Julio 2022

Mistera lumo de Julian Modest

Eble oni povus supozi, ke verkado de noveloj estas simpla tasko. Kompreneble, ĝi povas esti simpla tasko, se oni intencas nur rakonti ion banalan, en banala formo. La samo validas por iu ajn artaĵo: ĉiam eblas produkti ion banalan kaj nomi ĝin artaĵo.

Alia afero estas produkti vere artan novelon, kiu en malmulte da paĝoj (foje nur du) enhavas ian interesan enhavon, ian provokan etoson, ian psikologian intrigon, ian fluan ritmon kaj fine ian trafan konkludon. Vera defio!

Oni kutimas aserti, ke vere gravaj fikciaj literaturaĵoj estas romanoj. Dubinde. En romano, la aŭtoro disponas pri senlima tempo kaj paĝokvanto por konstrui sian longan rakonton. Iusence, li ricevas multe pli da spaco por tio. En noveloj li preskaŭ ne povas spiri. Postulataj estas ĝustaj frazoj, precizaj sinsekvoj de faktoj kaj ideoj, ŝparemo pri detaloj, sen tamen perdo de la elano. Se leganto volas scii, ĉu novelo estis sukcese verkita, sufiĉas, ke li atentu pri siaj propraj pensoj post la fina punkto. Se la rakonto pensigas vin, se ĝi tiklas vin, se ĝi provokas vian cerbon, se ĝi restas en via menso dum certa tempo, tiam ĝi trafis sian artan intencon.

Julian Modest estas eminenta novelisto. Ĉi tiu volumeto tion montras, ĉar ĉiuj 19 ekzempleroj estas sukcesaj. Li estas tre kurioza aŭtoro, ĉar per simpla stilo, tamen flua kaj harmonia, li atingas ĉiam belan rakontan ritmon; per simplaj temoj, ĝenerale el la ĉiutaga vivo de ordinaraj homfiguroj, li sukcesas tiri ian originalan, surprizan flankon; per konkludoj ĝenerale nespektaklaj, sed sobraj kaj veraspektaj, li lasas en la menson de la leganto sugestojn, ofte ne klare esprimitajn, sed ĉiam pensinstigajn. Li ne elektas ŝokajn scenojn, sed delikatajn travivaĵojn de homoj, inter kiuj povus esti la leganto mem. Li uzas nek frazojn komplikajn, nek vortkunmetojn enigmajn, sed lia pensofluo kondukas la leganton ĉiam al neatendita situacio. Finiĝas la rakonto, kaj la leganto sentas, ke li mem devas kompletigi la historion per siaj propraj pensoj. Li verkas simple, sed absolute malbanale. Kaj liaj rakontoj ne proponas pretajn konkludojn, sed ofte montriĝas malfermaj al diversaj interpretoj. Ili instigas la leganton pensi pri la rakontita situacio.

Mi citu fragmenton de la novelo "La vojo", kiel ekzemplon:

"Vintre mi enlitiĝas pli frue kaj ordinare mi dormas trankvile, sed jam kelkajn noktojn mi sonĝas vojon. Longan, larĝan, blankan vojon, kiu venas de ie kaj gvidas al ie. Mi ne memoras, ĉu iam en la realo mi vidis similan vojon, sed en miaj sonĝoj, mi klare vidas tiun ĉi longan senfinan vojon.

Ĝi pasas tra valoj kaj kamparoj, malsupreniĝas en profundajn kanjonojn, zigzage rampas sur krutaj montaroj, kurbiras tra densaj arbaroj, serpentumas ĉirkaŭ ovalaj montetoj aŭ etendas sin kiel larĝa akvoplena riverego. Blanka makadamo kovras la vojon kaj nokte ĝi lumas kiel fosforo."

Ĉu vi povus diveni, kien kondukos tiu simpla priskribo pri vojo? Jen la talento de vera rakontisto.

Modest verkis jam amason da libroj, inter noveloj kaj romanoj. Li estas sperta, rafinita verkisto. Tra liaj historioj oni povas senti, ke li estas ankaŭ humanisto, kiu farus la mondon pli bona, se li povus. Laŭ mia opinio, li bele kontribuas al tio.

Posovo (Brazilo)

 

Reen al:

Mistera lumo Julian Modest Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo