Sten Johansson:
Bohemia
amoro
Belartaj
Konkursoj 2005, dua premio de la branĉo
Ĉu estas nura
koincido, ke la du plej elstaraj amoraj romanoj de
Ni havas ja aliajn verkojn pri amo kaj
amoro, eĉ membiografiajn, tamen neniu alia proksimiĝas al la
senvuala, intime persona kaj profunda traktado de temoj amaj kaj amoraj, kiun
oni trovas en la du Bohemiaj romanoj. Ni povas legi pri junula evoluo kaj
inhibicioj ĉe Matthias kaj Vaha, pri junulina ekflorado ĉe Austin,
pri amovertiĝo ĉe Larbar, pri ĵaluzo ĉe Varankin, pri
sopiro al pasinta amo ĉe Štimec, pri amorrezigno ĉe Kuroda. Sed
sinceran traktadon de dumvivaj deziroj, voluptoj, malkontentiĝoj kaj
perfidoj, tion ni trovas precipe ĉe tiuj du bohemianoj. Temas,
kompreneble, pri
Tamen necesas tuj diri, ke tiuj du
romanoj ne similas unu la alian. Ili ja havas kelkajn similaĵojn, sed
legante ilin, oni sentas, ke baze io grava disigas ilin. Mi klopodos esplori,
el kio konsistas tiu diferenco.
Karolo
Piĉ
Karolo Piĉ (Karel
Píč) vivis inter 1920 kaj 1995 en Litomyšl, malnova urbeto en plej orienta
Bohemio, ducent kilometrojn oriente de Prago, proksime al Moravio kaj proksime
al regionoj kiuj ĝis 1945 estis ĉefe germanlingvaj. Junaĝe li devis
ĉesigi universitatajn studojn en Prago pro la germana okupo en 1939.
Laŭ instigo de la patrino li estis novico en monaĥejo, sed rapide
eksiĝis. Dummilite li estis rekrutita al deviga laboro, poste
malliberigita, sed post longa malsano resendita hejmen. Dum la pliparto de sia
vivo li laboris kiel librotenisto. Esperanton li lernis 17-jara, do en 1937.
Liaj originale Esperantaj poemoj, ofte teneraj, kviete melankoliaj, post la dua
mondmilito aperadis en diversaj revuoj, sed kiam li debutis libroforme en 1981,
tio okazis per la romano
Piĉ, kiu dum 1973-95
estis akademiano, konatiĝis inter la esperantistoj ĉefe pro sia
aparta lingvaĵo, plena de propraj neologismoj kaj strukturaj strangaĵoj.
Estas konata fakto, ke kelkaj novbakitaj esperantistoj volas refari la lingvon
tuj, jam antaŭ ol vere lerni ĝin, dum delongaj uzantoj pli emas
akcepti la lingvon tia, kia ĝi estas. Alia ĝenerala opinio estas, ke
lingvaj novismoj pli uzindas en poezio ol en prozo. Ĉe Piĉ la afero
okazis alie. Lia lingvaĵo komence en la poemoj estis normala, kaj nur
relative malfrue – en la jaroj 60aj kaj 70aj – li disvolvis aparte por la prozo
sian tre personan variaĵon de Esperanto. Tio rimarkeblas interalie en lia
novelaro
Eli
Urbanová
Eli Urbanová (denaske Eliška Vrzáková) naskiĝis en 1922 en Čáslav,
negranda urbo cent kilometrojn oriente de Prago, efektive situanta duonvoje
inter Prago kaj Litomiŝlo. Por Eli tamen la Ĉaslava horizonto estis
tro malvasta. Ŝi sopiris al Prago, frue venis tien kaj restas tie ĝis
hodiaŭ. Tamen jam junaĝe aperis rakontoj kaj poemoj ĉeĥaj
de ŝia mano en revuoj, kaj en Čáslav la urba librovendisto publikigis
en 1940 ŝian unuan poemaron ĉeĥlingvan. Tre juna ŝi
edziniĝis al Ŝtefo (Štěpán)
Urbán, de kiu ŝi divorcis en 1955. Ŝi edukiĝis kaj longe laboris
kiel instruisto, en elementaj lernejoj kaj en la privata muziklernejo de sia
edzo. Esperanton ŝi lernis en 1948, kaj
Eli Urbanová de 1980 estas ano de
Esperanta rondeto sin nomanta
En Doksy
samtempe
Ĉu la du verkistoj iam persone
interrilatis? En biografiaj notoj mi ne trovis atestojn pri tio. Tamen ili ja
apartenis al la samaj etaj rondoj. Kaj ĉe Urbanová, en Hetajro dancas,
oni efektive trovas mencion pri la kolego, renkontita en
Tridek kvin jarojn pli malfrue, Eli
Urbanová legas la unuan romanon de Piĉ. Krom lingve, ŝi ne rivelas
kiel ĝi impresas ŝin. En letero al konato ŝi skribas:
Ĉu vi legis La litomiŝlan tombejon
de Piĉ? Mia amikino aĉetis ĝin ĉe vi en
Fikcia
fikcieco?
Du partoj de lia vivo estas
tre mallonge menciataj, kvankam ili ŝajnas al la leganto supozeble
gravegaj por la direkto de lia vivo. La unua estas kelktempa vivo kiel
dominikana monaĥo. La dua estas la suba okazaĵo:
La patro hejme nur gastadis.
[...] Lia plej granda hobio tamen estis muziko, aktorado, operetoj. Kaj
virinoj! Kaj tie ĉio prenis la komencojn. Familiaj malpacoj. Kaj la
familia disfalo, kiu parkulminis, kiam li gravedigis junan knabinon, cetere
malbonfaman, kaj edziĝis kun ŝi. La patrinon li forigis en
psikiatriejon, kie, post jaroj, ŝi mortis. Kaj vi, la fratino kaj la
frato, neniam plu pardonis lin. (p. 73)
Kiel videblas el la supra
citaĵo, la romano estas verkita en dua persono, en vi-formo. Kvankam tio
efektive estas nur kamuflita mi-formo, tamen tiu nekutima alparolo donas
apartan tonon al la verko. La rakonta voĉo parolas al si mem. Kaj en
ĉi libro ĉio vere aperas per kaj tra tiu ĉefrola vio. Ne troviĝas
dialogoj en la verko. Per dialogoj la aŭtoro ja devus enlasi vidpunktojn,
perspektivojn ankaŭ de la aliaj personoj. Sed ĉi tie ĉio estas
prezentata el la perspektivo de la protagonisto, de la vio. Al tiu senpera
subjektiveco kontribuas ankaŭ, ke la ĉefa rakonto estas verkita en
prezenco, en as-formo.
Por la leganto malfacilas
distingi tiun sennoman vion disde la reala persono Karolo Piĉ. Ja
aperas antaŭa averto de konvencia formo: ”Ĉiuj historioj, eldiroj,
personoj, nomoj kaj roloj de ĉi tiu romano estas tute elpensitaj kaj
fikciaj” ktp. Tio do validas ne nur pri la vio, kiu aperigas Esperantajn
poemojn kaj iĝas akademiano, sed ankaŭ pri la aperantaj Pumpr,
Waringhien, Kalocsay, Régulo kaj multaj aliaj ”fikciuloj”.
Kaj tiu ŝajne fikcia
fikcieco kompreneble do karakterizas ankaŭ Litomiŝlon, la
orientĉeĥan urbeton, kiu rolas protagoniste preskaŭ samrange
kiel la vio. Ĉar ĉi persono estas neimageble ligita al sia urbeto, al
ĝia tombejo kaj bierfareja kastelo, al ĝiaj parkoj kaj ”piscinoj”
(=basenoj), mortintoj kaj tradicioj.
Gravas diri ankoraŭ unu
aferon pri la verko: Ĝi estas romano pri la verkado de romano, pli precize
pri la verkado de ĝuste ĉi tiu romano. Ĝi ne estas la unua tia
meta-romano Esperanta. La plej grava antaŭa kazo estas Metropoliteno
de Vladimir Varankin. Kompare kun tiu verko, la romano de Piĉ havas
relative simplan kaj unuecan strukturon. Cetere, kiel ni vidos, ankaŭ lia
Bohemia kolegino dek kvar jarojn poste aldonos metaliteraturajn trajtojn al sia
romano.
Persona
stilo
Dum Piĉ do asertas
fikciecon de verko kun evidente membiografia fono, Eli Urbanová male
asertas biografiecon, kiam ŝi prezentas sian vivon, aŭ almenaŭ
gravajn aspektojn de ĝi, en la romano Hetajro dancas. Aperante en
1995 ŝia verko vekis grandan atenton pro sia malpruda enhavo, tamen vere unikan
rolon ĝi ludas en
Antaŭ la tagmezo mi kaj Ŝtefo sidigis nin en la kaleŝo kaj ek al la urbodomo! En kelkaj fenestroj evidente moviĝis kurtenoj... La lastaj minutoj de knabina libero. Jam post duonhoro mi portantos la ringon. Hej! Hej! Hola! Tiela okazintaĵo kaj la placo restas dezerta. Via damaĝo, vi etburĝoj! Eble vi ŝpatas sur via ĝardeno. Aŭ nutras kuniklojn. Sed plej verŝajne vi manĝuloj sidas ĉe porcio da porkaĵo kun knedbuloj kaj brasiko. Mi ripetas, via damaĝo! Pli facilaniman fianĉinon vi ne vidis! Imagu, mia amato ne volis edziĝi! Kaj mi ne emis atendi! Tial galopu, ĉevaloj, haste, haste! Mi ne ŝatas ceremoniojn, mi preferas vivon! Tiu mia ĝuste nun komenciĝas. Rapidu, ĉevaloj, rapidu! For de ĉi tie, for, for, por ĉiam for... (p. 21-22)
Eĉ alparolon al la
leganto fojfoje ŝi enŝovas tute nature, kvankam ne ĉiam facilas
sekvi ŝian pensfadenon.
Mi petas vin, homoj, komprenu, tion mi povas neniam rezigni, kial, kial, tial, tiuj travivaĵoj estas mia riĉo, mia riĉo plej valora, tiujn mi devas noti, se mi ne havus kion doni en la buŝon, dio, kiel min tio bruligas surlange, do por A, por B, por C, unue, due, trie, mi scias, eble kvindeke, ne gravas, mi ne intencas iun konvinkadi, sed ĉi tiel tio estis, ĉi tiel en mian vivon enpaŝis Hindujo, ĉi tiel mi devis atingi la ekkonon, je kiu mi sopiregis, tiel ĉi devis efektiviĝi mia principa metamorfozo, mia konvertiĝo, vin memkompreneble interesas, kiel mi progresas kun Jan, vi realistoj, vi materialistoj, kie ĝi estas, tie ĉi estas tiu loko sena de ĉiuj misteraĵoj, kiu ne bezonas ian ajn komentarion, tie ĉi estas tiu mia fama aliteracio, per kiu mi vin espereble pacigos: Kaj li – unika en la amo. / Kaj ŝi – perfekta en pasio. / Ekzemple tiam: ... miaj mamoj... / ... jes, ciaj cicoj... cia ĉio... (p. 157)
Ĉi stilo igas la
legadon iom postulanta, tamen ĝi estas plejparte bona rimedo por krei
apartan efikon de subjektivismo. Ni vidas la mondon kaj homojn ne nur per la
okuloj de Eli, sed ankaŭ filtritaj tra ŝia temperamento. Ke la
stilo estas tre konscie elektita de la aŭtoro, oni rimarkas en iuj partoj,
kie ŝi pro aparta celo elektis alian rakontmanieron. Plej frape tio
validas por la ĉapitroj, kie ŝi scenigas la murdon al Heydrich kaj
ties sekvojn dum la nazia okupado de Ĉeĥio. Jen ŝi sukcese
aplikas ekscitan stilon kvazaŭ de mitraleto:
Estas la deka kaj tridek
minutoj, la dudeksepan de majo 1942. La protektoro veturas en apertita
ĉaro. Escepte sen akompano. Nigra Mercedes brilas en la printempa suno.
Heydrich estas tridek-okjara. Li troviĝas sur apogeo de sia potenco. (p. 42)
Verko
pri verkado
Kompare kun la kaprica stilo
kaj temperamento de Urbanová, la romano de Piĉ havas relative simplan
strukturon. Se escepti la lingvaĵon (pli pri tiu fine de ĉi eseo),
Jen kaj jen tiu rakonto
tamen enhavas mallongajn menciojn pri kio okazos poste. ”Kiam, post jaroj,
vi biciklos tie, nenion vi ekkonos... Vi troviĝos en neniam vidita, fremda
regiono, kvazaŭ en ia surluna pejzaĝo, en tute alia mondo...” (p.
95). Tiuj saltoj tra la tempo plej ofte ŝajnas superfluaj kaj iomete
detruas la kronologian rakonton. Tio validas des pli, kiam ili odoras je
sinpravigo kaj fanfarono: ”Tiu ĉi rememoro, post jaroj, eniros
La mio de la romano estas ia
alia mio ol la via. La mio de la romano estas ia fremda monstro, ia
kiĥoteska Donĥuano, fantomo, ĥimero... Kaj tiel la romano pri vi
estas romano pri iu tute malsama... Ĝi ne estas historio. Ĝi estas
fikcio... [...] Sed, ĉefe, la romano pri vi estas unuavice ak konfeso. Kaj
konfesante [...] oni ne fanfaronas. (p. 186)
La parton de la romano, kiu
traktas
La poezio pli malpli jam elkreis siajn stilon kaj vortaron. La prozo, ankoraŭ, eĉ ne alpaŝis al preparlaboroj. Kaj tamen la definitivigo de Esperanto dependos unuavice kaj grandparte ĝuste de la esperanta romano. Ĉar nur la romano kapablas doni al la lingvo tiun vivantecon, kiun ne kapablas doni al ĝi la poezio. [...]
Kaj jen pro kio vi verkas
romanon.
(p. 8)
Alivorte: prozistoj kiel Ŝirjaev,
Baghy, Engholm, Forge, Szilágyi, Newell, Sturmer, Schwartz, Boulton kaj aliaj
eĉ ne preparlaboris por Piĉ!
Al ĉi tiu temaro
apartenas ankaŭ ”via antitradukismo, kaj la konvinkiĝo, ke la
spiriton de iu lingvo, ke la gentan animon kapablas adekvate esprimi kaj redoni
elklude nur originalaĵoj” (p. 45).
Piĉ tamen vere scias ion gravan
pri verkado, kvankam li iom tro emfazas la lingvan flankon:
Verki romanon signifas sondi
la plej profundajn ŝaktojn kaj putojn de la lingvo. Ĝi estas mini en
ĝiaj plej foraj truoj kaj abismoj. (p. 161)
Ĉar verki ne estas nur
skribi. Verki estas eĉ ĉion scii, ĉion koni, ĉie esti...
Kaj precipe ĝi estas legi, legi, legi... (p. 162)
Junaj
jaroj
Multloke Piĉ en
Aĝa domo sur la placo. Jen via plej malnova rememoro. Aĝa domo kun longaj, malhelaj koridoroj kaj ŝtuparoj. Vi tre timis ĉiam, kiam vespere vi devis iri tra ili sola. Aĝa domo kun kvadrata korto, kun granda, vitrumita ateliero de fotisto, kaj kun longa, mallarĝa ĝardeno tro streta kaj kvazaŭ kunpremita. En tiu ĝardeno kreskis nur kelkaj arboj kaj preskaŭ nenia herbo, kaj ĉiam ĝi estis iel neglektita kaj dezerta, nezorgata kaj malgaja.
Sed en la domo estis eĉ
vasta subtegmento kun multa fatraso kaj kun kestoj, kofroj, ŝrankoj kaj
aliaj ujoj, el kiuj ĉiu entenis aventuron kaj surprizojn.
[...]
Estas vespero. La lampo
brulas. Tra ĝia blanka kloŝo filtriĝas trankviliga flava lumo.
La patrino portas tablen panon kaj vaporantan supon. Kaj la ĉambro
aspektas preskaŭ feste kaj solene. (p. 14-15)
Dum la infanaĝo kaj
junaĝo, preĝejaj kaj ekleziaj aferoj estas grava parto de lia vivo.
Tamen ŝajne ne temas tiom pri kredo. Dio apenaŭ estas
menciata. Temas pri ceremonioj, objektoj, etosoj, odoroj. Tio precipe kulminas
je lia monaĥiĝo:
Tamen, ĉefe kaj
antaŭ ĉio, malfruiĝinta animo el la jarcentofino, animo, kiun ne
interesis dogmoj, sed kiun tiom pli logis torĉoj, kandeloj, eternaj
lampoj, liturgio kaj tradicioj. La senfina zumado de la latina lingvo.
Kaj lia kultado de la urba
historio de Litomiŝlo konsistas interalie el ripetado de vicoj da
nobelaj nomoj, mortintoj en preĝeja kripto:
Grafo Antonio
La urbo mem tamen estas
burĝa urbeto, sen nobelaro, sen industrio. Kiam la protagonisto pli
malfrue ekkontaktas kun fabrikoj kaj laboristoj, ili estas por li fremda kaj
danĝera mondo. ”En la sukerfarejo kuiriĝis gehena supo, en kiu
kunekzistis ĉio: pasioj, pekoj, degeneroj, heredo, brando, malsato,
alkoholismo, gonoreo kaj krimo” (p. 141). Kaj tio validas eĉ pli se la
laboristoj krome estas virinoj. ”Inter ili svarmas eĉ gastlaboristinoj.
La virinoj estas vulgaraj kaj lascivaj, obscenaj kaj absolute senbaraj” (p.
135).
Striptizaj
scenoj
Dum la ĉefrolulo de
La enhavo de la scenoj estas
precipe la ama, amora kaj arta vivo de Eli, aŭ eble pli ĝuste
ŝia serĉado de atento, admiro kaj amo ĉe la viroj. Vere temas
pri sinnudigo, sed la plej emociiga striptizo konsistas el ŝia prezentado
de sia karaktero. Ĉar ŝia memportreto ne estas flata. Eli
aperas kiel persono sen memfido, kompensanta tion per memcentriĝo, homo
ege malsata je priatento, egoisma, intrigema, obsedita de emo
alkroĉiĝi al ”famuloj”, senĉese okupata de si mem. ”Mi
sufiĉas al mi”, ŝi skribas sur la sepa linio de ĉi verko,
sed la vero estas, ke ŝi nepre bezonas la okulojn de aliaj homoj
direktitaj al ŝi. Sen tro profundiĝi en psikologumado, mi dirus, ke
oni tra la libro sentas ŝian dumvivan mankon de sufiĉa amo, aprobo
kaj subteno de ŝia propra patro. Ne hazarde ŝi ripete turnas sin al
pli aĝaj viroj por ke ili donu al ŝi valoron. Ofte ŝia senespera
amsoifo prezentiĝas al ni eĉ ridinde, tamen oni ne ridas, ĉar
ŝia sincereco superas la patosecon.
Min interesas unu: Ĉu
Baghy amas min. Ĉu li amas min pli ol la aktorinon Suchardová. Ĉu li
amas nur min.
(p. 133)
Seksaj agoj jen kaj jen
estas priskribataj senkaŝe, fojfoje suke, aliokaze preskaŭ seke.
Iufoje ili aperas en iom pli diskretaj vortumoj:
Ni eliris en la nokton.
Subite tia aero! Ŝtefo zorgas, ke mi ne falu... Iu sub la influo de
alkoholo ekploraĉas. Iu iĝas agresema. Mi tiras Ŝtefon flanken.
– Ne nur hejme! Tuj! Ĉi tie ĉe tiu ĉi arbusto... (p. 29)
Ofte ŝi aludas
erotikajn preferojn de la edzo, kiuj iom strangas al ŝi:
Kiam li tamen restis hejme,
tio signifis, ke li postulas min. Nur li ne elpensu stultaĵojn. Lastfoje
li volis, ke mi dediĉu min al li, dum li mem legis al si gazeton. Al tia
amindumado mi efektive preferas la liton. (p.
27)
Ĝis kiam [= dum] Ŝtefo
eksperimentadis en la sfero spirita, lia esplorado ne tiom tuŝis min. Pli
multe min ĝenis liaj provoj en la sfero seksa. – Turniĝu! – Mi ne
turniĝos! – Do jam turniĝu, faru tion por mi! – Ĝi doloras! –
Momenton vi tion eltenos!... Kiel mi bedaŭris la romajn knabetojn!...
(p. 49)
Spektismo
Ĉe Urbanová la erotiko
estas unu el la gravaj temoj – ĉe Piĉ ĝi nedubeble estas
ĉeftemo de la romano. Precipe temas pri ina erotiko kaj la rilatoj de la
protagonisto al tiu. En liaj junaj jaroj la temo aperas ĉefe kiel tio,
kion PIV nomas vuajerismo aŭ skopofilio, sed kiun Piĉ
nomas pli simple spektismo (p. 71). La infano, junulo kaj plenkreskulo
ĝue spektas knabinojn kaj virinojn, kiuj nudigas sin, aŭ kiujn oni
nudigas. Fascine li observas iliajn mamojn, ventrojn, femurojn, koksojn,
postaĵojn, sed precipe la misterajn vulvojn, kiuj logas kaj timigas. La
aŭtoro disvolvas rimarkindan talenton ankaŭ en ĉi tiuj
priskriboj, kvankam oni ofte havas neplaĉan senton, ke li priskribas ne
homon sed inbeston.
Aperas ankaŭ kelkaj
priskriboj pri koito, kaj tre eksplicitaj, detalaj scenoj kun virinoj kiuj
masturbas sin. La virina sekso entute aperas tre aktiva, iniciatema, postulema
kaj fatala por la vira vio.
Virina vulvo tie krias pri
la vira spermo. Ĝi petas. Ĝi logas kaj persvadas. Ĝi soifas.
Longegaj tremoj kaj ondado. Ŝia sino jukas kaj frenezas. Ŝia sino
estas kratero, kretacea maro, varma vivgenera buljono. Ŝi ardas kaj
pasias. (p.
92)
Kaj hejme ŝi sin
masaĝas. Ŝi detiras la tolaĵojn. Ŝi metas sin kanapen. Sub
sin ŝi kunĉifas kusenon aŭ alian molaĵon. Kaj poste ŝi
sin rulas. Lantritme, regule ŝi premadas la vulvon al la kunvolvaĵo.
La klitoro brulas, jukas kaj rigidas. La buĥtino ŝvite malseketas kaj
humidas, ĝis ĝi ne eltenas tion plu. Ema elfleksas sin. Kaj la vulvo
ekcukiĝas... Kvinfoje, dekfoje, dekkvinfoje sinsekve. Ema henas kaj
ĝemas, aĥas kaj hoas, distiras la femurojn, saltetas sur la
volvaĵo, levas la krurojn tiel, ke kalkane ŝi preskaŭ tamburas
la spasmantan pugon... Kaj, anhelante, ŝi restas kuŝi dissternita... (p. 140)
Vipado
kaj pedofilio
En
Diina pugo. Ma, jen, ĝi
estas ŝvela kaj pufa, intumeska kaj strioza, febra kaj plena de kolbasoj
kaj budenoj. Ne, ĝi estas unusola vundo, kolbaso kaj budeno. Kaj ĝi
havas ĉiujn kolorojn de spektro. (p. 126)
Dum la infanaĝo kaj junaĝo
la vio de la romano sopiras al la korpoj de pli aĝaj virinoj, kiujn li ne
povas konkeri. Tio ŝajnas esti la komenco de eterna temo, ĉar tra la
tuta libro ripetiĝas, ke logas lin ĉefe korpaj rilatoj kun ”neeblaj”
virinoj. ”Sinjorino, jes. Tuj ni amikiĝas” (p. 157). Jen vera
gvidmotivo. Mi ne povis kalkuli kun kiom da sinjorinoj li havas amoran rilaton,
sed kun fraŭlinoj de lia propra aĝo – ne, tio ŝajnas al li tro
riska. Tio kunportus respondecojn, sociajn postulojn. Li ja estas denaske ”olda
fraŭlo”. Ŝajne li bezonas tion, ke ŝi jam estas ies edzino, ke
iu rajtos puni ŝin pro ŝia malĉasteco.
Troviĝas tamen unu
speco de fraŭlino, kiu tre interesas lin. Temas pri fraŭlinetoj
okjaraj. Kompreneble, kiel ĉe ĉiuj viroj kun pedofilia emo, li
kamuflas ĝin en formo de ”enamiĝo” fare de la infano. Kaj kiel
ĉiuj pedofiloj, li projekcias la seksan altiron sur la infanon; la infano
deziras lin, ne male.
Ofte tamen la ĉambreto
viviĝas kaj heliĝas. Ĉiufoje, kiam Maria alkondukas sian okjaran
amikineton Inka. Inka estas ludema kaj malparolema. Kaj evidente ŝi
preferas vin. [...]
... Ĉu ŝi revenos?
Ĉu ŝi ne revenos? Ne! Ne timu! Ŝi revenos! Jen ŝi jam
reiras. Kaj ŝi regluiĝas al vi! Kaj el ŝiaj fingroj sparkas
elektro kaj vekiĝanta virineco. (p. 74)
Alia loga okjarulino estas Jaja,
kaj kiam la protagonisto – tamen nur post dek du jaroj, do kiam ŝi
aĝas jam dudek – komencas amoran rilaton kun ŝi, denove necesas
postaĵa vipado por vere eksciti lin:
Per kio oni vin vipis? Per
ŝnuro de tablolampo. Per kaŭĉuka peco! Pro dio! Kompatinda Jaja!
Per peza guma kablo! Pro Kristo! (p. 151)
Vipis ŝin ŝiaj
gepatroj; la amanto nur spektas la rezultajn sangajn spurojn. Tamen, ĉu
jen glito de la aŭtoro? ”Nur ne refoje vundi ŝin... Nur ne
tuŝi ŝin iel krude kaj nekonvene...” (p. 152). Ŝajne tion li
diras al si mem. Nur ne refoje... Do, kiu efektive vipis? Ĉu li
mem? Ĉu la vio de la verko? Neeble scii. Kaj cetere, finfine, ”Iuj viaj
amoj, pluraj viaj amoj estis nur revo... La aferoj, ofte, ne iris tiel, kiel vi
vicigis ilin... Kaj tial la romano de via vivo estas sonĝo” (p. 214).
Supersignoj
kaj subaj sinoj
Parto de
Sur la lago glitas barko.
Akvo plaŭdas. En la barko sidas Libuŝa kaj vi. Libuŝa havas
blankan veston kaj nenion sube. Kaj en la krepusko vi ne plu distingas, kio estas
tolo kaj kio karno kaj korpo, kio nigra ombro kaj kio la nigro de la sino...
[...]
Sed... Por
Fascina subventro kun
malhela densaĵo de la sino. Harumita virinorgano. Certe ŝi estas
sola. Certe ŝi ne havas viron. Certe ŝi ĝemas sub vipoj de pasio
kaj knutoj de avido. Kaj certe ŝi elmontras kaj elponas sin intence. Por
parlogi iun...
Sed vespere vi estas hejme
kaj gluas verson al verso kaj metas rimon al rimo. Doktoro Pumpr vin instigas.
Kaj viaj unuaj poemoj komencas aperi en Esperanto-revuoj. (p. 120)
Same kiel en Hetajro
dancas, ankaŭ en la teksto de
Krea
vivo
En la romano de Urbanová la poezia
verkado okupas pli grandan spacon, eble saman kiel la sinsekvaj amoj kaj
amoroj. Ofte ni povas sekvi paralele ŝiajn vivospertojn kaj ties artajn
esprimojn en formo de poemoj. Iufoje ŝajnas, kvazaŭ ŝi verkus
ĉefe por gajni atenton, admiron, por iĝi konata poeto.
Dankon, Baghy, pro la
grandioza gesto. Imagu, ke ĝi faris impreson eĉ en Prago, kie ekde
tiu tago oni titolas min ”nia poetino”! (p. 132)
Ŝi kapablas ankaŭ
doni ĉiutagecajn, humurajn detalojn pri la ĝenoj de poezia kreado:
Por ke mi povu lian rolon
ĝuste travivi, mi bezonas absolutan silenton. Nenian gutadon el la
akvokondukilo. Mi ĉirkaŭligas la kranon per ĉifono. (p. 183)
Tamen ofte la poetino donas
forte impresajn atestojn, ke ŝia poezia kreado estas eble la ĉefa
dimensio de ŝia vivo, sen kiu ne eblas imagi ŝin. Kaj ke la kreado
okazas per laboro, doloro kaj ŝvito, tamen sub inspiro de amo, ŝi
kapablas prezenti en formo de metafora sonĝo:
Tia promesa koncipo kaj tiel
nekredeble peza akuŝo. Pli! Pli! Tiuj du viroj en la blankaj manteloj
ĉe miaj kruroj, kiuj min alterne stimulas, estas Baghy kaj Pumpr. Ili ambaŭ
mienas zorgeme. Pli! Pli! Mi vane streĉas la fortojn doloro nedoloro. Pli!
Pli! Pumpr tenas en la mano tenajlon, kiu min konsternas. Baghy al si preparis
tondilon. Antaŭtempe. Eble estos necese fari ”cezaran operacion”. Nur tion
ne! Nur tion ne! Min malbeligus aĉa cikatro! Pli! Pli! Eble mi mortos. La
poetino mortos. Ŝi mortos graveda. Pli! Pli! Iru for! Ĝi estas mia
infano! Mi vekiĝas verŝita per ŝvito... (p. 143-144)
Rezigno
En la fina parto de Hetajro
dancas ĝi jam komencas temi pri si mem, do iĝi ”metaromano” same
kiel
Mi kaj romano! Propre kial
ne? Da materialo mi havas sufiĉe. Mia dio, kiam mi rememoras... Facila tio
ne estos. Talento, respondeco, krea nekontento kaj kuraĝo. Kuraĝon,
tiun mi havas. Ho, tio estos striptizo! Kaj defendo de amo ĝi estos. Ne
nur de la partnera, sed ankaŭ de tiu ĝenerala, universala. (p. 299)
En la plej granda parto de
la romano regas ĉe la protagonistino anima stato de malkontento, amsoifo
kaj suferado preskaŭ neŭroza. Ŝi ankaŭ havas kaŭzojn
malfeliĉi. La geedzeco kun Ŝtefo Urban ne estas kontentiga por
ŝi, kaj ĝi finiĝas per tio ke ŝi divorce liberigas sin. Poste
sekvas du gravaj amrilatoj, kiuj ja kontentigas ŝin, kvankam eble la
leganto trovas ŝin ekspluatata. Tamen ambaŭ viroj mortas tro frue. En
la fino de la verko la tono ŝanĝiĝas, heliĝas aŭ
iĝas pli rezigna, malpli obseda. Oni trovas belajn priskribojn pri amo,
tamen ĉefe kiam ĝi jam iĝis nur memoro:
Tie mi havis vin tiel ofte
ĉe mi, tie mi tiel ofte kun ĝuo observis vian vizaĝon dum la
dormo... Tie vi estis mia dolĉa ŝarĝo, mia Valentino kaj
Robeson... Kaj karpata urso vi estis plus princo el Milito kaj Paco. Kaj
kolerigilo de ĉiuj kolerigiloj kaj trezoro de ĉiuj trezoroj... Tie vi
sukcesis anstataŭigi al mi mian neanstataŭigeblan amon... Kaj
ĉio kun vi belis, ĉio, eĉ tiuj viaj kaprioloj, eĉ tiu mia
atendado je vi drinkulo, eĉ tiu komuna fastado ĝis mardo, ĝis
merkredo...
Kaj mi ne havas vin. Nur la
doloro estas mia, nur la doloro. Ĉu ĝi iam saniĝos? (p. 274)
Finfine Eli
ankaŭ montras, ke ŝi ne estas tiel miope okupata de si mem, kiel –
vere aŭ ŝajne – en pli junaj jaroj. Tie ni trovas tre humuran
imagitan dialogon inter ŝiaj mortintaj viroj, kiuj diskutas pri ŝi.
En tiu dialogo ŝi pripentras sin mem humure kaj kun indulga memironio.
Elaĉeto
Kiel mi jam diris, la romano
de Piĉ prezentas la vivon de la vio kronologie. En junaj jaroj li evidente
suferas pro gravaj inhibicioj, mezaĝe la spertoj aŭ fantazioj ja
estas aŭdacaj, tamen al vera feliĉo li neniam alproksimiĝas.
Temas pri solulo, iam pli-malpli forlasita de la gepatroj, neniam vere trovinta
sian vere memstaran memon.
Ĝis nun vi ne
ĉesis esti eta ido. Vi timas. Kaj vi bezonas patrinon. Ĉiutage vi
volas almenaŭ unu fabelon antaŭdorme. Kaj tiuj dek jarcentoj estas
via patrino. Kaj iliaj polvumitaj historioj kaj rakontoj estas via fabelo. (p. 175)
La jarcentoj, pri kiuj la
aŭtoro supre parolas, estas la historio de Litomiŝlo.
Fine de la libro li
pli-malpli resumas sian vivon en sufiĉe amara tono:
Ĉiam vi kredadis.
Ĉiam vi esperadis. Eble io okazos. Eble ankoraŭ hodiaŭ. Ia
granda aventuro. Ia neatendita elaĉeto, solvo. (p. 222)
En la lastaj ĉapitroj
li ankaŭ pli multe mencias la solan virinon, kiu restis ĉe li, la dek
unu jarojn pli maljunan Ria. Ŝin li renkontis kiel juna viro: ”Malgraŭe,
neniam ŝi iĝos via. Spite tion vi restos kune dum la tuta vivo”
(p. 77). Ria ŝajnas ludi rolon de ia nenion postulanta kaj
ĉion toleranta edzino, servistino, fratino kaj patrino de la ”olda
fraŭlo”.
Kiel scias ĉiu
esperantisto,
Menciindas tamen, ke eblas
vidi laŭ kelkaj lingvoformoj, ke Piĉ ne multe sekvis la
ĝeneralan lingvoevoluon de la lastaj jardekoj – aŭ ke ĝi ne
interesis lin. Ekz. oni trovas skati (p. 69) anstataŭ normala sketi
(=glitkuri), Volapiko (p. 113) anstataŭ normala Volapuko, petroleo
(p. 219) anstataŭ petrolo aŭ keroseno ktp. Surbaze de
relative klasika Esperanto, li disvolvis propran variaĵon de lingvaĵo
por literatura uzo. Bedaŭrinde mi devas diri, ke li elektis malbonan
vojon, kaj ke lia lingvovariaĵo hodiaŭ klare videblas kiel sakstrato.
En lia lingvaĵo oni
trovas iom da ”normalaj” neologismoj, tamen malpli el latinidaj fontoj ol
ekzemple ĉe Fernando de Diego. Piĉ enkondukis aŭ
ekuzis iom da vortoj ĉerpitaj el la germana kaj el Latino. La problemo
tamen ne estas la nombro de vortoj, sed la vortspecoj kaj la ofteco de uzo. Ne
temas tiel multe pri substantivoj, kiujn la lingvo sufiĉe facile alprenas,
sed pri novaj konjunkcioj (ak, ma ktp), prepozicioj (ab, dos, tras
ktp), bazaj adverboj (enim, erst, ste, tunk ktp), prefiksoj (ob-,
om-, par- ktp) kaj sufiksoj (al-, e-, ud- ktp). Multaj el la supre
menciitaj formoj aperas oftege, ĝistede, ĝisincite, kio tre
ĝenas la legadon.
Kiam temas pri ”liaj
propraj” afiksoj, Karolo Piĉ tute ne aplikas ian principon de
neceso kaj sufiĉo, sed male uzas ĉiun okazon por ripeti ilin,
kvazaŭ temus pri lernolibro. Ekzemple la sufikso e- signifas kolor-.
”Polvea, terakotea flavo. Kaj ia soifa, olivea verdo” (p. 164). Eĉ se
ni imagus, ke Zamenhof en 1887 enkondukus ĉi sufikson (fakte li neniam
elektus tiel maloportunan formon, tamen dum momento ni provu forgesi tion),
tamen oni ja hodiaŭ ne superflue ripetadus ĝin, kie jam la vortoj flavo
kaj verdo signalas, ke temas pri koloroj.
Ankaŭ la sufikson al-
kun sufiĉe nebula signifo li uzadas tiel abunde kaj redunde, ke ĝi
sonoras en miaj oreloj ankoraŭ tagojn post la legado. Kaj ofte ankaŭ
aliaj sufiksoj superfluas. Ekzemple par- signifas plene, ĝisfine.
Ĉe iu rivero li foje diras: ”Partrinki iom el ĝia nigra fluo...”
(p. 171). Do = ĝisfine eltrinki iom el la rivero! Bonan sukceson! Fojfoje
tamen estiĝas komika efiko: ”Neniom ŝi parĝuis, ĝis nun”
(p. 103).
La plej granda problemo de
En iuj recenzoj oni asertis, ke lia
aparta lingvaĵo estas kreita por esprimi la apartecon, la izolon de la
protagonisto de
Personaj
apartaĵoj
Eli Urbanová estas ligita al la
tielnomata Praga artliteratura skolo, kun Rumler kaj aliaj. Sed
en la lingvaĵo de ŝia romano oni rimarkas relativan nemulton de tio.
Kio pli okulfrapas, estas la vigla, elipsoriĉa, neformala, imagiva
lingvaĵo. Duonaj frazoj, personaj esprimoj, aludoj, freŝaj metaforoj
kaj vortfiguroj abundas. Inter ili ja aperas multaj lingvaj apartaĵoj,
kiuj povas esti personaj trajtoj aŭ eble nacilingva influo. Oni ofte
trovas ekzemple strangan uzadon de ”laŭdire” en proksimuma senco ”li/ŝi/ili
diris/respondis ke”. Ĉe kondiĉaj frazoj aperas mistera
infinitivo: ”Esti mi pentristo, ankaŭ mi ne pentrus pejzaĝojn, sed
portretojn de virinoj” (p. 33). ”Ne havi Erneston mi posedus hodiaŭ
aŭton” (p. 311). Aliaj nebulaĵoj: ”Vojo nevojo por ne perdi
minuton” (p. 194). ”Antaŭe mi turmentiĝis kun
Finvortoj
Do, eblas trovi longan vicon da komunaj
punktoj de la du amoraj verkoj Bohemiaj. La membiografia trajto, evidenta
aŭ ne, estas unu tia. Aliaj estas la ĉeftemo fizika amo, la poezio,
Tamen la diferencoj estas
pli frapaj. La ĉefa impreso de la du romanoj estas pli-malpli
kontraŭa: fermita, izolita ĉe Piĉ, malfermita, kontaktema
ĉe Urbanová. Dum la protagonisto, la vio de Piĉ, monologas al si mem,
la ”hetajro” Eli turnas sin al la legantoj, al la mondo. Dum