Marto 2020:
Sur sanga tero de Julio Baghy: dua romano de Baghy Jen la ingrediencoj de la dua romano: provizora venko de la kontraŭrevolucio en Rusio, bolŝevikaj kaptitoj, teruro, internigejo, amikeco kaj eĉ amo kaj iom da akorado antaŭ fina venko de la bolŝevikoj kaj reveno hungarien de Johano Bardy. Kaj la stilo de Julio Baghy kun multaj rektaj objektoj antaŭ verboj kaj poste subjektoj. Al mi tre plaĉas kelkaj komencoj de ĉapitroj, kiel ekzemple tiuj ĉi: "La luno kaŝludis inter la grizaj nuboj." 12a ĉapitro "La vintro desegnis ekzotikajn pejzaĝojn sur la fenestrovitrojn. La rigardo de Lusja erarvagadis en tiu glaciiĝinta ĝangalo." 15a ĉapitro "Estis tia fruaŭtuna posttagmezo, kiu ankoraŭ mensogas someron, kvankam la foliaro de la arboj jam multkoloris kaj la varma manĝuria vento pelis antaŭ si falintajn foliojn." 18a ĉapitro "Ree dense falis la neĝflokoj el la griza siberia ĉielo." 19a ĉapitro "La oktobrofina vento sorĉis freŝan purpuron sur la vangojn de tiuj militkaptitoj, kiuj senpacience atendis sur la kajo en la haveno de Vladivostok. 22a ĉapitro kaj en la romano kuŝas belaj poemoj kiel Julio Baghy scipovas verki:
Larmsalitan panon manĝas la kaptito,
Patrineto bona, amatino kara,
kaj en la 22a ĉapitro, la lasta, venas la disiĝo, bela adiaŭo inter Poliena Aleksandrova kaj Johano Bardy; tiu, kiu revenos en sian patrujon, Hungarion, kaj tiu, kiu restos en sia socialista hejmlando "iliaj manoj kunkruciĝis kaj longajn minutojn senvorte ili rigardis la ŝipon"...... "Li amis tiun ĉi landon de larmoj. Li sentis, ke lia koro estas disŝirita, disduigita. La kvin kaj duonjaroj, pasigitaj en Siberio, malgraŭ ĉio, neelŝireblan amon semis en lian animon al la rusa popolo kaj al la rusa tero sanganta"... "Por vi la iluzioj formas la realaĵon kaj la prozo nur efemeran fenomenon ... Du mondoj estas ni, mia amata, kaj ni ambaŭ havas devojn" ... "Ŝia voĉo muzikis mole, karese."
Telemo (Francio)
|
Reen al:
Sur sanga tero | Julio Baghy | Listo de ĉiuj recenzoj | Ĉefpaĝo originala literaturo |