Sezonoj


Notaĵoj de iu diletanto

Я поэт, поэт даровитый! Я в этом убедился;
убедился, читая других; если они поэты, так и я тоже!..
Козьма Прутков

Gafur Gazizi estas unu el la plej popularaj k fruktodonaj nialandaj aŭtoroj, eble la plej signifa poeto de la Sezonoj-grupo, k la apero de Zigzage nur pruvis la popularecon. Jes, li iĝis jam poeto renoma k atentinda. Renkontante liajn poemojn jen tie jen alie en la almanako mi rilatis al ili favore, notante la belecon de la versoj.

Tamen nun, trovinte tiom da Gazizi-poemoj sub komuna kovrilo k pli atente traleginte ilin, kion mi povas konkludi? Ke la broŝuro entenas plejparte kolekton da lakitaj tint-bildoj. La metodo de la poeto estas verŝajne jena: li prenas iun temon aŭ okazintaĵon k sur tiun objekton surfadenigas la ritmitajn vortojn k aranĝas ĉion per rimoj. Jes, li posedas bonan teknikon k foje akiras veran sukceson:

Kie estas romantiko?
Eble en la Rom-antikvo...

Tamen malantaŭ tiuj rimoj, aliteracioj k belformeco staras tre febla k senkolora enhavo.

La broŝuron malfermas la poemo "Al Muzo". La temo – strikte tradicia. La enhavo – banala "ĝis nervozo": la aŭtoro tre logike kaj konsekvence priskribas, kiel li "prenis Liron", sed "rapide elĉerpis el anim' sopiron", k perdinte ĝin turnis sin al "Muzo, ĉarmo Helikona" petante de ŝi inspiron. La poemo estas kvinstrofa, sed ĝi povus esti tristrofa aŭ sepstrofa, egale ni ricevus nur tiom da informacio k nulon da emocio. Ĉu donis do la Muzo inspiron al la poeto? Mi pensas, ke ne.

Laŭ sia konstruo tre similaa al "Al Muzo" la fina poemo "Madono kun bebo". La temo – tradicia. La enhavo – banalega. Mi kredas ke Gazizi povus fari ĝin duoble pli granda sen tro da laboro kaj kun la sama efekto. Fakte ĝi estas ne poeziaĵo, sed edifa ĵurnala artikolo garnita per rimoj.

La versojn "Patro! paĉjo! Kial vi rigardas...", "Soneto al sonato", "Elegio", "Palais Royal" mi metas en unu skatoleton kun etikedo: "la plorigaj versaĵoj por sentimentalaj virinoj". Mi opinias, ke la tempo de similaj versaĵoj pasis proksimume antaŭ unu jarcento. Mi eraris evidente.

"Verserĉi-revsorĉi" estas verŝajne modela alkemia traktaĵo laŭ sia formo. Mi deziras sukceson al tiu, kiu en la aglomeraĵo de vortoj provos trovi la primaran penson de la poem-konstruisto.

Traleginte "Sonoj kaj amoro" mi volas demandi la aŭtoron: ĉu vere necesis tiom da vortoj por fari la konkludon, ke "la homa vivo estas superba"?

"Ĉiama ĉampiono en konkuroj" komance ŝajnis al mi interesa,sed la fino fuŝis ĉion. La edifa frazo: "Ho ve! la vivo estas l'olda prozo" tuj malkovris, ke la poeto estas fakte sklavo de rimoj. Se necesus, li senprobleme skribus ekzemple:

Kaj mi deklaras spit' al eklezio
ke l' vivo estas juna poezio

En "Nokt-pens-ad" Gazizi provis ŝanĝi la kutiman formon de siaj kreaĵoj, sed la enhavo restis same magra. Prezentinte la enue ordinaran bildon de viro kun am-fendo, la aŭtoro fine metas "ardan demandon":

Ki' os mi por ŝi
se mi mort' pro l' brul'?

Vi ne mortos, – mi povas diri al la protagonisto, – matene vi nur vekiĝos kun kapdoloro kaj kolera pro l' nesufiĉa dormo kuros al la ĉiutagaj aferoj...

Ea "Nokturno" k "Gazalo" Gazizi ne pretendis multon, k tiuj kiuj ŝatas poezion ĉefe pro ties beleco trovos plezuron en tiuj pure estetikaj versoj.

Nur tri poemojn mi elektis por laŭda mencio. En "Rustika erotiko" la aŭtoro sukcese priludas la ekscitiĝon de la naturo pro la juna virina korpo, en "Laŭ rustika vojo..." pentras sian klaran k freŝaspektan portreton. Interese legiĝas "Subita vizaĝo..." Ĉi tie la poeto volis verŝajne prezenti siajn rememorojn pri la iama fora amo, tamen la hazardaj rimoj kaj senbezonaj vortludoj malhelpas krei la necesan etoson. Kaj ĉitie k aliloke Gazizi troan atenton dediĉas al rimoj, aliteracioj kaj ceteraj ornamaĵoj. Sed kion ornamas tiuj formeroj?..

Mi fermis la libreton. En mia animo nenio moviĝis, la versoj influis nek al miaj sentoj nek al mia racio.

Aleksandr Zagvazdin

Sezonoj. 1987. № 11.