj Esperanto-kluboj. Redaktoro de "International Language". Altnivele recenzadis. Tre aktiva kulturbatalanto de la Movado. Kunaranĝanto de la UK en Oksfordo, 1930. La listo de liaj verkoj ne respegulas lian konstantan aktivecon. Kiel novelisto, precipe en la pseŭdonimaj verkoj, kie la "civilizita glacitavolo" ne ĝenis lin - sub la influo de Joyce, li kreis kelkajn tre valorajn verkojn pri nekutimaj temoj.

"La pikeme titolita novelo 'Por Recenzo' (1930) kaj liaj dise aperintaj noveletoj estas esence psikologiaj. En ili la agado estas ekstreme simpla. La kvietaj gestoj kaj paroloj de la figuroj valoras nur kiel signoj pri eventoj, kiuj okazas anime. Surface ilia societa vivo aspektas konvencie korekta, sed sube regas sentkonflikto, amo, ĵaluzo, envio kaj izoliga diverseco: sub civilizita glacitavolo la akvoj kirliĝas senripoze. Per Sturmer la influo de modernaj romanistoj anglaj kaj francaj atingis nian literaturon. Skizoj kaj noveletoj estas la literatura formo plej taŭga al lia talento, ĉar lia vivkoncepto estas kalejdoskopa, ne kinofilma, kaj ĉar pli kontinua sintezo trostreĉus lian teknikan paciencon."

W.B. Johnson, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 520

K.R.C. Sturmer, la Timata
Poetojn manĝas dekduope
Kritikdekretas episkope
Sur sia tron' aŭtoritata

Difektojn li, la senkompata,
Kuracas ĉiam sensirope
K.R.C. Sturmer, la Timata
Poetojn manĝas dekduope

Verkante mem sen frazo flata
Rigardas homojn mikroskope
Londona vivo hejma, strata...
K.R.C. Sturmer, la Timata


Kenelm Robinson - kiu konas
Portanton de ĉi tiu nomo?
Dudekok libroj, Kia homo
Li sub la propraj skriboj dronas

En la fragmento li ĵargonas
En ĉarma knaba idiomo
Kenelm Robinson - kiu konas
Portanton de ĉi tiu nomo?

Li la observojn akrajn sonas
Per sprita ŝerc kaj aksiomo
Ĉe l' Viktoria stacidomo
Al la amiko kison donas...

Kenelm Robinson - kiu konas

/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.

Verkoj:
Por recenzo...! (romaneto 1930)
El notlibro de praktika esperantisto (pensoj 1934);
sub la menciita pseŭdonimo:
Se grenereto... (noveloj 1930)
Vol. II (noveloj 1931)
Homaranisma laboro (drameto 1931).
Borroughs: Princino de Marso (tradukita romano 1938).
Anglalingva studo: Esperanto Litterature (1930).
Kuntradukis (kun Newell) La hantataj ŝipoj de Cunningham (1928).

/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 482.

Legu la novelon Apud stacidomo Victoria de Kenelm Robinson.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj