Ferenc Szilágyi

SZILÁGYI Ferenc. 1895-1967. Hungaro, poste sveda civitano. Naskiĝis en Budapeŝto. Doktoro pri juro, oficisto, verkisto, redaktoro, Esperanto-instruisto. Akademiano. Esperantisto de 1924. Kunlaboris en diversaj hungaraj gazetoj. Gvidis Esperanto-kursojn kaj aranĝis literaturajn vesperojn. De 1932 praktikis propran lumbildan instrumetodon, precipe en Svedio, kiu ekde 1938 iĝis lia nova loĝlando. Kunlaboranto de "Hungara Heroldo" kaj aliaj gazetoj. Redaktoro de "Literatura Mondo". Ĉefredaktoro de "Norda Prismo". Redaktis ankaŭ kvin "Rapsodiojn" (kolektojn de prozo kaj poezio, originala kaj tradukita 1943-1953. Kunlaboris al Hungara Antologio (1933), Enciklopedio de Esperanto (1933-34), Sveda Antologio (1934). Kunredaktis 33 rakontoj. Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA. Poemoj en Dekdu poetoj (1934).

Aliaj verkoj:
Poemaro el Hungarlando (tradukitaj poemoj 1929),
Trans la fabeloceano (noveloj 1931),
Genthon: La pentroarto en la malnova Hungarujo (tradukita eseo 1932),
Hasse Z.: Humura novelaro (tradukitaj noveloj 1944),
La granda aventuro (noveloj 1945),
Inter Sudo kaj Nordo (noveloj 1950),
Sveda Novelaro (tradukitaj noveloj 1950),
Koko krias jam! (noveloj 1955),
Tiel okazis aŭ Mistero minora (romano 1958).
Aŭtoro de bildsistema lernolibro aperinta en la sveda, hungara, angla, dana, franca, nederlanda, portugala lingvoj; aŭtoro de La simpla Esperanto (1932) kaj de la daŭriga lernolibro Ellernu! (1937).

/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 530.

Legu poemojn de Ferenc Szilágyi: el la libro Dekdu Poetoj

Legu novelojn de Ferenc Szilágyi:
La vekiĝo
Bojo en la universo
Portreto

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj