Septembro 2022:

Kaverno apud la maro de Bertram Potts

Kun granda plezuro mi legis ĉi tiun novelaron. (Interkrampe: mi konis nek la libron, nek la verkiston, kvankam la libro jam staris dum pli ol tridekjaroj en nia librejo kaj mia edzo estas tre entuziasma pri tiu libro!)

La novelaro enhavas 12 rakontojn diversspecajn. Kelkaj estas ege realismaj, ekzemple "La vilaĝa spicisto". Li havas bonan entreprenon, ne tre grandan, per kiu li kaj lia edzino bone povas vivteni sin, ĝis ŝia frato komencis enmiksiĝi kaj instigas la spiciston grandigi la entreprenon. Li sukcesas pli grandigi ĉion: nur lia vivĝojo ege malkreskas.

Ankaŭ tre realisma estas "Kiam poeto amindumas", pri viro kiu opinias sin mem tre granda poeto... Li estas senlabora, kaj fakte tro pigra fari multajn aferojn: post la morto de lia edzino fakte la du filinoj devas fari la tutan mastrumadon: la patro ĉiam estas "tro laca...".

Ne realisma estas "En orbito unu centimetron", kie viro marŝas post englutado de malgranda buleto unu centrimetron super la grundo. Ne realisma ne signifas, ke mi ne ŝatas la rakonton!

Tre serioza estas la titolrakonto "Kaverno apud la maro". Amuzaj mi trovis "Guto da oleo" pri knarantaj radoj, kaj "La Statuo". Tiu rakonto estas la ununura rakonto kiu situas en Esperantujo - en Esperanto-Klubo, kiu ricevas nebonvenan donacon. "Lito ĉe la oficejo (titolo mankas enhavtabele)" estas fakte la plej amuza, temas pri krimo.

La rakontoj ĉiuj situas en Nov-Zelando, kien la verkisto emigris de Anglujo. La libro estas rekomendinda, ankaŭ por komencantoj: la rakontoj ne estas tro longaj kaj la lingvaĵo sufiĉe simpla.

Katinjo (Nederlando)

 

Reen al:

Kaverno apud la maro Bertram Potts Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo