Sezonoj


Eŭlalia

Evidente, la aŭtoro de Eŭlalia ne pretendis multon skribante la romanon. La antaŭparolo rekte diras, ke ĉi libro estas "parodio de iamaj sukcesaĵoj" k celas amuzi. Do, tute ne necesas serĉi ĉi tie tion, kion ni fakte atendas de la granda literaturo. Jes, la homo bezonas amuzojn. Sed ĉu tio estas tasko de la nuna literaturo? Ekzistas ja televido, kino, diskotekoj ktp. Se la homo volas amuziĝi, li/ŝi prefere ŝaltu magnetofonon k ricevu porcion da plezuro, ekzemple, dum horeto. Ĉu estas racie serĉi amuzojn en multhora legado de iu romano? Por tiu celo mi konsilus verki kurtajn rakontojn.

Tamen ni rigardu, kiel la verkisto plenumis sian, verdire mizeran taskon. Mi legis la romanon dum kelkaj tagoj. Estis malfacilaj tagoj, ĉar estis vere malfacile ĝisrampi la finon. Ĉu amuzo?.. La verkinto de l' romano sendube volis parodii la malnovan aventuran k sentimentalan literaturon. Kiamaniere? Ĉu eble li uzis specialajn artifikojn por ridindigi la metodojn de Vallienne k similspecaj verkistoj, ĉu eble li kreis groteskajn figurojn? Ne, la tuta parodio konsistas en tio, ke la aŭtoro simple utiligis la metodon de tiuj, kiujn li parodiis. Nome, la amasigon de senbride fantaziaj eventoj k priskribadon de lukse senmakulaj bonuloj, terurnigraj malnobluloj k priplorindaj personoj, morale degenerintaj, sed ne tute perditaj. Li volis parodii, sed sukcesis nur kopii k imiti. Ĝuste tial la verko estas tiom enua.

Aleksandr Zagvazdin

Sezonoj. 1987. № 12.