Januaro 2018

Homoj sur la Tero de Stellan Engholm

Stellan Engholm (1899 - 1960) estas svedo, kiu esperantistiĝis en 1920. Li iĝis talenta Esperanta verkisto, instruisto, propagandisto de Esperanto, eminenta tradukisto de svedaj verkoj, kunlaboranto de "Literatura mondo", fondinto de "Malgranda revuo". Al liaj originale verkitaj romanoj apartenas Al Torento (1930), Homoj sur la Tero (1932), Infanoj en Torento (1934), Vivo vokas (1946).

La romano Homoj sur la Tero estis jam en 1931 antaŭ sia unua eldono premiita de "Literatura mondo" en la internacia romankonkurso. La aŭtoro, kapabla majstre verki epikan rakonton kaj aŭtente prezenti scenejon de reala homa vivo, venigas legantojn en Novponton - bienon apud la urbeto Grandtorento. En ĉi tiu bieno trapasas la vivo de tri generacioj de familianoj. En la romano oni ne povas trovi iajn aparte streĉajn peripetiojn aŭ animskuajn kaj neatendite spirhaltajn turnojn. La verkisto teksas la fadenon de sia rakonto nehaste, detale prezentante la ĉiutagan vivon de homoj, ligitaj kun la tero. La patro Kristoforo, kies tutviva revemo apartigis lin de la reala vivo kaj fremdigis lin de la familio, ne progresigis la bienon, kvankam li ŝatis proprajn verdajn kampojn kaj la ombroriĉan arbaron. Lia filo Kristoforo inklinis al hedonismo, malŝatis kamparan laboron, forvendis la bienon kaj konsideris sin dum multaj jaroj senzorga bonvivanto ĝis li restis senmona kaj finfine estis devigita alfronti realajn cirkonstancojn. Nur la nepo Eskil post kelkjaraj sensukcesaj serĉadoj de sia propra vojo tra granduzinaj urboj en la kriza postmilita epoko revenis hejmen, kaj ĉiuj esperoj pri renaskiĝo de la bieno ligiĝis kun ĉi tiu junulo, kies aparteno al la nova generacio premisis novan vivon sur la tero, pli harmonian kaj pli vivsencan.

La lingvaĵo de la romano, verkita antaŭ naŭdek jaroj, restas freŝa, krom nur kelkaj arkaiĝintaj parolturnoj, ĝi impresas profunde kaj povas ĝuigi leganton, ŝatantan ne nur realismajn priskribojn kaj humanismajn temojn sed ankaŭ sentantan plezuron pro la legado de eminenta libro. Ne vane oni konsideras la romanon Homoj sur la Tero klasikaĵo de la Esperanta literaturo. Leginda verko! Ne preterlasu ĝin.

Vlostano (Rusio)

 

Reen al:

Homoj sur la Tero Stellan Engholm Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo