Sezonoj


"Li estas talentulo..."

Sendube, tiu libro aŭ poemaro estas sufiĉe interesa laŭ la enhavo, laŭ la verkmanieroj k pravas Aleksander Korĵenkov, ke Lozgaĉev estas evento en nialanda e-ta literaturo. La grafikaĵoj de la aŭtoro mem, laŭ mia opinio, estas plenumitaj bone. Li estas talentulo; ne nur kiel poeto, sed ankaŭ kiel pentristo.

Multaj liaj poemoj al mi plaĉas: "Kial?", "La verdaj verdiroj", "Ruĝa himno", "Al ŝi" k.a. "Ruĝa himno" estas interese konstruita: po tri rimitaj linioj najbare: 'matenruĝo-rifuĝo-muĝo' aŭ 'svenas-serenas-ekfestenas'. La ritmo de tiu ĉi poemo pli k pli rapidiĝas, la lastaj linioj plimallongiĝas rilate kun la unuaj. Komparu:

Matenruĝo, matenruĝo!
Vivo venos al rifuĝo
post la dorm' al taga muĝo!
...

kaj:

Vivo urĝas,
tempo skurĝas...
matenruĝas...

La aŭtoro ekrigardis ĉion en la naturo, li bone observis Mateniĝon.

La versaĵeto "Alvoko" bone pruvis al ni, ke la poeto estas vigla, bolsanga, temperamenta, "Al ŝi" havas interesan formon, molan ritmon, en ĝi mi sentas la animon de la aŭtoro. La partoj unua, dua, tria, kvara havas en tiu poemo diversmanierajn disponojn de rimoj, ne ordinaraj. Agrable skribita "Primavero".

"Brulindo" havas civilan esencon. La aŭtoro parolas pri utileco de agoj de li. Ripetadas rimojn: 'varmigis-ligis-prodigis-varmigis'... "Mi kontraŭ fia "post angul"" ankaŭ havas interesan formon, ĉar la strofoj konsistas el kvin linioj kun du rimoj, sed la aŭtoro superfluis per la apostrofoj. Se la aŭtoro iomete pripensus, la apostrofoj eĉ tute mankus en tiu ĉi poemo. Tamen, povas esti, li tiel decidis speciale, por abrupteco de la frazoj?

Por substreki la esencon de iuj poemoj, la aŭtoro ŝanĝas senordinare iliajn kutimajn nomojn: "Bal-ado", sed ne balo, "Misa fars", "El teno de spleno", "Est-etiko de la lingvo". Tio signifas, ke la poeto ne timas, ke oni diros: "ne kutime", t.e. li kuraĝas.

"Bal-ado" tre interesis min. La triliniaj strofoj kun la rimoj dismetitaj ne kutime:

real'
bal'
floro
min
sin'
memoro


k.t.p.

Ĉu senordinara soneto?

La poemo komencita per la vortoj "Amaso sama" kun nekutima ritmo, kun ofte ripetata 'r':

urba bru'
sakrad' arkas,
rankora aro-knar' k.t.p.

Kion volas la aŭtoro? Por miaj sentoj ĝi estas abrupta, bojanta.

En la poemo "Piĉeske" sufiĉas neologismoj, kiuj ne estas kompreneblaj al junaj komencantoj. La glosojn enmetitajn post la komentoj en la libro ne ĉiu legos. Nekompreneblaj vortoj eĉ abundas en tiu aĵo: 'kleptis", 'morfo', 'ak', 'erst', 'nam' k.t.p., k.a.

Ĉu ĉiuj legintoj (legontoj) estas konataj kun la greka, itala, latina lingvoj?

Estus pli bone, se la aŭtoro ne tro ŝarĝus siajn poemojn per obstakloj por la legontoj.

Aleksandra Verhova

Sezonoj. 1989. № 19.

Legu la parodion pri tiu recenzo en Survoje: Li estas getalentulanto.