Januaro 2018

Eduko danĝera de Harold Brown

La dek teatraĵoj en tiu ĉi libro prezentas homojn, kiuj diverskaŭze, trovas sin starantaj kontraŭ aŭ apartigitaj de la plimulto de la anoj de siaj socioj. "La Maristo" prototipa eksterulo, estas dramatigo de la angla romantika majstroverko "The Ancient Mariner" de Coleridge. La dramo "Vagabondo" montras viron, kariere sukcesan, kiu decidas eligi sin de konkureca vivo de la socio kaj, je alta kosto, trovi propran vivon. "Eduko Danĝera" prezentas la situacion de individuo, kiu estis kaptita de revolucia homamaso. La intrigo okazas en revolucia Francio, sed en la lumo de lastatempa historio, la argumentoj egale validas hodiaŭ. "Edipo" bildigas reĝon Edipon je la supro de lia regado. Li atendas informojn, kiuj, li esperas, solvos krizan politikan problemon por li. Li ankoraŭ ne scias, ke tiuj novaĵoj fakte rezultos en tuta disfalo de lia mondo. "Li enlitiĝas, li leviĝas" estas monologo de iu, kies pensoj forvagas al la libro, kiun li legas kaj sekvas asocioj tute ne atenditaj. La libro ankaŭ enhavas "La fluto" teatraĵon pri bedaŭro pri maltrafitaj ŝancoj. "Hamleto" ekspresionistan film scenaron, kaj la farson "Rigardu antaŭ ol salti". "La Prelego" estas priskribo de murdo forme de prelego pri botaniko. "La Pesto" prezentas la lastan renkonton de du amikoj dum tempo de pesto. Krom ke oni povas legi kaj ĝui la tekstojn, oni povas uzi ilin en esperantajn grupojn por prezentadoj a? lernado de la lingvo, kiu estas sufiĉe facila. La libro estas aĉetebla en la UEA Libroservo.

Koboldo (Svedio)

 

Reen al:

Eduko danĝera Harold Brown Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo