Sezonoj


Kiu estas la blinda birdo?

La blinda birdo de István Nemere estas romano – riproĉo al la verkistoj el Okcidento pro la principa socia maltaŭgeco de ilia verkado; pro ilia memforigo de solvado de aktualaj problemoj kaj mondskalaj temoj; pro perdo de la avangarda rolo, kiun ili devas ludi en naciaj kaj internaciaj literaturoj.

Sven Viborg, 37-jara aŭtoro de 5 romanoj, atingis materialan bonstaton. Li estas saĝa homo, verŝajne kapabla verki interese, ĉar liaj romanoj estas popularaj. Sed la temojn de la romanoj elektas ne la aŭtoro, sed la libra merkato, konjunkturo. Tial liaj libroj estas nur speco de varo, per kiu oni kontentigas konsuman demandon kaj la aŭtoro de sensignifaj historietoj faras sian profitan aferon. Aliuloj akiras monon per produktado de maŝinoj, iloj, vinoj, suveniroj, sed Viborg – per verkado de senenhavaj romanoj, kiujn volas relegi neniu leganto. Viborg remetas respondecon pri tio al la legantaro, kvankam li konscias ke li ankoraŭ ne verkis la libron ekvivalentan al la plej bonaj verkoj de siaj kolegoj – antaŭuloj. Kaj pro tio Viborg estas blinda.

Sed li eĉ ne imagas, kia povus esti la ĉefa romano, pri kio temos, al kio kaj kiu ĝi estos dediĉita. Viborg vivas unutage, li ne enpensiĝas pri la kialoj de relativaj malsukcesoj de siaj verkoj, tial li ne scias pri kio indas verki. Pro tio Viborg estas blinda.

Tia komforta vivo plene kontentigas Viborgon. La vivo fluanta tiel mezurite, ke la verkisto eĉ povas kalkuli kvanton da libroj, kiujn li verkos dum la vivo, kaj scias pri la estonta gloro.

La socio, homoj inter kiuj li vivas, estas socio de individuoj. Ju pli longe li vivas, des pli forta kaj nealirebla por ĉirkaŭuloj iĝas la bariero, ŝelo separanta Viborgon de la samcivitanoj.

Skandio pace vivas dum 150 jaroj. Sed la neŭtraleco rezultigas ofte senprincipecon kaj foje atingatas per ĉiuj rimedoj, inkluzive de malnoblaĵoj, indiferento al sortoj de aliaj popoloj. La ŝtato same edukas siajn anojn. Verkisto Viborg, konsideranta sin reprezentanto de la plej saĝaj intelektuloj de sia popolo, kun malestima digno rilatas al siaj kolegoj nigruloj kaj araboj malgraŭ sia absoluta nekompetenteco pri iliaj verkoj. Laŭ Viborg la neeŭropanoj estas verkistoj de la dua kvalito. Internaciaj eventoj maltrankviligas lin ne pli ol la problemo de kuloj en fora arbaro maltrankviligas urbanon. Kaj pro tio Viborg estas blinda.

Anne estas por Viborg nur virino, kiu loĝas en lia domo. Klariĝas, ke la vivo de Viborg absolute ne aliiĝis, kiam tiu ĉi virino lasis la domon. Moralo, kiu permesas al la verkisto vivi kun ajna virino, estas moralo de egoisto kaj cinikulo. Viborg ne estimas ŝin kiel homon kaj ne konas ŝin. Verŝajne, Anne komprenis, ke Dyebo estas vera homo, komparis lin kun Viborg kaj intense eksentis sian neenviindan kaj malcertan situacion kaj lasis Viborgon.

Ankaŭ pro tio Viborg estas blinda.

Ni povas karakterizi Viborgon jene: individuismo, materiala prospero, indiferento al la interna kaj internacia vivo, egoismo, literaturisto kun sensignifaj romanoj. Pozitivaj trajtoj de Viborg estas sincera ŝato de la naturo, kvankam nebula, sed intenco krei ion tian, kio koincidus kun plej altaj bezonoj de la homoj, malkontento pri la socio kaj sia verkado.

Dyebo dekomence interesis Viborgon kiel la homo, kiu diris al eŭropanoj veron pri ili. Ekde la unua renkonto, paŝ-post-paŝe , aperis neceso de interkomunikiĝo kaj amikiĝo. Viborg kaj Dyebo diskutis problemojn de verkado, lokon de verkisto en la socio, rilaton al la Patrio, rasajn problemojn kaj multajn aliajn gravajn sociajn kaj politikajn flankojn de la nuntempo. Viborg tralegis ambaŭ romanojn de Dyebo. Iliaj diskutoj iutempe estis akraj kaj la vidpunkto de Dyebo foje iritis Viborgon, li ne ĉion konsentis kaj kredis. Sed la verkistoj reciproke interesis unu la alian, kaj ĉi fakto unuigis ilin. Tamen ĉiu vivis siamaniere. Viborg estis verkanta sian sesan romanon je tradicia temo.

La informo pri la aresto de Dyebo emociis Viborgon kaj devigis lin flugi al la Suda Respubliko.

Ĉi tie, en la Suda Respubliko, Viborg praktike konatiĝas kun la realaĵoj de la rasisma diktatura ŝtato. Dum kelkaj tagoj la verkisto konvinkiĝis pri plena vero de la rakontoj de Dyebo. La sola forto, kiu helpis al Viborg estis la Fronto aktive batalanta por neniigo de la faŝisma ŝtato kaj kuniganta nigrulojn kaj blankulojn. La reprezentantoj de la Fronto agas plej aktive kaj proponas liberigi Dyebon. Ne sen hezitoj Viborg trovis en si kuraĝon partopreni la aferon danĝeran por la liberigantoj.

Finfine Dyebo estas libera kaj troviĝas en sekura tendaro de la Fronto en la najbara ŝtato Mutulala. Sed Dyebo mortas pro gangreno rezultigita de la torturoj en karceroj. Viborg turmentiĝas pro la perdo de sia amiko.

Dyebo per sia tuta vivo refutas Viborgon-civitanon kaj Viborgon-verkiston, neas individuismon kaj egoismon, trankvilan etburĝan vivmanieron kun ĝiaj malgravaj problemoj. La verkisto estu socia aktivulo, kiu povas kaj devas diri veron al la homoj, kiuj volus rigardi lin luktanto por ili mem.

Nur tiam la verkisto iĝas interesa por la popolo; nur tiam oni kredas lin; nur tiam la verkisto estas necesa por la homoj.

Finale Sven Viborg, 39-jara homo, pensas:

"Mi ŝanĝiĝis, kaj jam neniam mi estos tia, kia mi estis iam... Mi devos verki tiel, kvazaŭ ankaŭ Govan aldonus vortojn, frazojn. Ja Govan vivas plu en mi".

Espereble, post iom da tempo aperos vere nova romano de Viborg.

La ĉefa protagonisto estas Sven Viborg.

La ĉefa temo: pozicio de verkisto en la nuntempa mondo kaj temoj de verkado.

La ĉefa celo: Alvoko: "Ĉesu babili kaj vane elspezi la vivon kaj talenton, kolegoj! Estu necesaj al la homoj (kiel mi!?)".

Vladimir ĈISTOV

Sezonoj. 1986. № 8.