Sezonoj


Sferoj-3

Se paroli pri la meza nivelo da la rakontoj de tiu seriero, necesas agnoski, ke ĝi ne estas alta. Sed tia averaĝe prenita konkludo nenion diras pri apartaj verkoj. Tial oni devas kurte trarigardi ĉiun aŭtoron k ĉiun verkon.

Malkovras la rakontaron du tute neegalaj rakontoj de István Nemere. En la unua, Mato, iuj nekonataj aligalaksianoj proponas ŝakludon (verdire, ili proponis batalon, kio komence ŝajnis simpla eraro, misa scio de nia lingvo). La teranoj konsentis ludi, sed malvenkis. Tiam okazis, ke la aligalaksianoj komprenas sporton tute malkiel ni. Post sia venko en la ludo ili okupis la Teron. Ni ne povas certe diri, ke la rakonto estis verkita post eventoj, kiuj okazis antaŭ k dum la Moskvaj Olimpikoj, kiam oni transformis la sporton je politika filudo, tamen tre verŝajnas, ke l' aŭtoro konsideris ĝuste tion.

Kontraste al la unua rakonto, en kiu estas bone vidata la nuntempo, La Psikobirdo estas multe pli malaltnivela. La SF estas nova tipo de la literaturo. Se ni nun legas Shakespeare samkiel liaj samtempuloj lin legis, la SF verkoj rapide malnoviĝas. Lernejanoj kun intereso legus La Psikobirdon antaŭ 20-25 jaroj, sed por ni ĝi jam ne estas interesa, verkita laŭ tedintaj stereotipoj.

Ankaŭ seniluziigas la rakonto de Pedro Nuez Tamen spuro restas. Ĝi ŝajnas tute neprofesia. La tutan enhavon oni povas rerakonti per kelkaj vortoj: "Iu staras en arbaro, iu objekto kuŝas sur ŝtono antaŭ li. Ĝi ŝanĝas siajn formon, pezon, koloron, temperaturon k.a." Kion la homo faras? Nenion, nur gapas. La viva homo en tiu situacio ion sentas, pri io pensas, ion supozas. Sed pri tio la aŭtoro ne informas. Sed li informas, ke la homo estis en leda pantalono, k liaj nazotruoj flaras odoron de pinoj. Ĉu ĝuste tio gravas en literatura verko?

Preskaŭ la saman difekton havas la rakonto de Bela Kovacs Planedo de amo. En mallonga rakonto ĉiu vorto, detalo, epizodo servas ne por ornami la rakonton aŭ montri la erudicion de la aŭtoro, sed nur por helpi esprimon de la ĉefa ideo. En la Planedo de amo superfluaj detaloj multas, sed nenion aldonas al la ideo.

Kiel modelon de bona SF-verko oni povas konsideri la antiutopion de Liven Dek Kien vi iras, maljunulo? La temo de l' rakonto estas homo en la mondo post nuklea milito. En la rakonto sukcese kuniĝas la formo k enhavo, sen kio ne povas ekzisti vera literaturo.

Bonas ankaŭ la dua rakonto da L. Dek – Rust. Ekde la unuaj linioj antaŭ ni ekstaras – kiel al ni komence ŝajnas – bonega knabo, vera kosma heroo, sperta kosma kavaliro sen timo kaj riproĉo, "olda kosma hundo" kiel li sin nomas. Sufiĉe suka estas la lingvo, ekz-e la perlo, kia "blondulino eksterord-mame naturdotita". Sed ni legas plu k vidas, ke tiu kavaliro estas kun timo k kun riproĉo – li estas ne kosmohundo, sed simple hundo. Por ne enui en la kosmo li amuziĝas per alkoholaĵoj, drogoj k aranĝas "orgiojn" kun roboto Rust. Ne estas dubo, se anstataŭ la roboto apudus vera homo, tiu kosma hundo aranĝus la samajn orgiojn ankaŭ super la homo. Sed kiel mizere li aspektas, kiam vidas, ke la planedo, kien li alflugis, estas la infero.

Temŝtelisto, la rakonto de Csaba Finta entute aspektas ne tre profesie, sed la enhavo estas sufiĉe originala.

La rakonto da Poul Thorsen Vitamino esprimas simplan k klaran penson: genia estas homo, kies cerbo agas dekoble pli fruktodone ol tiu de ordinara ulo, sed tio ne simpligas lian vivon, male, la vivo de geniulo inter mezkapabluloj estas pli ol malsimpla.

Miroslav Andrić verkas en rara ĝenro: fantasta miniaturo. Per nemultaj vortoj Andrić povas desegni aŭ bildon de danĝere malsana planedo aŭ simplan, sed heroan laboron de du homoj en infinita kosmo, aŭ futuron de nia civilizacio. Sed, verdire la aŭtoro havas etajn sciencajn erarojn.

La novelaron finas la plej ampleksa verko de la libro – gaja kaj amuza rakonto de Bernard Golden kun la titolo La debuta lunvojaĝo de Selena I – pri granda "kosma" blufo, kiun aranĝis grupo da fiaferistoj. Certe, la rakonto ne priparolas seriozajn problemojn, sed ĝia nivelo permesas konsideri ĝin bona ekzemplo de la humura sciencfikcio.

Miĥail Korotkov

Sezonoj. 1987. № 14.