Sezonoj


Alen Kris

Ŝoka terapio de William Auld

Inter certaj amaraj aĵoj de la mondo estas por mi iu kiu plej afliktas k eventuale eĉ atencas mian optimismon: ĝi estas sadisma kruelo insiste flagranta en etaj k grandaj epizodoj de nia vivo. Min ne grande teruras la abismo de la morto nek la vakuo de la homa orfeco, kvankam ili estas, sendube, bazaj momentoj de la ekzisto k tute rajtas iĝi la inkubo de Lev Tolstoj k Fjodor Dostojevskij same kiel de ĉiu evoluinta menso. Mi ankaŭ kutime observas la obscenan premon de la ŝtata maŝino, kiu estas la deliro de Franz Kafka, ja ĝi permesas supozi iun bonan intencon k ekspliki la krimon per miskompreno. Sed jen oni turmentas k murdas laŭ la bezono de sento aŭ sen iu ajn interna rezisto, k fatale krevas ĉiu aludo de la monda harmonio. Sinistra absurdo: homo – bulo de nervoj, eterna fuĝanto de doloroj – trovas plezuron en la dolorigo de sia parenco; atestu la devion k ne timu fari la diagnozon. Ni vivas ĉiuj en tuŝo kun tiu nuda mavo produktata de la manoj de homoj; nia relative trankvila tempo k loko donis la ŝancon de Afganio al tiuj kiuj torturis katojn kaj violentis knabinojn en nia pliproksima ĉirkaŭo. Tio ne meritus ekstreman aprecon se ĝi estus rara ekskludo, sed ĝi estas ordinara fenomeno, preskaŭ normo de nia ekzisto. Ni urĝe bezonas esplorojn pri la biologiaj k ekonomiaj radikoj de nia socia patologio, sed antaŭ ĉio ni bezonas klaron de la rigardo k freŝon de l' atento. Ĉar kiei diris Dostojevskij "La homo kovardule kutimiĝas al ĉio". Kaj, kiel versis William Auld en ''La infana raso":

La homo estas infano
kaj kiel infano vidas
nur tion, kio antaŭ
lia okulo sidas

Ĝuste tiun freŝon de 1' atento mi trafis ĉe la aŭtoro de ''La infana raso". Oni prave nomis la filozofian poemon de William Auld "klasikaĵo de e-ta literaturo". Jes, estas ne facila lego, sed ĝia kompliko ne estas ambicia pretendo. Tristo k doloro eĥas en ĝiaj versoj, sed ankaŭ amo k, malgraŭ ĉio, espero. Mi ne emas supertaksi la forman inĝenion: en si mem ĝi establas nenion k estas kompatinda substituo de la sagaco de la menso. La forma inĝenio de Auld sin bazas sur riĉa k honesta iutelekto k ne provokas missenton. K la bilda konsisto de la poemo lontanas de temaj spekuloj, ja nur surfaca penso povas ne rimarki la ĉaston en ĝia erotiko k neglekti la alarmon en la scenoj de violento:

Ĝi estas tro? Ĝi estas evidenta?
Ĉu vi memoros ĝin, ho malprudenta?
Ĉu ĝi efikis vin sufiĉe ŝoke?
KAJ ĈIO ĈI MILFOJE KAJ MILLOKE.

William Auld avertas, k ŝancelas nian miopan trankvilon. Lia ŝoka terapio estas urĝa k tute karakteriza. Ĉar la granda literaturo ekzistas ne por luli.

Tio ne signifas, ke mi diminuas la rolon de la estetiko. Simple, la teknika, eksterinforma belo ĉeestas en la poezio nur kiel muzika elemento, do ĝia neta kapablo ne grandas kompare kun la aŭtenta muziko, kiu posedas la tonecon. Ĝuste en la ligo kun la senco la poezia formo obtenas sian ĉarmon. Jen ekzemplo:

Laŭ generaloj, la milit' necesas –
nu, kunpremeble, ĉar per ĝi inspezas
tiaj fraponoj, kaj hakiras gloron;
dum ve kaj mi ekiras nur doloron.

William Auld alude akcentas per artifika sona ludo la sencon kaj demonstras tiun sintezon de esprimo k penso, kies nomo estas vera poezio.

1988

Sezonoj. 1988. № 17.