Sándor Szathmári
SZATHMÁRI Sándor.
1897-1974. Hungaro. Verkisto, maŝininĝeniero. Esperantisto de 1932. Jam kiel 20-jarulo verkis por hungaraj gazetoj. Lia ĉefverko, la - ankaŭ en la hungara literaturo - elstara satira romano Vojaĝo al Kazohinio, estis preta en Esperanto (kaj parte ankaŭ en la hungara) en 1938. Literatura Mondo akceptis ĝin por eldono. Pro la politikaj okazaĵoj kaj la milito la eldono tiuloke malebliĝis kaj nur en 1958 eldonis ĝin SAT, dum tri eldonoj aperis de la sama en Hungarlando post la milito. La romano reliefigas la malsaman ritmon de la homa animo kaj menso, aŭ, per aliaj vortoj, de la psiĥo kaj de la teĥniko. Legu novelojn de Sándor Szathmári:
Satiraj rakontoj