Wacha Balázs
WACHA Balázs (Blazio VAHA)
Hungaro. 1948. Naskiĝis en Győr.
Studis filologiojn hungaran, rusan, Esperantan (1968-1973).
Ĝis 1981 instruadis la rusan, ekde 1981 esploras historion de la
hungara lingvo. La romanon Adolesko li finverkis en 1976, por la
konkurso R. Schwartz. Ĝi aperis en 1987. Verkis artikolojn pri tempo kaj aspekto en Esperanto, pri
vortospecoj, pri lingvopolitiko.
Kun la edzino Judit Schiller li havas tri infanojn
denaske Esperanto-parolantajn.
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj