Majo 2017

Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne

Kiel transformi la internan fajron?

Unu el la plej interesaj formoj de literaturo estas tiu, kiun en la germana lingvo oni nomas "bildungsroman" (laŭlitere "bildig-romano"). Pli libere, oni povus traduki tion per la esprimo "romano pri formiĝo de personeco".
Temas pri speco de rakonto, kiu priskribas la vivon de homo, ekde la infan-adoleska ĝis la plena aĝo. Ĝi celas montri, ke la estiĝo de maturspirita homo, kun noblaj sentoj kaj preteco por la vivo, estas vojo, kiu postulas saĝon, penadon kaj konscian klopodadon. Ĝi iras laŭ la favoroj de "paideia", la antikva helena filozofio pri lernado.
Oni konsideras, ke la unua tiaspeca romano estas La Lernojaroj de Wilhelm Meister, de Goethe, publikigita en la fino de la 18-a jarcento. Aliaj ekzemploj estas David Copperfield, de Dickens, La Juna Törless, de Musil, "Portreto de la Artisto, Kiam Juna, de Joyce. Oni povus konsideri, ke eĉ la serio Harry Potter estas tia literaturo.
La romaneto Fajron sentas mi interne, de Ulrich Matthias, originale verkita en Esperanto kaj verŝajne publikigita unuafoje en la jaro 1990, estas "romano pri bildigo de personeco". En bonega, vigla stilo, en flua formo kaj etos-konstrua maniero, li priskribas la formiĝon de la personeco de la sentema Manfred Brinkmann. Iom post iom, la leganto sentas, ke la junulo estas reala, vivoplena homo. La psika atmosfero hejme estas peza, la patro emas bati kaj humiligi. Tio markas la infanon por ĉiam, kaj transdonas al li difuzan timon komunikiĝi kun aliaj homoj. Estiĝas preskaŭ nevenkeblaj silentemo, manko de memestimo kaj manko de memfido. Sekvas konstanta angoro kaj malkontento pri la propra vivo. Aperas pensoj pri memmortigo - kian sencon havas la vivo, se ĝi ne fariĝas kunvivado?
Neatendite, ekaperas Esperanto en la vivo de Manfred. La lingvo, la junula movado kaj la idealoj de Esperanto donas al li novan esperon. Eble tie li trovos sencon. Kontribui al ia pli bona mondo certe estas bona motivo por entuziasmo kaj vivoĝuo. Kaj la junaj samideanoj estas afablaj, komunikemaj kaj kunsentemaj. Li komencas partopreni junulajn renkontiĝojn de Esperantistoj. Kompreneble, li ekkonas ĉarmajn (ankaŭ neĉarmajn) junulinojn, kaj iom obsede serĉas amatinon. Lia hezitemo estas ĉiama baro. Sekvas amelreviĝoj. Ŝajnas, ke li ne estas farita por feliĉo. La krueleco de la patro dum la infana tempo baras al la Esperanta idealo la liberan vojon al vivoĝojo. La fajro de angoro brulas ankoraŭ en la animo de la junulo. Finiĝas la iom melankolia rakonto per sceno, kiu proponas al la leganto demandon: "Kiel transformi la fajron de angoro, pro la krudeco de la mondo, en konstruan fajron, cele al digna vivosenco?".
Tre leginda libro estas Fajron sentas mi interne.

Paulo S. Viana

 

Reen al:

Fajron sentas mi interne Ulrich Matthias Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo