Sezonoj


Hura!

Antaŭ ol komenci rakonti sian historion la aŭtoro sin defendis kontraŭ postparolantoj, k per tio montris sian malfidon al la Kritiko. Miaopinie li pravas.

Severa iĝas nuntempa kritiko. Tre severa. K ne malpli kaprica, estetikeca. Ĝi severe traktas deflankiĝon de iu ajn verkisto, aŭ, se tiu lasta ne deflankiĝas for de la praskribita vojo, la kritiko kun estetikida grimaceto estas preta stampi-restampi verkon per provizore rezervitaj stampiloj, se laŭdas – do kun la nepra "sa verkisto tie kaj tie skribus tial k tiel, estus mlulte pli bone".

La kritiko pravas, ĉar vere estus multe pli bone por ĝi k ĝiaj streboj, reguloj, se la verkisto scius ilin. Nu, la reguloj k postuloj ne estas kaŝitaj, simple la kritiko ne ĉiam sukcesas revizii siajn regulojn konvene al estonteco, ĝi postrestas.

Finfine, rakontisto nur rakontas, sed la kritiko postulas: ideon, planon, enhavon, perspektivon, konsekvencon, ekvilibron, freŝecon, tracion, fonon, leksikonon, gramatikon, veron, imagon, pozicion, platformon, belecon, arton... kotopo-kotopo; kurte: la verko devas respondi! Devas esti skribita profesie, stari dis de la vivo mem, kiu evoluas laŭ si mem, k en kiu ni ĉiuj vivas amatore, ĉar unuafoje, ĉu ne? Ankaŭ verkisto ĝuste pro tio devas ĉiam eksperimenti en sia profesio, sed ne en la vivo mem, kie li ofte estas multe pli laika k senhelpa ol neverkistoj. Do, aperas demando: ĉu li rajtas rakonti tutsimple?

Retorika demando. Ĉiuj rajtas rakonti. Do, antaŭ ni estas ĝuste tia rakonto. Ĉu ĝi respondas al la kritikaj postuloj? Ne, ne respondas, iu ajn povas trovi mankojn. Sed ĝenerale, ĉu historio aŭ rakonto devas respondi al kritikaj postuloj? Miaopinie - ne nepre.

Nu, mi pentu: iufoje mi revenis hejmen iom postnoktmeze k laŭ peto de mia edzino, mi rakontis al ŝi pri la pasinta tago. Ho! kiel malprofesie, dise-mise, fuŝe mi elbalbutis apenaŭ duonon. Je Dio! Mi komunikis al ŝi preskaŭ nenion sed kia drasta impreso! Si asertis, ke si aaabsolute ĉiooon, ĉiooon komprenis, k poste ŝi eĉ ploris, ke "estas ĉio". Morgaŭ ŝi rakontis mian balbutaĵon al la parencoj. Kredu, neniu el ili restis indiferenta. Pluraj lakone recenzas: "intereeese". Najbarino eĉ "forgesis" aĉeti panon por havi pretekston veni k enketi mian edzinon. Cetere, ĉio okazis al la dua edzino.

Ĉu tio gravas? Jes, gravas, ĉar kun la lasta, mia kvina edzino ĉio finiĝis per longa oscedo kaj eble kurta recenzo "porko", se eĉ la historio estis elokvente k arte plenumita. Sendube, ĝi ne elvokis intereson de la parencoj, ĉar la kvinan fojon mi rakontis jam profesie, sen gravaj mankoj k tute kritikreziste.

Malsamas tiu de Julio Baghy.

Ne romano, nur grimaco. Ĝi estas kritikinda k kritikenda, taksata k retaksata. Ĉar kompreni eblas diversmaniere. Ĝi estas ploro de infano, kiu venis al sia patrino por plendi pri ofendo, sed apenaŭ povas ion rakonti, li simple kredas potencon de sia patrino, ŝian bonecon k justecon.

Nature, ĉesinte plori la infano proponas sian planon por restarigi la justecon tie, de kie li venis plorante. Ne malpli naturas, ke lia plano ege similas al tiu de Scipo Prikatel, pri kiu ne eblas diri ĉu ĝi estas pli naiva aŭ pli idiota, ĉu ridi, ĉu balanci la kapon riproĉe aŭ indulge.

Nu, ne malpli granda leciono de la verko estas, ke ni iam-tiam ricevas batojn en la vivo k ankaŭ ni ploras, plendas, se ne al la patrino, do al nia privata idealo pri la vera justeco, etiko.

Nur al ni ĝi ŝajnas ĝusta,vera, preciza, sed por aliuloj ĝi estas svaga skemo. K strebante al ĝi, ĉu ni ne similas al la protagonistoj de Hura!? Se ne venos similaj pensoj, tiam restos simpla, interesa k amuza historio, k via privata opinio, kiu – sendube – estos multe pli valora ol tiu liverita de la oficiala kritiko.

Viktor Sapoĵnikov

Sezonoj. 1987. № 11.