Sezonoj


Alen Kris

MIOPAJ MUZOJ

La poŝta servo de KEB donis al mi la eblon legi k taksi la versojn de ses modernaj e-taj poetoĵ. La linioj, kiuj sekvos, estos la resono de tiu lego. Oni ne opiniu min tro kategoria. Mi bone komprenas la signifon de la tezo "de gustibus non disputandum". La arta apreco bazas sin sur la individua impreso, kiu estas nature unika k ĉiel meritas la rajton de ekzisto. La peno doni absolutan takson originas de logika eraro: ĝi silente supozas certan universalan, de supere donitan specimenon, laŭ kiu oni ĝuste mezurus ĉiun privatan ekzemplon. Knedinte tiun paston la rondo TSAST regalis jam la publikon per dolĉaj kuketoj de la preciza taksado (Literatura Skatolo, N 4). Mi tute ne intencas sekvi la tretitan padon de la fama rondo k pretendi la absolutan karakteron de miaj preferoj. Tamen tiu skribo havus neniun sencon, se mi ne pretendus la verecon de miaj konstatoj kaj konkludoj.

La unua. k ĉefa sento, kiu akompanis mian legon estis enuo. Mi kun peno transis tiujn poeziajn spacojn loĝatajn de "funebraj mevoj", "etaj katoj" k "grandaj ĉevaloj", iam post iam mi renkontis tie obseditajn magojn, putinon, skizofreniulojn k amoran pederaston... Tio estis aŭtente dezertaj teroj. Mi atente sondis la svagon de aludoj k persiste serĉis la ĉifritajn sencojn. Kaj mi poke trovis. Estante ŝakisto mi kun espero komencis "Lastan partion" de M.Nervi, mi eĉ intencis traduki ĝin por Ŝaka Revuo, plu mi estis leginta k komprenis – oni ne presos ĝin, ĝi estas tro primitiva. La diafano de la proza teksto lasis neniun iluzion.

Tiuj ses – Sadler k Ragnarsson, Valano, Nervi, Rossi k Huleŝ estas feblaj poetoj. Ĉe ili estas bildoj k ne mankas formaj esploroj, mankas nur io abstrakta, kio devas rezulti de tiuj komponoj el sonoj k bildoj, io kio logas instinkte k ekscitas la spiriton, io nomata esenco de la poezio. Mi pretas ĝui k reĝui la miraklajn melodiojn da R.L.Stevenson, mi pretas kun plezuro komenti la magiajn enigmajn tekstojn de B.Grebenŝikov. Sed mi preskaŭ ne aŭdas melodion en pezaj turmentitaj formoj de tiu poezia seso, k mi ne scias sen bedaŭro aŭ moko komenti plejparton de iliaj tekstoj.

Tia estas mia kurta juĝo. Mi bedaŭras pri ĝia totala sinistro.Mi ankaŭ bedaŭras pri tiuj miopaj muzoj moleste kantantaj sian svagon. Kio kaŭzis tiun ĝeneralan miopon? Ĉu ĝi estas nete esperanta fenomeno? Jen estas bona temo por serioza esploro.

Kaj tamen oni povas proponi aliajn demandojn. Ĉu vere ĉiuj ses? Ĉu ne miopas la kritikisto mem? Sinjoroj, mi povus prezenti longajn argumentojn, mi povus citi k analizi, ja neniu analizo murdas aŭtentan belon. Simple tio estus tro granda aglomero de anatomiaj detaloj, do mi min kontentigas per la trista konstato de ses koincidoj k aldonas nur kelkajn vortojn pri kelkaj trajtoj de la aŭtenta poezio. Mi trovas, ke ekzistas almenaŭ tri tavoloj de spirito ĝis kiuj ne povas ne ascendi reale alta kreo. Ili estas vero, libero k solidaro.

Oni ne ascendis.

LA RECENZITAJ LIBROJ

Huleŝ A. Katoj kaj ĉevaloj. Budapest: HEA, 1982

Nervi M. La turoj de l' ĉefurbo. Manĉestro: E-taj kajeroj, 1978.

Ragnarsson B. Esploroj. La Laguna: Stafeto, 1973

Rossi N. Sur la vivopado. Milano; La Chaux-de-Fonds: LF-koop., 1980

Sadler V. Memkritiko. Kopenhago: Koko, 1967

Valano J. Malmalice. Kuopio; Pisa: La Nuova Frontiera, 1977

Sezonoj. 1987. № 14.