Januaro 2022

La liberiĝo de Éva Tófalvy

La libro, kiu estis eldonita en 2019 en Esperanto prezentas interalie transliman, internacian amon de hungara junulino Lili kaj ĉeĥa junulo Ota. Ili havas multajn malfacilaĵojn, kiel ekzemple en kies lando vivi, kiel trovi laboron kaj loĝejon, adaptiĝi al fremda kulturo. Tio ja povas esti komuna sperto de multaj Esperantaj paroj.

Sed krom la interesokapta amhistorio tre gravas la historia fono de la romano. Ni estas en 1976, en la jaroj de socialisma diktaturo en ambaŭ landoj. La historio de Hungario kaj Ĉeĥio estas tre simila, kio plie kunligas la gejunulojn. Ili rememoras pri la subpremita revolucio de la hungaroj en 1956, kaj pri la Praga Printempo en 1968, kiu estis same subpremita per rusaj tankoj kaj kun la helpo de najbaraj, "amikaj" landoj.

Eble estas iom stranga, ke la gejunuloj tiom multe parolas pri historio, sed la socialisma diktaturo forte influis la vivon eĉ de simplaj civitanoj. Foje la elpensitaj figuroj de la romano ŝajnas esti pli realaj ol la menciitaj historiaj personoj. Tamen estus grave ne forgesi pri tiuj herooj, kiuj donis sian vivon ŝajne vane por la liberiĝo. En eksterlando supozeble oni neniam aŭdis tiujn nomojn sed eĉ enlande, ene de la plej multaj familioj ne okazis transdonado de rememoroj pri la malsukcesinta revolucio. Oni simple timis paroli pri tio. En la romano la patro rakontas siajn terurajn travivaĵojn en kajero, kiun la filino ricevas nur post lia morto.

Kiuj ŝatis la romanojn de Orwell, retrovos iom similan atmosferon en la romano de Éva Tófalvy, sed estas grava diferenco: ja ne temas pri pura fikcio, sed propra vivosperto. Plia grava diferenco estas, ke la rolantoj de "1984" bone scias, ke ili estas observataj de la Granda Frato, kaj provas kaŝiĝi, dum la etoso de La liberiĝo estas preskaŭ agrabla en la surfaco. Oni ne scias ĉu oni devas konformiĝi (Ota) aŭ eblas "kuraĝe" ribeli (Lili). Despli efikas kiel vangofrapo aŭ vekiĝo el naivaj revoj la fino de la romano.

Kiu ne konas sian pasintecon, ne havos futuron - oni diras. Estas grave enrigardi en tiun spegulon, kiun etendas al ni la aŭtorino por pli alte taksi nian "liberiĝon". Oni devus atenti pri la atestado de tiuj, kiuj vivis en vera diktaturo dum komunistaj kaj socialismaj tempoj por pli facile rimarki la kaŝitajn diktatorecajn paŝojn de nunaj mondpotencoj.

Temas pri bele eldonita, bonkvalita libro, la originala lingvaĵo estas tre flua kaj altkvalita, la enhavo samtempe instrua kaj streĉa.

Mi rekomendas legi la libron al ĉiuj.

Pliaj informoj pri la aŭtorino: https://eo.wikipedia.org/wiki/%C3%89va_T%C3%B3falvy

La libro estas mendebla en la jena adreso:

AKVILA & PRISCILLA

Kiadó és Kulturális Szolgáltató Bt.

7633 Pécs, Ybl M. u. 9. 11. em. 2.

Hungario

Talpeto (Hungario)

 

Reen al:

La liberiĝo Éva Tófalvy Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo