Sezonoj


Recenzo 1. Recenzas Aleksej PONOMARĈUK.

La poezio de Adalberto Huleŝ ne rilatas al simpla amuza legaĵo aŭ al iu facila ekzercaro por lerni kiel recenzi. La strukturo mem de la studata verko estas iom nekutima: ties kvin partoj, paŝo post paŝo, kvazaŭ malkovrus diversajn flankojn de la aŭtora mondpercepto, disvolvante junece mildan kaj serenan lirikon (Antikve) ĝis iufoje frenezeta cerbumado de plenaĝulo (Katoj kaj ĉevaloj). Ĉe atenta legado oni trovas ĉiujn rutinajn poeziobjektojn: naturajn belaĵojn, amon, trafe sagacajn notaĵojn pri la homo kaj pri la vivo tuta, vastskale kuraĝajn ĝeneraligojn, sopirojn pri kio ajn, metaforojn, kiujn komprenas, eble, nur la poeto mem. Estas ĉio, kio devas esti en la vera kreaĵo. Sed en ĝia ŝajna perturbo sur la paĝoj ni subite rimarkas spurojn de la aŭtoro, trairanta la vivovojon de ĝia komenco al la fino. Supren aŭ malsupren – scias nur Dio, car komplikemo ja ne nepre markas progreson.

Verŝajne, la plej karakteriza trajto de la poezio far Huleŝ estas penetriva sentemo, profunda enmeditiĝo en la esploratan fenomenon de la vivo, la tuton absurde strangegan, kiel li tiun nomas (vd. Homa Kanto). Kaj ĉi eco kreskas, sekvante lian maturiĝon. La azeno el la samtitola poemeto, lamentanta pri sia pezega ŝarĝo, estas certa feliĉulo kontraste kun la venontaj personoj, ĉiame disŝirataj de la konflikto inter la noblaj streboj kaj denaske heredita anima mizero. Jen tia estas la homa sorto – esti naskita de la similulo, suferanta pro bagateloj kaj mortonta kaŭze de malsanoj, malĝojoj kaj simple pro la senutilo de l' vivo. Ili ion aspiras, vante baraktas, penadas kaj finfine estas forpasantaj por cedi la lokon al aliaj. "Generacio venas kaj generacio foriras, kaj kio estis farata tio estos farata..." – diris Predikanto en la Sankta Biblio, kaj la komparo nur pruvas tiun ĉi senmortan veron. Nenio nova estas sub la suno, sed ĉu ni senesperiĝis? Certe ne, ĉar "inter objektoj gravaj kaj malgravaj ekzistas ununura objekto: la vivo" (Kiel la ekskursanto) / ankaŭ "aferoj estas gravaj kaj malpli gravaj" (Mi ne vidas la urbon) /, kiu implicas sin mem kiel la solan celon kaj pravigon. Malgraŭ sia ŝajna mizereco la homo ja havas origine rajtan primarecon kaj sian lokon sur la tero. Kaj kiun pli potencan vi scias, leganto? Ĉu estas ankoraŭ io en la universo? Nur ĉi tie (Persona poemo) la aŭtoro evidentigas sian plej fierplenan rilaton al la homo:

tamen la poluso estas li, al li apartenas la gajnaĵo de ĉiu gajno, se li eraras aŭ preterlasas la ĉarpentajo de la universo tratremas
kaj lia iama ploro tra ĉiom da ploroj traŝtornas.

Tio estas la brila fajrero, kulmino de la neŝirmite pura adoro antaŭ Li. Poste ree sekvas, unu post alia, netraireblaj kirlaĵoj el sentoj, pensoj, aludoj, sopiroj, katoj, ĉevaloj, homoj, ktp. Tamen, efektive, post ĉiu nova tralego via kompreno klariĝas, rivelante pli profundajn tavolojn de la menso, strebanta abismen. Tiu ĉi sperto konvinkas min, ke malgraŭ kelkaj nekompreneblaj lokoj la "KATOJ KAJ ĈEVALOJ" estas konsiderinda kiel ankoraŭ unu atentinda specimeno de la serioza literaturo en esperanto, kiu kapablas kontentigi ajnajn gustojn – ĉu ordinarajn, ĉu plej subtilajn.


Recenzo 2. Recenzas Gafur GAZIZOV.

Unuafoja longa lego de la libro vekis en mi ĉagrenan demandon: ĉu mi estas tioma idioto, ke mi ne komprenas ĉi tion, aŭ ĉi tio estas idiotaĵo sur idioteco? Refoja lego, eĉ pli daŭra, ne solvis ĉi dilemon, sed vekis en mi eksklamon – jen, tamen estas en la libro aĵoj kompreneblaj eĉ por mia profane (au dilete) pigra intelekto! Mi, samkiel la aŭtoro, ne estas profesia poeto, sed mi (ĉu bedaŭre?) ankoraŭ ne estas Adalberto Huleŝ.

"por kiu kaj kial vi kunelektadis tiujn ĉi vortojn" (Kantiko)

ĉu ne por mi? La sincera sindemando de la aŭtoro, tamen, plaĉis al mi kaj fariĝis la kleo dank'al kiu por mi eksonis tiuj polifoniaj notoj de lia pasaĝera animmuziko.

"poeto vivas kaj mortiĝas
ke malpli estu vi izola"
(Poet' ne havas)

Bone! Bone! Mi vin kaptis komprene. Daŭrigu!

"ĉiam pli mi vin ekkonas
kiel iom post iom malaperas sub mi la tempo"
(Ĉiam pli mi vin ekkonas)

Ho, brile, brile! brule! Veron la poeto diras antaŭ kaj anstataŭ mi, sed li ne finprognozis ĝis mia domaĝo pri la tempo perdita en la cerbumado super liaj interesaj, ofte rebusaj, pensoj. Plua kribrado rekompencis min per perloj.

"Jen por ankoraŭ unu gluto vi donus ĉiom da beato de la racio el tiu ĉi sorĉa trinkaĵo"
(Ankoraŭ sur tiu ensonĝa vojo)

Mi certe donus ĉiom da beato, aliel mi ne estus flamanta pro la poezio, kara poeto. Sed tiu mia gluto ne prenos eĉ guton el la tiel "sorĉaj" kiel "kanto el la deksesa jarcento" (pĝ.19) tro teda per siaj sufiksrimoj aŭ "fabelo pri la juĝistoj" (pĝ.56) kaj "privato 2" (pĝ.76). Nu, ĉi tie konvenas la konsolo de la poeto-filozofo:

"Amikoj! La atingeblon ni atingos –
la cetero estas certe senbezona"
(Vojprete)

Se tiun logan "atingeblan" trafas ne ŝatanto de la tradicia poezio; kiel mi, sed serĉanto de subtilaj novacioj en la modernisma e-ta poezio, tiam mi petas pardonon pro kelkaj malfavoraj vortoj en tiu ĉi recenzeto.

Kredas mia propra sperto legi trifoje "Katojn kaj Ĉevalojn", ke eĉ al nova esperantisto estos tre utila ĉi tiu libro, precipe se tiu persono intencas ekzerci lingvajn eksperimentojn en la ĉarma esprimiva esperanto kaj jam pretas rompadi sian kapon:

"Kapriolaĵoj de simio en terursonĝoj de dio"
(Notaĵoj de iu pasaĝero)

– kurte kaj ĉuklare...

"Se estus tiel – sed ne estas tiel"
(Se estus tiel)

Mi certe skribus aliel, huleŝe, se estus tiel...

Dume, la tempo de avangardismo, almenaŭ en la esperanta arto, ne forpasis, sed venas la nova tempo... Homoj ordinaraj, ne elitaj pintuloj-eruditoj, bezonas pli da realismo ol da fantaziaj "terursonĝoj de dio". Tamen se vi, kara leganto, ne emas porti la titolon "ordinara" – do, legu kaj nepre komprenu ĝisfunde la tre originalajn poemojn de Adalberto Huleŝ. La atingeblon vi atingos!

Sezonoj. 1984. № 2.