Septembro 2018

Kaj staros tre alte... de Trevor Steele

Kaj staros tre alte... de Trevor Steele

Kiu estas la plej elstara persono iam ajn vivinta en nia mondo?

Eble ĉi tiu demando estas vana, pro la multeco de kriterioj kaj personaj sentoj, kiujn ĝi implicas. Certe ne ekzistas unuanimeco, ĉi-rilate.

Sed malmultaj homoj malkonsentus, sendepende de siaj religiaj, nereligiaj aŭ eĉ kontraŭreligiaj opinioj, ke Jesuo el Nazareto staras inter la unuaj. Pasis du mil jaroj post lia morto kaj la homoj plu pensas pri li, diskutas pri liaj ideoj kaj admiras liajn agojn. Lia vivo estis tiel eksterordinara, ke ĝis nun ĝi emocias kaj instigas. Oni faras filmojn kaj librojn pri li, unuj post aliaj. Oni celebras lian (supozatan) naskiĝdaton kun granda (parte komerca) festo. Jes, Jesuo estas granda famulo. Li estas tiel altira personeco, ke nia eminenta Esperantoaŭtoro Trevor Steele decidis reverki lian biografion, ĉi-foje en la formo de fikcia romano. En la serio "Originala Literaturo", Esperantomuzeo en Vieno publikigis en 2005 tiun veran perlon en nia lingvo.

Por konstrui la bonegan libron Kaj staros tre alte..., Steele imagis, ke manuskripto estis trovita antaŭ ne longe, en Romo. Ĝin verkis romia oficiro, tuj post la morto de Jeshu bar Josef, surbaze de intervjuoj kun samtempuloj. Temas do pri aŭdaca projekto: historiaj okazaĵoj miksiĝas kun fikciaj pecoj por formi fascinan vivrakonton. Jeshu estas montrata kiel relative "normala" homo (eble oni devus diri "paranormala homo"), kun tute homaj sentoj kaj profunde ama koro. La rakonto fluas ekde lia infanaĵo kaj sonas mirinde natura. Oni legas la libron kvazaŭ ĝi estus filmo. La enhavo transdonas edifajn ideojn, sen troa sentimentaleco kaj sen sektecaj influoj, tiel ke ĝi sonas akceptebla al ĉia leganto, kiu ajn estas lia (ne)religia sinteno. Oni povas resumi: libro tute ekumena, ĉar ĝi okupiĝas pri pura humanismo de granda homfiguro.

Ne necesas laŭdi la lingvon kaj la romanteknikon de Trevor Steele. Li jam firmiĝis inter niaj plej grandaj modernaj aŭtoroj. Mi tamen ne povas prisilenti lian obsedon pri konstanta uzado de la participa formo"-intus", kiu laŭ mia gusto foje pezigas kelkajn frazojn. Vidu unu ekzemplon sur paĝo 70: "Estintus ŝoko al Johhanan, se Jeshu marshintus tian distancon dum la sankta tago kaj ne partoprenintus en la sinagoga ceremonio." Ĉu efektive necesas tiaj vortkonstruoj?

Tamen, tiu detaleto tute ne makulas la verkon. Ĝi estas mirinde agrabla, pensiga, facile legebla kaj psikologie konvinka. Absolute rekomendinda libro!

Posovo (Brazilo)

 

Reen al:

Kaj staros tre alte... Trevor Steele Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo