Reen al:


Tekstoj de Sten Johansson


Sezonaj krimromanetoj


Sten Johansson






Sten Johansson

TRANS MARO
KAJ MORTO

Krimromano

 

Al-fab-et-o,
Skövde, Svedio 1999

 

Dua reviziita eldono 2014

 

 

 

Enhavo:

1.    Doktoro venas malfrue

2.    Paganoj kaj demonoj

3.    Terura domo!

4.    La plej naturaj aferoj

5.    Jankéus malviŝas

6.    Vojo de sekureco

7.    Kazo solvita?

8.    Makabra ekskurso

9.    Atesto de poeto

10. Problemo kun la polico

11. Senkulpa

12. Honoro de mortintoj

       Glosaro


1. Doktoro venas malfrue

 

”Ne, niaj reguloj estas perfekte klaraj. Ne eblas.”

”Sed la tuta familio estas rifuĝantoj!”

”Ĝuste tial ni devas postuli garantian sumon. Pli precize, ĝuste pro tio, ke ili ne estas registritaj kiel loĝantoj ĉi tie, la ĝenerala malsanasekuro ne inkluzivas ilin. Do – ili devas pagi la veran koston.”

”Sed ni simple ne povas tuj akiri tiom da mono!”

”Mi bedaŭras.”

”Aŭskultu. Mi estas pastro de la paroĥo Resmo. Mi aranĝos la pagon poste, certe jam lunde. Sabate ne eblas!”

”Niaj reguloj ne permesas tion. Imagu, se ni permesus, sendube ĉiuj volus pagi poste. Ni devas sekvi la regularon. Mi bedaŭras. Nun, kiel vi vidas, pluraj homoj vicatendas...”

Leena Fagerström flustre interparolas kun Mehdi Ghamari kaj lia edzino Nasrin, kiu tenas sian malsanan filinon en la brakoj. La knabino nun estas kvieta, nur de temp’ al tempo aŭdiĝas etaj ĝemoj, kaj samtempe mallarĝiĝas ŝiaj okuloj. Eble la plej intensa stomakdoloro jam pasis?

La virino en la hospitala akceptejo apenaŭ ĵetas rigardon al la infano. Ĉirkaŭe vere atendas deko da homoj pli-malpli malsanaj. Viro laŭaspekte kvardekjara malkviete paŝas tien-reen kun malregulaj moviĝoj, argumentante kontraŭ iu nevidebla antagonisto. Sur rul-lito kuŝas virino kun tuko antaŭ sia sanga vizaĝo. La plej multaj atendantoj tamen sidas kviete, ne montrante per sia ekstera aspekto aŭ konduto, kial ili serĉas hospitalan helpon.

”Mi ne povas persvadi tiun virinon”, flustras la pastrino Leena Fagerström anglalingve al la geedzoj Ghamari. ”Ni devos reveturi, kaj mi provos venigi privatan doktoron, kiun mi iomete konas.”

*

Sabate vespere je la oka kaj duono doktoro Torkel Wibe eniras la preĝejon de Resmo. Vidante la mienon de sia konatino, la pastrino, kiu akceptas lin en la preĝeja ĉefnavo, li malrapidigas la paŝojn. Jam ne urĝas. Kune ili paŝas antaŭen ĝis benko, kie sidas la patrino tenante mortan kvarjarulinon en la brakoj. Kelkajn metrojn for de ŝi, sur la longa tapiŝo de la meza paŝejo, genue preĝas la patro de la infano, direktite al la ĥorejo.

La kuracisto povas nenion fari por la kvarjara Jasmin. Post kelka tempo li klopodas klarigi al la patrino, ke necesas fari nekropsion por ekscii, pro kio la knabino suferis kaj mortis. Nasrin Ghamari nur fikstenas sian mortintan filinon kaj forturnas la vizaĝon. La patro jam eliris el la preĝejo. Torkel Wibe klarigas al Leena Fagerström, ke li devas alvoki policon kaj ambulancon, por transporti la kadavron de Jasmin al la hospitalo de Kalmar, tiu sama kie oni antaŭ nur ses horoj rifuzis akcepti kaj ekzameni ŝin. La pastrino petas lin tamen atendi kelkajn horojn, kaj li akceptas tion.

Atendante Torkel Wibe eliras el la preĝejo por promeni. Ekstere la oktobra vespero jam mallumiĝis, kiam li ekpromenas laŭ la supra rando de kruta deklivo, kiu formas la okcidentan eĝon de la Oelanda ebeno. Okcidente la ĉielo ruĝas kaj purpuras super la markolo de Kalmar.

La doktoro ŝatas promeni laŭ ĉi tiu pado, kiun li konas de antaŭe, kaj la densiĝanta obskuro ne ĝenas lin. Li cerbumas pri la morto de la infano. Li ne komprenas, kio okazis al la socio, kie li mem pasigis sian tutan vivon. Li ne povas kredi, ke oni antaŭ dek aŭ dudek jaroj rifuzus flegi mortontan infanon pro burokrata aŭ ekonomia kialo. Sed hodiaŭ li jam preskaŭ ne trovas forton por indigni pri la afero.

Post kvaronhoro li preterpasas iaman ŝtonminon, kie la ruĝa kalkŝtona grundo estas rompita laŭ tavoloj. Cent metrojn pli fore li iras laŭ la periferio de arbareto, el kies nigra interno li aŭdas viglan interparolon, kverelon, ŝajne. Unu voĉo mallaŭte sonoras, sed la alia foje eksplodas elsputante anglajn vortojn kun fremda akĉento: ”Too much – too much – I can pay only...” ‘Tro multe, mi povas pagi nur... – kiajn strangajn negocojn oni plenumas vespere en tiu bosko?’, demandas sin la doktoro. Sed li preferas resti je siaj propraj zorgoj. Kia stomakmalsano povas tiel rapide distondi la vivofadenon de infano? Nu, tio nun ne plu koncernas lin, sed la hospitalan patologon. Kompreneble povas esti, ke la knabino jam delonge malhavis ĝustan flegadon. De kie venis tiuj Irananoj al la insulo Oelando? Ĉu de trans la Balta maro? Li kredas, ke li legis en loka ĵurnalo pri sia konatino, kiu enlasis rifuĝantojn en sian preĝejon, sed li malmulte atentis la precizajn informojn.

Kiam li turnas sin kaj komencas repaŝi suden, la okcidenta ĉielo portas malhele violajn striojn, kaj la pado laŭ la deklivrando preskaŭ ne plu distingeblas.

*

En la preĝejo Leena Fagerström ne plu trovas konsolajn vortojn por la virino, kiu perdis sian infanon. Ŝi malfermis la preĝejon kiel azilon por ĉi tiu grupo da rifuĝantoj, sed fronte al la morto, ŝi ne disponas pri azilo. La tri ceteraj virinoj inter la Irananoj kolektiĝis ĉirkaŭ Nasrin Ghamari, kaj parolas kun ŝi mallaŭte, miksite kun plorado. Pastrino Fagerström eliras el sia preĝejo en la malluman oktobran vesperon.

Nasrin Ghamari sidas sur preĝeja benko apud sia morta filino. La okuloj de la filino estas fermitaj kaj nenion plu vidas. Tiuj de la patrino estas malfermitaj, sed ili ne vidas la ejon kaj homojn ĉirkaŭ ŝi. Al ŝia rigardo aperas domo en Teherano, kie ŝi vivis kun sia edzo kaj ilia eta filino. Preskaŭ sen antaŭa averto tiu vivo estis frakasita. La politika grupo de ŝia edzo estis malkovrita de la polico, kaj ili devis kaŝiĝi ĉe parencoj. De tiam ili vivas en konstanta provizoro, kiel kaŝitoj, fuĝantoj, rifuĝantoj, nedeziratoj. La infanaĝo de Jasmin ŝrumpis sur la longa vojo al ĉi tiu norda templo de fremda kredo, kaj nun ĝi finiĝis por ĉiam.

Ĉirkaŭe ploras la tri aliaj virinoj, sed en la okuloj de Nasrin jam elĉerpiĝis ĉiuj larmoj.


2. Paganoj kaj demonoj

 

”Kio nova?”

”Pafis sin iu Oelanda pastro en arbaro. Sed mi suspektas, ke iu kunhelpis.”

Polickomisaro Roger Svedberg levas la rigardon de sia matena taso da kafo por vidi, ĉu lia pli juna kolego, inspektoro Tom Jankéus, parolas serioze. Lia bizara humuro estas fifama, tamen...  Svedberg demandas:

”Oelanda pastro? Kie?”

”Ie en la sudo. Resmo, mi pensas”, informas Jankéus.

”Resmo? La pastro de Resmo? Mi ĵus legis pri ŝi en la matena ĵurnalo! Ŝajnas, ke ŝi plenigis la preĝejon per mahometanoj, kaj iu infano mortis. Ĉu pro tio ŝi memmortigis sin? Hmm. La nunaj pastroj...”

”Svedberg, Svedberg, antikvas vi. Sciu, ke A oni nuntempe diras islamanoj, B la mortinta pastro ne estas ŝi sed li, kaj C forte dubas mi persone, ĉu li mem tenis la pafilon.”

”Ĉu li? Ŝajnas esti stranga li. Mi ĵus vidis foton en la ĵurnalo. Verŝajne vi eraras pri la loko. Estas almenaŭ trideko da paroĥoj en Oelando.”

La du kolegoj en la polico de Kalmar devas forlasi la misteron ĝis posttagmeze. Ili provizore interrompas sian amikan ĵargonon, glutas la lastan buŝplenon da kafo, kaj reiras ĉiu al siaj taskoj. Roger Svedberg, kiu havas la pli altan postenon, estas nealta, diketa viro, kiu ĵus festis sian 47an jaron sur la tero kaj la 24an en la polico. Lia kolego Tom Jankéus, 38jara patro de tri idoj, estas pli alta, muskola sed svelta. Kiam tio eblas, kaj la tasko tion postulas, ili ofte laboras duope. Laŭ metodo kaj pensmaniero ili kompletigas unu la alian; krome estas konata fakto en la policejo, ke komisaro Svedberg pli bone ol multaj aliaj kolegoj eltenas la ironian ŝercemon de la pli juna Jankéus. Pluraj lin evitas pro tio, ke ili ne ĉiam certas, ĉu ili aŭ iu alia estas celtabulo de liaj spritaĵoj.

Postlunĉe Roger Svedberg ricevas teknikan raporton kaj devas malfermi novan murdenketon. Montriĝas, ke la suspekto de Jankéus estas prava. La mortinto sur la insulo Oelando vere estis pafita per revolvero, kiu kuŝis ĉe lia mano, sed ŝajne la pafo venis el distanco plurobla kompare kun la longeco de liaj brakoj. La policisto, kiu deĵoris sabatvespere raportas al Svedberg:

”Li estas Erland Bexelius, pastro de Vickleby. Sesdek-kvinjara, proksimume. Postlasas edzinon. La arbareto, kie oni trovis lin, situas apenaŭ kilometron norde de la preĝejo de Resmo, do en la direkto al Vickleby. Ŝajnas, ke oni trenis la kadavron almenaŭ kelkajn metrojn inter la arbojn for de iu pado.”

”Ĉu troviĝis aliaj signoj? Piedsignoj, radsulkoj?”

”Ne, nenio. La grundo estas tre malmola, preskaŭ nuda kalkŝtono. Sed malnova biciklo kuŝis ĉe la ŝoserando proksime al la loko, kie li estas trovita.”

”Kiel longe for de la ŝoseo li kuŝis?”

”Kvindek metrojn, aŭ eble sesdek.”

”Kiu trovis lin?”

”Iu kuracisto, Wibe, el Algutsrum. Li trovis la kadavron ankoraŭ varma. Eventuale li eĉ aŭdis la pafon.”

”Ĉu io supozigas rabon?”

”Ŝajne ne. En la poŝoj troviĝas monujo kun iom da mono, identiga karto ktp, kaj ŝlosilaro. Krome io tre interesa: anonima letero kun diversaj insultoj. Ĝi troviĝas ĉe la teknikistoj, sed jen kopio.”

Svedberg rigardas fotokopion kun malmulte da teksto, presita aŭ komputile printita. Ĝi tekstas:

 

DIABLO OKUPIS VIN. VI PROFANAS
DOMON DE DIO PER MALĈASTADO
KUN PAGANOJ KAJ DEMONOJ.
VI EBRIIĜIS PER LA VINO DE VIA MALĈASTECO
SATANO PRENOS VIN BALDAŬ.

 

La kolego transdonas ankaŭ kelkajn fotojn de la kadavro. Iom korpulenta, grizhara, vestita per malhelbruna jako, griza aŭ nigra pantalono, nigra Vaska ĉapo, brunaj gantoj. Unu flanko de la kapo estas kovrita de nigra kaĉo el sango kaj malpuraĵo.

*

Svedberg kaj Jankéus vizitas la arbareton, kie oni trovis la murditan pastron. Unu policisto gardas la lokon kaj la plastrubandojn, kiuj ĉirkaŭas ĝin. La rubandoj formas straton de la loko, kie la korpo de Bexelius kuŝis, dek kvin metrojn ĝis la loko, kie troviĝas surgrunde la unuaj sangomakuloj kaj la unuaj postsignoj de tio, ke oni ion trenis inter la arbojn. La loko, kie la viktimo kredeble estis pafita, situas sur malnova tervojeto, kiu kondukas de la ŝoseo, kvindek metrojn for, preteriras la arbareton kaj finiĝas ĉe kruta deklivo malsupren. Sude de la vojeto kreskas densa vepro el juniperoj; norde la arbareto konsistas ĉefe el pinoj, tremoloj kaj avelarbustoj.

Jankéus de kelka tempo esploradas arbustojn laŭlonge de la vojeto. Nun li haltis kaj kaŭras duonmetron ekster la plastrubandoj, kvazaŭ admirante raran sed escepte malfruan orkideon. Kun la dorso al Svedberg, li krias:

”Svedberg! Ĉu hazarde kunportis vi plastsaketon?”

Svedberg alpaŝas, transdonas saketon. Jankéus per tiu prenas ion de la tero, turnas sin, kun rideto tenas la saketon antaŭ la okuloj de Svedberg. En ĝi kuŝas kuglo de pafilo.

Svedberg levas la brovojn dirante:

”Nu, nia teknikisto ŝajne ne havis sian plej ambician tagon.”

Jankéus komentas:

”Jen la maltroigo de hodiaŭ!”

Kunlabore kun la gardanta policisto, ili markas la lokon, kie kuŝis la kuglo. Poste la du kolegoj trovas nenion fareblan tie, kaj pluiras al la sekva vizitota loko: la pastrejo de Vickleby.

La pastra vidvino Elisabeth Bexelius akceptas ilin en bela ĉambro, meblita laŭ stilo de la antaŭa jarcento, kun fenestroj rigardantaj suden, en la direkto kie mortis ŝia edzo. Ŝi estas alta, maldika virino kun aspekto de pli ol sesdek jaroj. Ŝi portas nigran robon, kaj la okuloj maltrankvile saltas inter la du policistoj kun esprimo de konfuzo pli ol de funebro.

Svedberg kondolencas kaj bedaŭras la ĝenon, sed klarigas, ke necesas fari kelkajn demandojn. La vidvino nur kapskuas sed ŝajne pretas aŭskulti lin.

”Sinjorino, ĉu vi scias je kiu horo via edzo ekiris de hejme sabate vespere?”

”Ne, mi eĉ ne sciis, ke li forlasis la hejmon. Mi pensis, ke li estas ankoraŭ en sia laborĉambro.”

Ŝi parolas mallaŭte kaj nerapide, kun iel demanda tono kaj kulturita Skania akĉento.

”Mi komprenas. Do, kiam vi eksciis...?”

”Nur kiam oni alvenis, iom post la deka, mi pensas.”

”Kiu alvenis?”

”Nu, uniformita policisto kaj sinjorino Fagerström el Resmo. Estis tute malreale. Mi devis iri en lian laborĉambron por rigardi, antaŭ ol kredi ilin.”

”Jes, mi komprenas, ke estis terura ŝoko. Ĉu vi povas imagi, pro kio via edzo eliris?”

”Tute ne, tute ne.”

”Ĉu li iam sabate ricevis mesaĝon aŭ alvokon? Telefone aŭ alimaniere?”

La vidvino pripensas.

”Nu, certe la telefono kelkfoje sonoris, sed mi ne scias pri kio temis. Ĉefe ekleziaj aferoj, sendube. Li nenion menciis al mi.”

”Ĉu vi mem respondis telefone?”

”Unufoje jes. Tiam vokis pastro Sunnanbris en Kalmar, kolego kaj amiko de mia edzo.”

Svedberg montras foton de la trovita biciklo.

”Bonvolu diri, sinjorino Bexelius, ĉu vi rekonas tiun biciklon?”

”Ŝajnas esti tiu de mia edzo. Sed li preskaŭ neniam uzas ĝin.”

”Ĉu li havis malamikojn?”

”Malamikojn? Certe ne!”

”Ĉu li havis konatojn, al kiuj li povus bicikli vespere? Ekzemple en Resmo. Aŭ eble en Mörbylånga?”

”Mi ne povas imagi. Ne sen mia scio...”

”Ĉu al la pastro de Resmo?”

La pastra vidvino paŭtas, replikante kun pli da emfazo ol antaŭe:

”Sinjorino Fagerström? Certe ne! Absolute ne! Vi devus scii...”

”Kion?”

”Nu, mi supozis, ke vi jam scias. Mia edzo ne akceptas...  ne akceptis virinojn kiel pastrojn. Li estis fidela al la instruo de Paŭlo.”

”Mi komprenas. Do, ĉu vi dirus, ke lia rilato al Leena Fagerström estis malamika?”

”Tute ne, tute ne. Male, ni tute ne rilatas al ŝi. Ni tamen kompatas la homojn, kiujn ŝi geedzigas, kaj la infanojn, kiujn ŝi baptas, ĉar tiuj agoj ja tute ne estas validaj!”

”Tamen ŝi akompanis la policiston por sciigi al vi, kio okazis.”

”Nu, ŝi ja estas najbaro...  tio estas, niaj paroĥoj najbaras...”

Ŝia esprimo ŝajnas subkompreni, ke la pastroj de najbaraj paroĥoj en la kamparo, eĉ se ideaj malamikoj, tamen havas certajn reciprokajn respondecojn.

Svedberg paŭzas lasante al Jankéus demandi:

”Sinjorino, ĉu iam ricevis via edzo anoniman leteron?”

La esprimo en ŝiaj okuloj ŝanĝiĝas de maltrankvilo al timo, sed la respondo estas:

”Neniam, certe ne!”

”Eble li ne informus vin?”

”Kiu sendus al li anoniman leteron? Mi ne povas imagi!”

Jankéus montras kopion de la letero, kaj la okuloj de la vidvino cedas flanken, kvazaŭ por esplori, ĉu iu kaŝiĝis malantaŭ ŝia ŝultro. La policisto demandas:

”Kiu sendus al li ekzemple tian mesaĝon?”

Ŝi ĵetas al li rigardon, kvazaŭ esplorante, ĉu li seriozas.

”Al li? Tio ja ne povas...  rilati al mia edzo!”

”Do al kiu, laŭ vi?”

”Mi tute ne scias. Tute ne.”

Svedberg ekkaptas alian fadenon:

”La pastrino de Resmo ja enlasis rifuĝantojn en la preĝejon. Ĉu via edzo havis opinion pri tio?”

La vidvino ĵetas okulon al la kopio de la anonima letero, kaj poste respondas:

”Ne laŭ mia scio.”

Svedberg plue montras fotojn de la objektoj trovitaj en la poŝoj de la murdito kaj petas la vidvinon pripensi, ĉu io mankas, kio devus troviĝi tie. Sed ŝajne nenio mankas.

*

Doktoro Torkel Wibe laboras en sia privata konsultejo en Kalmar sed loĝas sur la insulo Oelando, en la vilaĝo Algutsrum, dek tri kilometrojn norde de Vickleby. Tie li akceptas la du policistojn en salono moderne meblita, kie lia juna edzino prezentas kafon kaj poste silente malaperas. La tri viroj sidas sur granda, ledo-tegita sofo. Ekster la preskaŭ tutmura fenestro etendiĝas herbejo, kie ĉevalo paŝtiĝas. La doktoro estas altulo apenaŭ kvindekjara, kun bruna haŭto kaj blonda hararo mallonge tondita.

”Bonvolu rakonti”, komencas Svedberg, ”pri via vizito en Resmo sabatvespere.”

Torkel Wibe kapjesas.

”Mi pasigis la tutan tagon en Borgholm, spektante mian edzinon konkursi pri ĉevalsaltado. Ni ankaŭ supeis tie. Revenante hejmen, je la oka kaj kvarono, mi senprokraste, kiel kutime, aŭskultis la telefonrespondilon. Troviĝis interalie tri mesaĝoj de Leena Fagerström en Resmo. Temis pri malsana knabino inter ŝiaj rifuĝantoj, kaj pri tio ke la hospitalo de Kalmar evidente rifuzis akcepti la knabinon sen pago de kelkmil kronoj. Tio estas normala, kaj kutime la kaŝitaj eksterleĝaj rifuĝantoj eĉ ne provas, aŭ kuraĝas, konsulti la publikan sanflegon. Sed laŭdire oni tamen devas akcepti la akutajn, danĝerajn kazojn sen garantia pago. Tial mi surpriziĝis, kiam troviĝis dua kaj tria mesaĝoj, kie sinjorino Fagerström sonis pli-malpli despera. En normalaj kondiĉoj ŝi estas tre trankvila homo...” Elegantaj mangestoj akompanas la elokventan parolon de la doktoro.

”Ĉu la mesaĝoj estas konservitaj?” entranĉas Jankéus.

”Bedaŭrinde ne. Nu, mi decidis senprokraste ekiri tien, kaj aŭtis al Resmo. Sed tuj veninte en la kirkon mi komprenis, ke mi venas tro tarde. Mi ne scias, pro kiu morbo la infano mortis. Povus esti apendicito, aŭ intesta obstrukco. Ni ekscios.”

”Kion vi faris, konstatinte ke la knabino mortis?” demandas Svedberg.

”Leena Fagerström petis min prokrasti la alvokon de polico kaj ambulanco por doni kelkan tempon al la gepatroj. Kiam mi alvenis, la patro unue preĝis, turnite al Mekko, supozeble; poste li malaperis. La patrino ŝajnis tute paralizita kaj ne volis formeti la infanon. Mi iris eksteren por promeni.”

”Ĉu vi povas diri je kioma horo vi forlasis la preĝejon?”

”Je la oka kvardek.”

”Kaj via alvoko de polico poste okazis je...?”

”La naŭa kaj duono, proksimume. Mi ne notis, sed vi sendube scias precize.”

”Jes ja.” Svedberg povus parkere reciti la tempon notitan de la alarmcentralo – dudekunua tridek tri. Sed anstataŭe li konkludas:

”Do dum horo vi promenis?”

”Preskaŭ. Mi iris norden laŭ la supra rando de la faŭlto. Troviĝas pado paralele kun la ŝoseo.”

”Ĉu ne estis mallume?”

”Sufiĉe. Tamen la okcidenta ĉielo iom lumigis. Mi konas la padon de antaŭaj promenoj. Mi do iris norden, kaj preterpasante la boskon, tio estas eble kilometron norde de la kirko, mi aŭdis du voĉojn el ĝi. Kverelon, ŝajne. En la angla, kaj – fakte mi aŭdis ĉefe unu voĉon, kiu parolis kun fremda akĉento. La viro diris ‘Too much, I will pay only...’ kaj ion nedistingeblan.”

”Kaj la alia voĉo? Ĉu ankaŭ vira?”

”Malfacile diri. Ĝi estis pli febla, pli alta, sed mi nenion distingis.”

”Ĉu vi kaptis pliajn vortojn?”

”Ne. Nu, eble li diris denove ‘No, no!’ Sed cetere nenio. Mi ne volis enmiksiĝi, la afero asociigis al mi ion pri narkotaĵoj.”

”Bone. Kio poste okazis?” demandas Svedberg.

Wibe trinketas kafon kaj daŭrigas:

”Mi pluiris norden ĝis iuj vikingaj vestiĝoj aŭ mi-ne-scias-kio. Tie mi returnis min suden, kaj preskaŭ tuj mi aŭdis sonon, kiu unue impresis kiel pafo. Mi tamen konvinkis min, ke ĝi estas nur missono de aŭto, kaj paŝis plu laŭ normala rapideco. Estis jam pli obskure, kaj mi devis iom singarde meti la piedojn. Kiam mi preterpasis denove la boskon, mi ekpensis, ke mi tamen volas iom skolti. Mi decidis trairi la boskon ĝis la ŝoseo por poste daŭrigi suden laŭ la ŝoseo, kie estas pli ebena grundo por marŝi. Post eble dudek paŝoj mi efektive stumblis sur la kadavro kaj preskaŭ falis sur ĝin.”

”Ĉu tio estis la sama loko, de kie vi antaŭe aŭdis voĉojn?”

”Jes, la sama loko. Do...  tute certe la sama bosko, kaj eĉ ŝajne la sama, suda parto de ĝi.”

”Kaj en la intertempo, post la voĉoj, ĉu vi notis ion alian, krom la pafo-sonon?” provas Svedberg.

”Ne, nenion”, tujas Torkel Wibe, kaj aldonas post momento: ”Kompreneble, sur la ŝoseo pasis kelkaj aŭtoj; tiujn oni klare aŭdas. Sed alie mi perceptis nenion.”

”Ĉu iu aŭto haltis – aŭ startis?”

”Ne. Aŭ pli precize: tion mi ne notis.”

”Do, kion vi faris ĉe la kadavro?”

”Mi konstatis, ke ĝi mortis, kaj ke tio okazis ĵus, laŭ la temperaturo. Mi elserĉis manartikon kaj palpis, sed ne trovis pulsadon. Same ĉe la kolo. La haŭto de la kuŝanta homo tamen havis normalan temperaturon. Ĉio ŝajnis malreala – dufoje en unu horo mi do alvenis tro tarde al mortinto. Fakte, mi praktike nenion vidis, sed devis palpi. Poste, mi kuris; bedaŭrinde mia poŝtelefono kuŝis en la aŭto, do mi kuris al tiu kaj alarmis la policon.”

”Kaj poste?”

”Mi denove eniris la kirkon. Leena Fagerström ne estis tie, do mi reiris eksteren, kaj ekvidis ŝin alveni de sia domo. Do mi senprokraste rakontis la aferon al ŝi.”

”Kiel ŝi reagis?” demandas Jankéus.

”Ŝi estis ŝokita. Nu, efektive ŝi jam de antaŭe estis en psika ŝoko pro la infano, kaj mi ne certas, kiom ŝi vere aperceptis el mia informo.”

La buŝo de Svedberg faras minimuman rideton. Malofte li pridemandas personon kun tia vortprovizo. Sed la doktoro pluas:

”Mi memoras, ke ŝi kuris en la kirkon por rigardi, kaj revenante ŝi ŝajnis tre konsternita.”

”Ĉu vi scias pro kio?”

”Fakte ne. Estis io pri ŝiaj rifuĝantoj, sed mi ne demandis. Konjekteble ŝi timis, ke iu el ili, ekzemple la patro de la infano, faris ion malprudentan. Fakte, ŝi iom trankviliĝis, kiam tiu patro baldaŭ poste aperis.”

”De kie li aperis?”

”Mi ne scias. Tamen, evidente li ne suicidis.”

Estiĝas eta paŭzo en la demandado. Ĉiuj tri trinkas iom da kafo, kiu jam estas nur varmeta.

”Ĝi tepidiĝis”, konstatas Torkel Wibe. ”Ĉu mi surverŝu iom da varma?”

La pasia kafamanto Jankéus jesas, sed Svedberg preferas enketi plu pri la fino de la rakonto. Per kelkaj demandoj li ekscias, ke la doktoro kaj la pastrino kune iris per lia aŭto al la murdloko, kie ili ĝisatendis la alvenon de du policistoj. En la lumo de policista poŝlampo Leena Fagerström tuj rekonis sian kolegon el Vickleby, kaj mem proponis sin por averti la pastredzinon. Nur post tio oni finfine alvokis ambulancon por la mortinta infano, kaj ankaŭ tie pastrino Fagerström devis interveni por pacigi kaj eviti tumulton, kiam oni forprenis de la gepatroj la infanan kadavron. Fine, post noktomezo, la doktoro povis reveturi hejmen.

Jankéus malplenigas sian tason, kaj ili povas forlasi la vilaon de la geedzoj Wibe por denove iri suden.


3. Terura domo!

 

La pastrejo de Resmo estas duetaĝa, blanka domo el ligno iom sude de la preĝejo. Sur ĝia fronto troviĝas tradicia fenestra verando, kie pastrino Fagerström akceptas ilin kaj proponas kafon. Nun eĉ Jankéus rifuzas, kaj post mallonge ili trovas sin kun glaso da riba siropo en la mano.

”Bela domo”, enkondukas Svedberg el sia vimena fotelo.

”Fu! Terura domo!” ekkrias la pastrino kun Finnlanda akĉento. ”Terura ĝi estas. Granda, tro granda por ni. Kaj kiam mi sola dormas ĉi tie, aperas el ĉiu malluma angulo fantomoj de iamaj pastroj. Terure!”

”Hmm”, umas Svedberg, iom embarasite pri kiel daŭrigi. Dume, Tom Jankéus nur ridetas gaje.

”Kiam mia edzo ankoraŭ loĝis ĉi tie, tio estis eltenebla. Do, la domo estis tia, ne la edzo. Krome li havis konsultejon por dorlotbestoj en unu salono. Li estas veterinaro.”

”Sed ĉu vi nun sola loĝas ĉi tie?” Svedberg alkroĉas sin.

”Pli-malpli. Ne, tamen ne. Ankaŭ mia filo loĝas ĉi tie, sed foj-foje li tranoktas ĉe sia patro, kaj foje ĉe iu konato en Kalmar.”

”Kiom li aĝas?”

”Dudek. Do li devus jam forlasi la panjon, sed ne estas facile aranĝi tion.”

La pastrino mem ŝajnas havi kvindek jarojn. Ŝi estas maldika kaj ne alta, sed disradias ian bazan trankvilon, eĉ parolante pri fantomoj. Ŝia mieno estas serioza, preskaŭ malgaja, sed ŝia teniĝo impresas nestreĉite. Svedberg petas:

”Bonvolu rakonti pri sabate vespere.”

”Jes ja. Terura tago! Kiel komenci? Dumtage mi akompanis la geedzojn Ghamari kun ilia malsana filino al la hospitalo, kie oni rifuzis akcepti ŝin. Estis koŝmaro, pura koŝmaro. Mi ankoraŭ ne povas esprimi, kion mi sentas pri tio. Ĉiuokaze ni revenis posttagmeze, kaj mi klopodis venigi mian konaton, doktoron Wibe. Sed la horoj rampis, kaj li ne venis. Cetere la knabino estis pli kvieta, kaj ni kredis, ke tio signifas pliboniĝon. Tamen...  Nu, je la oka vespere iu alia el la Irananoj vokis min, kaj mi iris en la preĝejon, kie Jasmin ĵus mortis. Baldaŭ poste vere alvenis Torkel Wibe, tro malfrue. Li preskaŭ tuj ekparolis pri nekropsio – li kelkfoje estas iomete nesentema – kaj mi devis elpeli lin dum kelka tempo. Li iris promeni laŭ la klifo.”

”Kiam li eliris?”

”Mi fakte ne scias, mi ne pensis pri la horo.”

”Bone. Bonvolu daŭrigi.”

”Nu, mi iomete parolis kun Nasrin, la patrino. Mehdi jam antaŭe eliris el la preĝejo. Poste...”

”Ĉu rimarkis vi, kien li iris?” interrompas Jankéus.

”Ne. Li kredeble tutsimple volis esti sola. Eble li transiris la ŝoseon, sur la stepon, por rigardi orienten. Mi vidis, ke li kelkfoje faradas tiel.”

Estiĝas silenta momento, antaŭ ol ŝi daŭrigas:

”Do, kiam mi konstatis, ke la aliaj virinoj zorgas pri Nasrin kaj interparolas Perse, mi forlasis ilin kaj iris hejmen dum kelka tempo. Mi sidiĝis tie, kie vi sidas nun” – ŝi montras al Svedberg – ”kaj provis ordigi la pensojn. Sen granda sukceso, mi timas.”

”Kaj kiam vi revenis al la preĝejo?”

”Mi ne rigardis horloĝon. Post duonhoro, eble.”

”Kio okazis ĉe la preĝejo?”

”Doktoro Wibe jam revenis, kaj li anhelis ion pri iu, kiu mortis. Nu, mi jam sciis, ke iu mortis, do mi ne tuj kaptis la sencon. Poste mi tamen komprenis kaj akompanis lin en lia aŭto.”

”Ĉu vi entute ne eniris la preĝejon?”

”Ho, jes. Vi pravas. Kiam mi komprenis, ke iu plenkreskulo mortis, mi tuj timis ke Mehdi Ghamari faris al si ion stultan. Mi kuris en la preĝejon, sed li ankoraŭ ne estis tie. Tamen li alvenis antaŭ ol ni ekiris.”

”De kie li alvenis?” demandas Svedberg.

”De nenie! Li simple staris tie, subite, kaj reiris en la preĝejon.”

”Bone. Daŭrigu, mi petas!”

”Ni iris kelkcent metrojn per la aŭto, poste atendis la policaŭton, kiu baldaŭ alvenis kun sia blua lumo. Torkel Wibe montris al ili la lokon; mi restis proksime de ili, kaj post kelka tempo ili petis min rigardi, ĉu mi rekonas la viron. Kaj tion mi ja faris. Terura vidaĵo! Li estis mia respektinda kolego, pastro Bexelius.”

”Kiel vi reagis?”

”Mi tre surpriziĝis. Ne tiel multe pro tio ke li mortis, sed kion li faris en tiu arbareto?”

”Kial vi ne surpriziĝis pro lia morto?”

”Nu, ankaŭ pro tio, sed ne tiom. Li ne estis tute juna.”

Jen sufiĉe stranga klarigo, pensas Svedberg. Laŭ lia sperto, oni pli ofte murdas junajn homojn ol maljunajn. Li tamen daŭrigas:

”Poste, kio okazis?”

”La policistoj iom aranĝis, kaj post kelka tempo unu el ili veturigis min al sinjorino Bexelius por rakonti.”

”Kiel ŝi reagis?”

”Terure! Ŝi simple ne kredis nin. Supozeble ŝi pensis, ke tio estas unu el miaj atencoj kontraŭ la eklezio.”

”Viaj interrilatoj ne estas tre bonaj, ĉu?”

”Kompreneble ne. Bexelius estas unu el tiuj fundamentistoj. Pastrino – por ili tio estas same hereza kiel diino!”

Svedberg ridetas kaj ekiras laŭ alia direkto:

”Nun, ĉu vi bonvolus rakonti iom pri tiuj rifuĝantoj en via preĝejo? Kiam ili venis ĉi tien, kaj kiel tio okazis?”

”Antaŭ eterno, ŝajnas nun, sed vere temas pri tri semajnoj. Ili alvenis per iu Latva ŝipaĉo, kiu grundis ĉe la orienta bordo, ĉe Stenåsa. Vi devus scii, ĉar la polico ĉeestis por fortransporti ilin. La ŝipestron oni arestis, mi pensas. Sed ili ne fidis la policon – strange, ĉu ne – kaj fuĝis en la preĝejon de Stenåsa. Fariĝis tumulto, ĉar la pastro enlasis ilin, dum la paroĥa estraro volis elpeli ilin. Terure! Tiam mi proponis la preĝejon de Resmo kiel alternativon, kaj ni veturigis ilin ĉi tien per kelkaj aŭtoj.”

”Kion diras via estraro? Kaj la paroĥanoj?”

”Nu, la estraro ne tro protestas, krom unu konata rasisto, kaj la paroĥanoj ĝenerale aprobas la aferon. Almenaŭ tiuj, kiuj vizitas la preĝejon. Ili donacas vestaĵojn kaj manĝon, eĉ pli ol sufiĉe.”

”Kiom estas la rifuĝantoj?”

”Dek ses...  ili estis. Do nun estas...”

”Dek kvin.”

”Kredeble dek kvar, ĉar unu viro ŝajne kaŝe foriris. Mi ne scias kien.”

”Kiel longe ili povos resti, laŭ vi?”

”Mi ne scias. Se dependas de ili, tre longe, mi pensas. Ili vivis tutan eternon en mizeraj kondiĉoj unue en Ruslando, poste en Latvio.”

”Ĉu ili ĉiuj estas Irananoj?”

”Jes, ĉiuj.”

Svedberg rigardas al Jankéus, kaj tiu, kun ŝajne leĝera tono, demandas:

”Sinjorino Fagerström, ĉu ricevis vi anoniman leteron?”

Ŝi surprizite rigardas lin kaj mute pripensas. La brovoj kuntiriĝas. Poste ŝi kun suspektema mieno diras:

”Kiel vi scias? Ĉu mia edzo tion diris?”

Jankéus havas sufiĉan rutinon por responde demandi:

”Ĉu rakontis vi tion al iu, krom al via edzo?”

”Nu, mi montris ilin al li por ricevi konsilon, kiel fari... Jes, fakte, mi rakontis al ankoraŭ unu persono, sed ŝi kredeble ne informus vin.”

”Kiom da leteroj vi ricevis?”

”Tri. La unua kaj dua venis antaŭ jaro, proksimume. La tria antaŭ semajno.”

”Kaj kion oni skribis? Ĉu vi konservis ilin?”

”Mi konservis ilin, aŭ pli ĝuste mia edzo konservas ilin por mi. La enhavo estis ne tre timiga, ĝi konsistis el naive, stulte krudaj insultoj.”

”Kial vi ne faris denuncon?”

”Ili ŝajnis ne danĝeraj. Okaze de denunco, mi supozis, ke estus ĵurnala skribaĉado, kio nur kontentigus tiun kompatindulon, kiu sendis ilin al mi.”

”Ĉu vi suspektas iun?”

”Ne, neniun. Povas esti ĉiu ajn frenezeta aŭ inhibicioplena homo.”

”Ĉu povus ni vidi la leterojn?”

”Jes, mi diros al Lennart, mia edzo, ke li montru ilin. Sed mi ne volas denunci.”

”Bone. Kiel atingis vin la leteroj?”

”Mi trovis ilin en mia leterkesto, sed iu mem metis ilin tie, senkoverte.”

”Ĉu ili similis tiun ĉi?” demandas Jankéus etendante la kopion de la anonima letero. Lia mieno estas preskaŭ gaja. Leena Fagerström kun intereso rigardas la folion kaj kapjesas:

”Tute similaj. De kie venas ĉi tiu? Ĉu ĝi alvenis nun en la leterkesto?”

”Rigardu denove, mi petas”, replikas Jankéus. ”Ĉu vi certas, ke ĝi celas vin?”

”Kompreneble. Estas klare kiel vitro!”

”Do, vi avertos vian edzon, ke li montru al ni la pli fruajn. Cetere, al kiu alia persono vi montris ilin?”

Pastrino Fagerström iom hezitas, sed diras:

”Nu, mi ne vere montris ilin, sed rakontis pri ili. Estas konatino, kun kiu mi kelkfoje kunlaboras.” Subite ŝia mieno alprenas petolan nuancon. ”Eble vi trovus interese intervjui ŝin. Ŝi estas profesia sorĉistino. Guðrún Jónsdóttir en Långlöt. Mi rakontis al ŝi, ĉar evidente ŝi estis menciita en la unuaj leteroj.”

Tom Jankéus rigardas al sia kolego por indiki, ke li estas kontenta, kaj Svedberg diras:

”Do, sufiĉas, mi pensas. Kredeble ni devos pridemandi ankaŭ la rifuĝantojn, sed por tio ni bezonos interpretiston. Mi supozas, ke la preĝejo plej konvenas por tio. Ĉu troviĝas iu ĉambreto, kiun ni povos uzi?”

”La sakristio sendube konvenos.”

”Ha, jes. Bone. Cetere, ĉu via filo estis ĉe vi sabate?”

”Jes, matene Martin estis hejme, sed poste ne. Verŝajne li vizitis la ĉevalkurejon, kaj vespere iun amikon.”

”Ĉu li nun estas hejme?”

”Ne, sed eble morgaŭ post la kvina.”

”Do, ni pridemandos lin morgaŭ. Tiam ni eble havos ankaŭ Persan interpretiston. Ĝis revido, sinjorino!”


4. La plej naturaj aferoj

 

Marde matene Svedberg organizas pliajn pridemandadojn. Por la posttagmezo li sukcesas rezervi Perslingvan interpretiston, kaj li interkonsentas kun la veterinaro Lennart Fagerström en Gårdby pri rendevuo. Plue li konstatas, ke Guðrún Jónsdóttir vere troviĝas en la telefonlibro kun titolo ”sorĉistino”, sed tie li atingas nur telefonrespondilon.

”Provu telepation!” proponas Jankéus.

Pli detalaj teknikaj rezultoj venos plej frue posttagmeze. Ili ekstudas la du lokajn ĵurnalojn, kiuj plenas je artikoloj pri la dramoj en Resmo. La pli granda ĵurnalo koncentras sin ĉe la alteklezia pastro, kiu estis mortpafita proksime de loko plena je kontraŭleĝaj islamanaj rifuĝantoj. Ĝia pli malgranda konkuranto informas sobre pri la suspektinda morto de pastro, sed plenigis tri paĝojn per raporto pri la kvarjara Irana knabino, kiun la publika hospitalo rifuzis akcepti pro nekapablo pagi, kaj kiu mortis kelkajn horojn pli malfrue. Pluraj aŭtoritatuloj de la malsanflega administracio estas intervjuitaj, sed ŝajne havis nenion substancan por diri. La flegistino, kiu rifuzis akcepti la knabinon sen pago de kelkaj miloj da kronoj, mem malsaniĝis kaj sekve ne povis komenti la aferon.

”Malsana historio!” komentas Jankéus. ”Ŝajnas pli bone fariĝi ĵurnalisto.”

”Ĵurnalisto? Kial?” diras Svedberg nekredeme.

”Scias ili same malmulte kiel ni, tamen facile plenigas per tio tutajn ĵurnalojn.”

*

”Jen la leteroj. Infanaĵo, se vi demandas min!”

Lennart Fagerström estas fortika, alta kaj decidvoĉa, kaj disigas malfortan odoron de bovo. Li ŝajnas tre malsimila de sia edzino. Nur la Finnlanda dialekto sonas same.

”Ni vivas separite de du jaroj. Plej bone tiel. Leena ne havas talenton por geedza vivo. Sola suferanto estas la filo. Sed li jam plenkreskis. Do li ĉiuokaze devas sendependiĝi.”

Jankéus fotografas la tri pli malnovajn leterojn, kies enhavo aludas je nigra magio, envulto, kaj perversa voluptado. Konkretaj minacoj ne enestas, se ne kalkuli la ripetitan ”SATANO VIN PRENOS”.

”Ĉu vi konis la mortintan pastron Bexelius?” demandas Svedberg.

”Ne, tute ne. Mi ne emas je ekleziaj aferoj.”

”Bonvolu diri, kion vi faris sabate vespere?”

”Nenion. Estis hejme. Ripozis.”

”Ĉu vi estis sola?”

”Hmm. Amikino vizitis min. Viola Fransson.”

Aliajn informojn la du kolegoj ne povas elgajni el la efikimpresa bestkuracisto. Do ili faras provon dudek kilometrojn pli norde, en Långlöt. Post iom da serĉado ili trovas la domon de Guðrún Jónsdóttir, sed neniu respondas la alvokon, kiam ili frapetas ŝian pordon.

”Prenis ŝi la balailon kaj iris en ofica vojaĝo”, estas la nepra komento de Jankéus.

Reirante al la aŭto ili ekvidas maljunulon en la najbara ĝardeno, kaj demandas lin, ĉu li scias kie ŝi estas.

La viro ekzamenas ilin kaj sciigas:

”Matene mi vidis ŝin. Kaj la kato restas, ĝi ĵus kaŝis sin sub la grosujo. Do ŝi certe baldaŭ revenos, la knabineto.”

Kompreneble sorĉistino devas havi katon, kvankam tiu, kiu nun ŝtelrigardas ilin el sub grosarbusto ne estas nigra, sed ordinare stria grizulo. Kaj ”knabineto” ŝajnas nekutima epiteto de sorĉistino. Svedberg rigardas la brakhorloĝon. Restas pli ol du horoj ĝis ili renkontiĝos kun la interpretisto en Resmo. Ili decidas kafumi en proksima vilaĝa skanseno por poste fari plian provon ĉe la sorĉistino kaj ŝia kato.

”Do, evidente la pastro verkadis leterojn”, murmuras Jankéus super sia kafotaso. ”Tamen ne tre talentis li pri tio, ŝajne.”

”Ĝuste tio iom konsternas min. Nature, se iu enmanigis al li revolveron por fuŝe ŝajnigi memmortigon, tiu povus ankaŭ enpoŝigi al li leteron. Ambaŭ agoj iel similas sin laŭ stilo: naivaj, ne tre konvinkaj.”

”Eble iu alia ricevis leterojn, kiuj lin konvinkis, ke la pastro devas malaperi. Kaj la vidvino scias ion pri la leteroj.”

”Prave, tiel ŝajnis. Ni povus reviziti ŝin por eble rigardi lian laborĉambron.”

”Ĉu vi pensas, ke verkanto de anonimaj leteroj arkivigas kopion?” Jankéus demandas kun ironia rigardo.

”Eble jes. Tio kongruus kun la cetera stilo.”

*

La maljuna najbaro pravis: la knabineto baldaŭ revenis. Kiam la policistoj duafoje haltas antaŭ ŝia ruĝa dometo, ŝi sidas sur la ŝtupareto, karesante sian strian katon, kaj vere impresas tute ne kiel sorĉistino, sed ĝuste kiel ridetanta knabineto en blanka bluzo, blua ĝinzo kaj blankaj trejnŝuoj. Ŝia aĝo sendube ne superas tridek jarojn, kaj ŝi estas svelta, nealta, kun brunruĝa, mallonge tondita hararo.

Kiam Svedberg prezentas sin kiel policiston, kaj petas permeson fari kelkajn demandojn, ŝia rideto malaperas, kaj ŝia mieno alprenas pli atentan trajton, eble timeman.

”Kio okazis?” ŝi rapide sed mallaŭte demandas.

Svedberg, pensante pri la najbaro, petas ke ili eniru, kaj en la vestiblo klarigas, ke ili enketas pri la morto de pastro Bexelius en Vickleby.

Ili sidiĝas en simpla, kampara kuirejo, ĉe tablo kovrita per blua vakstolo. Grandega antikva fridujo zumas en unu angulo, konkure kun kelkaj obstinaj muŝoj en la fenestro.

Svedberg montras la leterkopion kaj demandas:

”Bonvolu diri, kion vi opinias pri ĉi tio.”

Guðrún Jónsdóttir atente tralegas la mallongan tekston, rigardas la du policistojn nenion dirante, kaj denove rigardas la leteron.

”Ĉu vi vidis ion similan?” demandas Svedberg.

Ŝi ankoraŭ iom silentas, poste diras:

”Kiu verkis tion, tiu volas impresi iel primitive, preskaŭ arkaike. Sed ne estas certe, ke tiu trajto sinceras. Povas esti masko. Ne, mi ne vidis similan, sed mia amikino Leena rakontis kaj recitis al mi aliajn. Ĉu tiu ĵus alvenis al ŝi, vi diris?”

Svedberg pripensas dum momento. La ”knabineto” parolis kun leĝere fremda akĉento de nedifinebla speco. Ŝiaj lastaj vortoj havis ironian tonon, kaj ŝi evidente posedas apartan mensan kapablon, tion li ne pridubas. Li pluas:

”Ĉu vi povas imagi, kiu sendis tiujn leterojn?”

”Verdire ne. Sed vi ja venas pro tiu murdo, ĉu ne? Mi jam antaŭe pensis pri la anoj de tiuj nigraj klerikoj, Bexelius, Sunnanbris kaj aliaj. Tamen, povus esti ĉiu ajn konfuzita homo...”

”Nigraj, vi diris?”

”Nigraj, jes. Ili vere servas la nigrajn potencojn, vi komprenu.”

Svedberg ĵetas helpopetan rigardon al sia kolego, sed tiu mute aŭskultas kun stulta rideto ĉe buŝo kaj okuloj, kvazaŭ enamiĝinto – aŭ sorĉito.

”Se mi ĝuste komprenis, vi mem okupiĝas pri iuj...  supernaturaj aferoj?” li klopodas daŭrigi kun videbla embaraso.

”Tio estas miskompreno”, ŝi diras. ”Male, mi okupiĝas nur pri la plej naturaj aferoj.”

”Aha. Nu, bone. Bedaŭrinde ni devas okupiĝi pri murdoj kaj aliaj krimoj...”

”Sed eĉ en tiel malhomaj agoj eblas serĉi tion, kio estas natura”, asertas la knabino, dum sonoras ŝia poŝtelefono. Ŝi respondas, kaj plenumas mallongan kaj efikecan telefonan interparolon kun iu kliento, kio inkluzivas notadon de rendevuo en ŝia elektronika poŝkalendaro.

Antaŭ ol adiaŭi la sorĉistinon, Svedberg ekscias, ke ŝi pasigis la tutan antaŭan semajnfinon en Stokholmo pro kurso pri psikodramo. Ŝi eĉ nepetite nomas du samkursanojn, ”por la okazo, ke vi bezonos konfirmon pri mia ĉeesto tie”, kiel ŝi diras kun moka rideto.

*

”Vekiĝu, Jankéus!” diras Roger Svedberg al sia kolego, sidante en la aŭto survoje suden. ”Vekiĝu el la sorĉo! Ĉu vi hazarde kunportas komputilan disketon?”

”Jes, certe”, respondas Jankéus etendante la manon al sia teko sur la malantaŭa sidloko. ”Kial?”

”Bonvolu enpoŝigi ĝin”, petas lia kolego.

La suno brilas lumigante la buntajn aŭtunajn kolorojn de foliarbaro, kiun ili trapasas de oriento al okcidento. Ĉiaj nuancoj miksiĝas – ruĝo de sorpujoj, oranĝa koloro de tremoloj, flavo de betuloj kaj ulmoj, pala bruno de kverkoj, kaj ie-tie la ankoraŭ restanta verdo de fraksenoj kaj alnoj. Svedberg mallevas flankan fenestron de la aŭto por enlasi iom da arbara freŝo, kaj por enspiri la aromon de aŭtuno.


5. Jankéus malviŝas

 

La laborĉambro de la forpasinta pastro Erland Bexelius prezentas miksaĵon el novo kaj malnovo. Sur la skribtablo kuŝas verda sorba papero kun malhelbluaj inkmakuloj, kaj en skribilujo el malhela ligno kuŝas fontplumo. Apude sur tableto kun tornitaj kruroj, eble iama triktraka ludotablo, staras persona komputilo kiel anakronisma entrudaĵo. Sur librobretoj miksiĝas malhelaj ledbindaĵoj kun bunte broŝuritaj libretoj.

”Ĉu ĉi tie via edzo preparis siajn predikojn?” komencas Svedberg.

”Jes, ĉiam”, respondas la nigre vestita vidvino. ”De pli ol tridek jaroj.”

”Kaj se li ricevis leterojn, tiuj troviĝas ĉi tie?”

”Certe jes. Sed li ne multe korespondis. Eble ĉi tie io kuŝas.” Ŝi malfermas tirkeston kun aro da leteroj, gazeteltondaĵoj kaj dokumentoj sen evidenta ordo.

Svedberg ekfoliumas la paperojn, poste levas la rigardon, montras al la komputilo, kaj demandas senemfaze:

”Ĉu ni povus startigi tiun?”

La vidvino kun senpova mieno diras:

”Mi eĉ ne scias, kiel funkciigi ĝin.”

Svedberg kapsignas al Jankéus, kaj tiu sidiĝas ĉe la komputilo kaj ŝaltas ĝin. La aparato ekzumas, kaj post kelka tempo Jankéus demandas:

”Pardonu, sinjorino, sed ĉu hazarde konas vi la pasvorton, kiun uzis via edzo por startigi Windows?”

‘Stulta demando’ pensas Svedberg, dum la sinjorino levas la ŝultrojn kun eĉ pli senpova mieno ol ĵus.

”Mi tute ne komprenas tiun maŝinon.”

Jankéus prove klavas ion kelkfoje, ŝajne sensukcese. Li demandas:

”Ĉu via edzo havis duan personan nomon?”

”Jes...  Abraham”, respondas konsternite la vidvino.

Jankéus klavas plu, kaj suspiras. Poste li faras ion, kaj la ekrano nigriĝas. ‘Li fiaskis’, pensas Svedberg kaj foliumas plu. Sed Jankéus skribadas per la klavaro, blankaj tekstoj preterkuras sur la nigra ekrano, li enŝovas sian disketon kaj ankoraŭ klavas. Svedberg turnas sin al la vidvino:

”Ĉu via edzo regis la anglan lingvon?”

La konsterniĝo de la vidvino kreskas ĝis plena konfuzo. Evidente ŝi tamen havas sufiĉan fidon je la polico por bonkondute respondi:

”Iomete, mi pensas. Ne tre bone, sed mi kredas, ke li iufoje legis ion en tiu lingvo.”

Svedberg denove kliniĝas super la fasko da paperoj, kiun li trovas terure teda. Vidante ke Jankéus ŝajnas preta, li tamen petas permeson kunporti la paperojn al la policejo, kontraŭ kvitanco. La vidvino hezite permesas tion.

Subite eksusuras la printilo, lokita sur librobreto inter biblioj kaj kateĥismoj. Jankéus elprenas la printitan paĝon kaj sian disketon, kaj poste malŝaltas la komputilon.

Poste, en la aŭto, Svedberg scivolas:

”Ĉu vi ion trovis?”

”Dubinde. Ekigi Windows ne eblis, manke de kodvorto. Feliĉe scias mi iom DOS-umi. Li ŝajne uzas...  hmm...  uzis Word aŭ WordPerfect. Malviŝis kaj kopiis mi ĉiujn viŝitajn dosierojn de la lastaj tri semajnoj. Estis nur naŭ dosieroj. Ni rigardu ilin ĉe ni.”

”Malviŝis?! Bone”, diras Svedberg, ŝajnigante ke li ion komprenis. Li supozas ke Jankéus, post ilia vizito ĉe la sorĉistino, ekhavis kapricon montri sian propran talenton pri magio. Memorante la printilan sonon, kiu fine akompanis la komputilan manipuladon, li demandas:

”Kion vi eltajpis?”

”Ho, nenion. Nur presprovaĵon, por vidi kiel ĝi printas.”

*

Tri horoj en la sakristio de Resmo sufiĉe lacigas komisaron Roger Svedberg. Ne pro tio, ke la demandado postulas apartan fortostreĉon aŭ estas iel drama. Sed pridemandi helpe de interpretisto dekon da rifuĝantoj, kiuj kaŝas sin en preĝejo, interalie por eviti la policon, postulas iom da organizado kaj takto. Sen la helpo de Leena Fagerström la afero entute ne estus plenumebla. Krome aldoniĝas aparta problemo, kiun li tute ne povis antaŭvidi. Kiam la rifuĝantoj unuafoje renkontas Sved-Persan interpretiston, sinjorinon Fatemeh Mozaffari, ili tre avidas utiligi ŝin por elmelki informojn pri Svedio kaj siaj ŝancoj resti, kion la interpretisto malmulte povas kontentigi.

La unua pridemandato estas Mehdi Ghamari, patro de la mortinta knabino Jasmin. Li estas kompakta viro tridek- aŭ tridekkvinjara, kun fermita mieno, kiu ne rivelas multon de liaj pensoj aŭ emocioj. Li havas nigrajn harojn kaj nigrajn lipharojn. Svedberg tuj rimarkas, ke li tre malemas respondi ĉiujn demandojn, sed post longa provado per diversaj ĉirkaŭfrazoj li konfirmas parton de la informoj donitaj pli frue de Leena Fagerström kaj Torkel Wibe. Li vere eliris el la preĝejo – la horon li tute ne notis, sed ”iomete post kiam la doktoro alvenis”.

”Kien vi iris? demandas Svedberg.

”Nenien. Nur promenis.”

”Kie vi promenis?”

Ŝultrolevo estas la sola respondo, kio ja faciligas la taskon de la interpretistino (‘kondiĉe ke ŝultrolevo havas tutmonde egalan signifon’, pensas Svedberg).

”Ĉu sur la ŝoseo?”

”Ne. Trans la ŝoseo. Sur tiu... ebena dezerto.”

La aspekto de la Oelanda stepo, kiu komenciĝas tuj trans la ŝoseo, vere impresas preskaŭ kiel dezerto. Ankaŭ Svedberg trovas la priskribon de Ghamari adekvata.

”Kiel longe vi promenis?”

”Mi ne scias. Ne longe. Mi iris ĝis la malgranda ŝoseo, kiu kondukas orienten. Poste mi revenis laŭ tiu vojo.”

”Ĉu vi aŭdis ion dum via promeno?”

”Nenion. Troviĝas nenio tie.”

”Dum kiom da tempo vi estis for?”

”Mi ne scias.”

”Kio okazis, kiam vi revenis?”

”Nenio. Mi iris al mia edzino kaj la filino, mia morta infano.”

Svedberg montras foton de la mortinta pastro Bexelius, sed Mehdi Ghamari post mallonga rigardo komentas:

”Ne. Mi ne konas.”

*

Svedberg pridemandas entute naŭ plenkreskulojn. Ĉiuj krom Mehdi Ghamari restadis la tutan koncernan tempon en la preĝejo aŭ tuj ekster ĝi, por fumi. Neniu rekonas la pastron laŭ la foto. Post la tria demandado li sendas sian kolegon por trovi la filon de la pastrino kaj pridemandi tiun.

Tom Jankéus paŝas al la pastrejo kaj trovas la junulon hejme. Martin Fagerström estas svelta sed fortika blondulo kun iom suspektema rigardo. Li enlasas la policiston en la kuirejon, kiu estas vasta kiel halo. Ili sidiĝas ĉe granda tablo el masiva pinligno. Sur la lavtablo staras amaso da lavota vazaro. Surmura kalendaro ankoraŭ montras la monaton aŭgusto.

Jankéus ĵetas rigardon trafenestre al la eksterdomaj aceroj, kie oktobra vento penas forbalai la ruĝajn foliojn.

”Mi vin petas rakonti, kion faris vi sabate”, li komencas.

”Mi ne estis ĉi tie”, diras la knabo paŭte.

”Kie vi estis?”

”En Kalmar, ĉe amiko.”

”Nome?”

”Patrik Eriksson, Stensbergsvägen 15.”

”Je kioma horo vi iris tien?”

La junulo pripensas.

”Mi ekiris de ĉi tie eble je la kvina, por iom fiŝadi. De tie mi iris senpere al Kalmar kaj venis tien je la oka.”

”Kie vi fiŝis?”

”En la markolo, ĉe Lilla Frö.”

”Kaj kiam revenis vi tien ĉi?”

”Nur hodiaŭ. Mi tranoktis ĉe mia amiko.”

Jankéus denove rigardas eksteren tra la fenestro, kvazaŭ sopirante al pli interesa tasko. Li ne ŝatas pridemandadojn, kie malgraŭ lia pacienca fiŝado, tamen nenio valora kaptiĝas.

”Bone. Ĉu konis vi la mortinton?”

La knabo hezitas momenton, poste demandas:

”La pastron de Vickleby? Ne. Kial mi konu lin?”

”Mi ne scias. Najbaro, preskaŭ. Kolego de via patrino.”

”Li estis tia, kiu malamas virinajn pastrojn.”

”Jes. Ĉu havis li samideanojn en la regiono, laŭ vi?”

”Kredeble kelkajn, sed mi ne konas ilin. Kial do?”

”Aŭ kontraŭulojn?”

Li denove pensas dum momento.

”Tio estus mia patrino, ekzemple. Fakte, la plej multaj homoj kredeble ne konsentus kun li.”

”Sed ĉu vi povas pensi pri iu speciala malamiko de Erland Bexelius?”

”Ne. Mi dubas, ĉu troviĝas. Li estis sendanĝera maljunulo, laŭ mi. Sed mi ne konas tiujn pastrajn aferojn.”

”Ĉu iam aŭdis vi pri anonimaj leteroj?”

Martin Fagerström ĵetas surprizan rigardon al Tom Jankéus.

”Ne. Ne laŭ mia memoro.”

”Ĉu vi ion kaptis?” La mieno de Jankéus ne rivelas, ĉu li ŝercas aŭ seriozas.

”Kaptis?”

”Sabate. Fiŝante. Ĉu vi havis bonŝancon?”

”Aha. Ne tre. Fakte, mi ricevis nenion, kion indis konservi.”

La buŝo de Jankéus formas ironian rideton apenaŭ videblan. ”Do, same kiel mi”, li duonvoĉe murmuras.

*

La malalte staranta suno preskaŭ blindigas ilin dum la reveturado trans la markolon. Sub la longa ponto inter Oelando kaj la Smolanda bordo la akvo muare brilas, kaj la urba konturo de Kalmar fariĝas nura nigra silueto.

”Magra posttagmezo”, komentas Jankéus, kiam ili revenas urben.

En la policejo ĉe la strateto Malmbrogatan tamen atendas ilin pli riĉa vespera rikolto. Dum Svedberg profundiĝas en kelkaj teknikaj raportoj, kiuj alvenis dum ilia foresto, Jankéus malaperas al sia komputilo. Post kelkaj minutoj li tamen staras en la pordo de Svedberg kun sia plej petola mieno:

”Venu rigardi kion malviŝis mi!”

Kelkjara sperto diras al Svedberg, ke ne indas peti klarigon. La plej efika konduto estas bonvole akompani la kolegon al lia komputila ekrano, sur kiu vidiĝas per grandaj nigraj majuskloj la facile rekonebla teksto de la anonima letero trovita en la poŝo de la murdito. Jankéus alklakas ie per la muso, kaj jen aperas alia majuskla teksto:

 

MI SCIAS, KIE VI LOĜAS:
TIE, KIE ESTAS LA TRONO DE SATANO
VI INVITIS FALSAN DION
VI SERVAS ALAHON
VI ADULTAS KUN MAHOMETO
KRISTO BRULMARKOS VIN

 

”Ĉu tio estas la komputilaĵo de la pastro?” demandas Svedberg kun preskaŭ admira tono.

”Jes. Jen lia komputila sekreto de la 26a de septembro. Sed nun atentu! Jen novaĵo!” gajas Jankéus kaj denove alklakas.

 

VI SERVAS AL MAMONO
VIA EDZINO ADULTAS KUN DEMONOJ
ŜI SODOMIAS KUN SATANINO
ŜI NOMAS SIN PROFETINO
KAJ ŜI DELOGAS LIAJN SERVISTOJN MALĈASTI
KIEL LONGE VI TOLEROS ŜIAN MALĈASTADON?

 

”Jen de la 10a de oktobro. Samtage kiel la enpoŝa letero kaj la murdo. Tion ne montris al ni la bestodoktoro!”

Svedberg pensas dum momento, kaj poste diras:

”Bone, ni kontrolos morgaŭ, ĉu ĝi estis liverita al sinjoro Fagerström. Povus esti ankaŭ al iu alia, kompreneble. Ĉu estas ankoraŭ pliaj?”

”Ne, sed sufiĉas tiuj tri, ĉu ne? Krome, laŭ mia diletanta okulo, la printaĵo kiun mi faris en lia laborĉambro ne diferencas de la letero en lia poŝo.”

Roger Svedberg reiras al siaj teknikaj raportoj. La murdito, kiel oni jam supozis, mortis de kuglo, kredeble pafita je distanco de kvin ĝis dek metroj tra la dekstra parto de la kapo. La mortotempo kongruas kun la informoj donitaj de Torkel Wibe, tio estas, ke la morto povis okazi ĉirkaŭ la dudek-unua horo sabate. La kuglo trovita de Jankéus estis pafita per la trovita revolvero. Sur la revolvera kolbo ne estas fingrospuroj, sed sur ĝia tubo troviĝas spuroj de nekonata persono. La letero trovita en la poŝo de la murdito tute malhavas fingrospurojn. Surtere inter la loko, kie la kadavro kuŝis, kaj la loko, kie la kuglo estis trovita, troviĝis sango de du personoj. Unu el ili sangogrupe kongruas kun la mortinto, dum la alia ne kongruas. DNA-testo estos farita por kontrolo. Sango de la dua speco troviĝis plej grandkvante sur la grundo sub la kadavro, dum la sango de la mortinto plej amasiĝis en loko sur la malnova tervojeto, proksime al la trovita kuglo.

Tiu raporto estas la lasta, kion Roger Svedberg tralegas, antaŭ ol hejmeniri tiuvespere, kaj tiuj informoj pri la sango de du homoj akompanas lin hejmen kaj en la dormon.


6. Vojo de sekureco

 

Svedberg verkas raporton pri la murdenketo. Li tajpas per komputila klavaro, sed la teksto rapidege kaj nelegeble preterruliĝas surekrane. Ĝenas la tajpadon, ke liaj manplatoj plenas je sango. Li singarde manipulas por ne makuli la klavojn, kaj krome li devas zorgi ne miksi la sangon de unu mano kun tiu de la alia.

Eĉ vekiĝante li tenas ambaŭ manojn rigide antaŭ si, kaj li devas lumigi kaj rigardi la polmojn por certiĝi, ke la gluiĝema sango estis pura sonĝaĵo. Li trinkas glason da akvo kaj reendormiĝas.

Matene la malagrabla inkuba sento estas for. Li matenmanĝas, babilante kun sia edzino pri ĉiutagaĵoj, aĉetindaj aferoj por la hejmo kaj planoj por Kristnasko. Poste li en bona humuro aŭtas al la policejo. La mateno estas tipa oktobra mateno ĉe la marbordo: ventpelataj nubaj ĉifonoj ĉasas unu la alian, kaj pluvgutoj aspergas la frontglacon de lia aŭto. Laboreje li konstatas, ke la lokaj ĵurnaloj daŭrigas ĉiu sian kampanjon, sed manke de substancaj novaĵoj ili remaĉas la jam konatajn faktojn kaj fantaziojn. La malgranda ĵurnalo postulas demision de la hospitala direktoro Thunell, dum la pli granda prezentas intervjuon kun pastro Sunnanbris, laŭ kiu la pastrinoj iel prezentas minacon al la sekureco de veraj pastroj – do, de viraj pastroj.

*

Kiel kutime dum la lastaj semajnoj, Leena Fagerström matenmanĝas en sia preĝejo kun la rifuĝantoj. En la sakristio du virinoj preparis teon kaj marmeladon el pomoj kaj sorpoj, dum la pastrino alportas panon kaj jogurton. Ŝi tre ĝuas tiujn komunajn manĝojn en tute ne praktika manĝejo, kaj ofte partoprenas ankaŭ vespermanĝon kun la Irananoj. En la pastrejo – malofte ŝi diras ”hejme” – ŝi nuntempe neniam emas manĝi. Antaŭe jes, kiam ŝia filo estis pli juna, kaj ili manĝis kune kaj dividis la okazintaĵojn de la tago. Sed nun ne plu. Neniam ili nun manĝas samtempe kaj samloke. Kun la rifuĝantoj ŝi eble ne dividas siajn proprajn zorgojn, sed iomete ŝi tamen partoprenas en ilia vivo. La komuna manĝado kvazaŭ redonis al la manĝo iom el ĝia sankteco, kiun ĝi tute perdis en ŝia hejmo, la pastrejo.

Ekster la preĝejo de Resmo du viroj staras fumante cigaredojn. De temp’ al tempo ekbriletas inter flugantaj nuboj la pala suno de Sveda oktobra mateno, sed tiu malmulte varmigas, des malpli ĉar de la sama direkto venas obstina vento el trans la senarba ebeno. Vento el sudoriento, el trans la maro, de kie ili venis por komenci novan vivon. Per mallongaj, duonaj frazoj ili remaĉas memorojn de la longaj monatoj en diversaj provizorejoj, kie ili atendadis sian pluan sorton. Tendaro en Turkmenio, ĉe la Kaspia maro. Rifuĝejo en Moskvo. Malliberejo apud Rigo en Latvio. Holdo de rusta ŝipaĉo, kiu fine grundis ĉe la orienta Oelanda bordo. Kaj nun Sveda vilaĝa preĝejo.

”Ĉu vi pensas, ke li fakte pafis tiun pastron?” mallaŭte demandas unu. Lia nomo estas Masoud Ĥosravi, kaj lia profesio, kiun li jam de pluraj jaroj ne plenumas, estas instruisto pri historio kaj filozofio.

La alia viro elblovas fumringon kaj respondas:

”Mi timas, ke jes, kvankam mi ne komprenas kial. Sed mi esperas, ke li tamen sukcesos veni al Stokholmo. Tie li devas havi pliajn ŝancojn.”

Tiu dua fumanto estas Mohammad Mirzadeh, doktoro pri aerodinamiko kaj aŭtoro de maldika poemaro, kiu bedaŭrinde ne estis eldonebla en lia hejmlando. Ŝajnas dube, ĉu li havos pli grandan literaturan sukceson en sia nuna restadlando.

*

En la policejo de Kalmar Svedberg spertas iom da malfacilo resumante la ĝisnunan enketon al la policestro. Dume Jankéus telefone interparolas kun Lennart Fagerström.

”Tre utilis via helpo pri la anonimaj leteroj al via edzino. Sed vi ne menciis tiun leteron, kiun ricevis vi mem sabate.”

La linio dum kelkaj sekundoj ŝajnas morta. Poste sinjoro Fagerström diras:

”Kiu letero?”

”La anonima letero, kiun ricevis vi lastan sabaton.”

”Ĉu vi ŝercas? Aŭskultu, mi estas sufiĉe okupita...”

”Ankaŭ mi. Ĉu vi havas faksilon?”

”Jes. Sama numero.”

”Do, interrompu ni provizore, kaj mi faksos al vi paĝon. Ĉu en ordo?”

”Se plaĉas al vi.”

Jankéus faksas la leteron de la 10a de oktobro, kiu supozeble celis la edzon de la pastrino, kaj poste retelefonas. La veterinaro nun iomete pli elokventas:

”Aŭskultu. Mi ĵuras, ke mi neniam antaŭe vidis tiun stultaĵon. La stilo ja similas la leterojn al Leena, sed mi ricevis neniun. Ĉu vi komprenas?”

”Jes ja. Ĉu vi povas imagi, al kiu alia persono estis sendita tiu ĉi letero?”

”Ne. Ŝajnas celi min. Sed mi neniam antaŭe vidis ĝin.”

*

Svedberg cerbumas pri la fingrospuro sur la revolvera tubo, kaj pri la sango de dua persono. Ambaŭ estas bonegaj indikoj, sed mankas evidenta suspektito, de kiu eblus postuli sangoteston kaj fingropremaĵon. Li iras al la ĉambro de Tom Jankéus:

”Jankéus! Tiuj Iranaj rifuĝantoj – ĉu vi pensas ke la Enmigrada Administrejo havas iliajn fingropremaĵojn?”

”Demandos mi.”

Post dek minutoj li raportas, ke bedaŭrinde ne. Normale oni prenus tiajn, por kontroli, ĉu iu jam rifuzita persono revenas sub alia nomo. Sed en ĉi tiu kazo, dank’ al la pastroj de Stenåsa kaj Resmo, la Administrejo neniam havis okazon kolekti fingropremaĵojn.

”Aĉe! Sed eble tiu servema pastrino povus refoje iel helpi nin”, murmuras Svedberg. ”Sufiĉus se ŝi liverus ion, kion palpis tiu Ahmed Kamelo aŭ kiel-li-nomiĝas. Cetere, kial mi mem ne aranĝis tion? Nu, ne estas tro malfrue.”

Dirite-farite. Post duonhoro la aŭto de Svedberg haltas antaŭ la pastrejo de Resmo. Neniu malfermas, kiam li frapetas. Do li pluiras al la preĝejo. Pastrino Fagerström ne ĉeestas, kaj li sentas bezonon de ŝia helpo, por ne fuŝi la aferon. Unu el la Iranaj virinoj diras en la angla lingvo ”Oficejo! Pastra oficejo!” kaj poste ion, kion li interpretas kiel ”Mörbylånga”, la nomo de proksima vilaĝo. Li telefonas al la numerinformejo, poste vokas la pastran oficejon, kie li finfine trovas sinjorinon Fagerström.

”Mi forgesis demandi ion hieraŭ. Ĉu vi bonvolus konvinki sinjoron...” – li konsultas sian slipon – ”sinjoron Ghamari, ke mi bezonas ankoraŭ mallongan interparolon kun li?”

Leena Fagerström konsentas, kaj post duonhoro li trovas sin denove en la sakristio kun la moroza Iranano. Svedberg transdonas al li fotojn de tri pli-malpli hazarde elektitaj krimuloj, demandante angle, ĉu Ghamari rekonas tiujn personojn.

”Ne. Neniam vidis.” Mehdi Ghamari redonas la fotojn, singarde tenante ilin ĉe la randoj. Tie certe neniu tuta fingrospuro restos. Svedberg pentas, ke li agis tiel spontane. Necesas improvizi. Li elpoŝigas notlibron kaj globkrajonon, alturnas blankan paĝon, kaj transdonas ambaŭ al la Iranano.

”Bonvolu skribi vian nomon.”

”Kial?” la viro hezite demandas, palpante la notlibron kaj skribilon.

”Nura formalaĵo. Mi forgesis noti vian nomon. Por mia raporto.” Svedberg levas la ŝultrojn kaj ridetas, kvazaŭ li senkulpigus sin pro erareto.

La Iranano skribas MEHDI GHAMARI kaj redonas la aĵojn. Svedberg enpoŝigas ilin petante pardonon pro la ĝeno.

‘Kiom da klopodo pro tia bagatelo. Kompreneble li ne murdis la pastron. Kia ideo! Kial li murdus lin? Tamen estos bone ekskludi lin’, Svedberg pensas aŭtante norden. ‘Tiu stultulo Jankéus jam telefonis al la veterinaro. Alie mi povus fari la samon ĉe li. Nu, mi elpensos ion.’

Revenante en la policejon li liveras sian globkrajonon kaj notlibreton al la teknika sekcio. Poste li kaptas alian ideon. Denove li serĉas sian kolegon por diskuti.

”Jankéus! Ĉu vi havas tempon?”

”Ĉiam, ĉefo!”

Tio sendube estas ironiaĵo. Normale li respondus ‘Manko de tempo ne mankas’ aŭ ion similan. Svedberg tamen elektas kompreni lin laŭlitere.

”La edzino, la pastra vidvino, ŝajne sciis aŭ divenis ion pri la anonimaj leteroj. Eble ankaŭ aliaj scias aŭ divenis. Eble aliaj ricevis leterojn. Kiu povus orienti nin inter la diversaj koterioj de la eklezio?”

”Hmm. Povus ni komenci per liaj samideanoj. Tiu alteklezia aktivulo ĉi tie en Kalmar, ekzemple.”

”Sunnanbris? Bone, kial ne?”

*

Pastro Lars Gustav Sunnanbris akceptas ilin en malgranda sed solena oficeja ĉambro en bela domo el la deksepa jarcento ĉe la Malgranda Placo. Lia skribtablo estas zorge polurita kaj senpolvigita. Sur ĝia dekstra angulo pozas granda paperpremilo el kristalvitro en formo de nuda virino, sur la maldekstra tronas vitra ujo kun bombonoj, kiujn li ofertas al la du policistoj. Surmure serio da bildoj pri dolmenoj kaj tumuloj. La pastro mem estas diketa, senbarba kvardekjarulo kun helblua rigardo.

”Pastro Bexelius ja estis via kolego”, komencas Svedberg.

Sunnanbris kapjesas digne kaj senvorte, dum la policisto daŭrigas:

”Ni klopodas kolekti pecojn por formi bildon pri liaj amikoj kaj malamikoj, por pli bone kompreni kien direkti nian enketon.”

La pastro prenas krajonon kaj rotaciigas ĝin inter la fingroj dum li ekparolas:

”Mi konas nur liajn ekleziajn samkredanojn – kaj malsamkredanojn. Ŝajnas tre malprobable, ke ili rilatas al lia morto. Ĉu ne temas pri iu hazarda ago de perfortulo?”

”Nature ni esploras ankaŭ tiun eblon”, pli-malpli mensogas Svedberg. ”Sed la polico ne povas limigi sin al unu hipotezo.” Tiu frazo sonas preskaŭ komike oficialeska; eble la etoso de ĉi tiu ĉambro iel influas ankaŭ la vizitantojn.

”Mi komprenas”, mielas pastro Sunnanbris. ”Nu, vi sendube scias, ke Erland Bexelius apartenis al la altekleziaj rondoj, same kiel mi. Kaj en la apuda paroĥo ja troviĝas unu el la plej konataj tiel nomataj virinaj pastroj de nia diocezo, sinjorino Fagerström. Ŝia maniero utiligi la sanktan preĝejon por diversaj spektakloj sendube provokis multajn kristanojn, kaj tiuj ondoj eble plaŭdis ankaŭ ĝis la najbara preĝejo de Vickleby.”

”Ĉu Bexelius iel agis kontraŭ Leena Fagerström?”

”Jes, fervore. Li avizis al la dioceza kapitulo pri certaj misaĵoj en la paroĥo de Resmo. Senrezulte, bedaŭrinde.”

”Pri kiuj misaĵoj temis? La rifuĝantoj?” demandas Jankéus.

”Ne, tio estas tro ĵusa afero. Temis pri uzo de la preĝejo por profana aŭ eĉ superstiĉa aktivado de personoj tre malproksimaj de nia konfesio.”

”Sorĉistino, eble?”

”Jes, interalie aperis tie iu Islanda blagistino, aŭ tiel nomata sorĉistino. Sed vi pravas, ke ankaŭ la afero pri rifuĝantoj zorgigis lin. Persone mi trovas la agadon de sinjorino Fagerström por helpi al rifuĝantoj tre laŭdinda. Ni ekleziuloj devas multe pli aŭdace kaj sendepende batali kontraŭ la ŝtato kaj ĝiaj leĝoj. Sed ŝi devus trovi alian ejon por tiuj homoj ol kristanan preĝejon!”

”Do, Bexelius aktivis por sia opinio. Ĉu tio havigis al li malamikojn?” demandas Svedberg.

”En la eklezia debato jes. Sed tia malamiko, kiu murdus – tio ŝajnas inkuba fantazio! Kaj tamen tiu maljuna sincerulo mortis.” La voĉo de Sunnanbris tremas ĉe la vortoj ‘maljuna sincerulo’, kaj fadas ĉe ‘mortis’.

”Kaj ekster la eklezio?”

”Erland Bexelius preskaŭ ne vivis ekster la eklezio. Mi ne povas imagi, kio havigus al li malamikon. Mi ankoraŭ preferas kredi pli multe je la hazarda perfortulo.”

”Ĉu vi scias, ke anonimaj leteroj estis sendataj en tiuj Oelandaj paroĥoj?”

Pastro Sunnanbris rigardas komisaron Svedberg kun malaproba mieno, kvazaŭ post blasfemo:

”Ĉu vere? Nu, kredeble tiaj aferoj povas okazi ĉie. Oelando ne estas Edeno, kvankam fojfoje oni pensas tiel.”

”Sed ĉu vi jam aŭdis pri tio?”

”Ne. Neniam.”

Jankéus montras la leteron de la 26a de septembro. La pastro rigardas ĝin kaj ridas:

”Jen! ‘Vi adultas kun Mahometo.’ Tio estas bona! Trafaj esprimoj, ĉu ne? ‘Trono de Satano’. El Apokalipso, ŝajne.”

”Ĉu vi imagas, al kiu oni sendis tiun?” demandas Svedberg.

”Se mi rajtas diveni – al sinjorino Fagerström. Ĉu mi pravas?”

”Kaj kiu sendis ĝin?”

”Nu, mi mem ne povas fieri pri tio.”

”Sed eble pastro Bexelius?”

”Tion mi definitive ne kredus. Li estis multe tro tradicia, malnovstila Sveda paroĥestro. Pli kredeble iu juna entuziasmulo respondecas.”

Svedberg pripensas, ĉu malkaŝi la veron al la amuzita pastro, sed trovas tion sensenca. Anstataŭe li demandas:

”Sabate, en la tago kiam pastro Bexelius mortis, ĉu vi kontaktis lin?”

Sunnanbris sulkigas la frunton, sed ĝi baldaŭ reglatiĝas:

”Jes, prave. Mi telefonis al li por diskuti la dimanĉajn predikojn. Ni ofte faras tiel. En milito necesas kunordigi la fortojn. Kiel policisto, vi eble konsentas?”

”Kion li intencis pritrakti en sia planita prediko?”

”Nu, la dimanĉo estis la Tago de Danko. Ni diskutis pri diversaj aferoj, pro kiuj ni devas danki al Dio. Precipe pri Lia Leĝo, tio ke ni ne devas vivi en plena konfuzo, sed Li montras al ni la ĝustan vojon, laŭ kiu ni iras en sekureco.”

Svedberg dankas pro la informoj kaj forlasas la ĉambron rezistante ian tenton riverenci.

”Tamen tiuvoje, kie biciklis Bexelius sabate, ne iris li en sekureco”, komentas Jankéus paŝante tra la malebena bulŝtone pavimita Malgranda Placo.


7. Kazo solvita?

 

Tuj postlunĉe inspektoro en la teknika sekcio de la policejo telefonas al Svedberg:

”Vi pravas. Estas la sama ulo.”

”Kio?”

”La fingrospuroj de la revolvera tubo identas kun tiu de via notlibro. Vi trovis la ĝustan ulon.”

Svedberg miras. Lia intuo trompis lin. Do, ĉu la kazo jam estas solvita? Li rezervas tempon kun la prokuroro, resumas la kazon, kaj ricevas permeson aresti la kontraŭleĝan rifuĝanton Mehdi Ghamari pro suspektita murdo sen antaŭmedito.

La aresto fariĝas tumulta. Svedberg, Jankéus kaj du pliaj kolegoj eniras la preĝejon de Resmo, ankoraŭ du kolegoj atendas ekster la pordo. Svedberg prezentas la dokumenton pri aresto kaj klarigas mallonge angle, kion ĝi signifas. Ghamari rifuzas kuniri, kvar ĝis kvin aliaj personoj klopodas bari la vojon, kiam la policistoj perforte kuntrenas lin. La du eksteraj policistoj devas enveni por forigi virojn kaj virinojn, kaj fine la ses policistoj kunlabore sukcesas enpuŝi Ghamari’n en la polican buseton kaj forveturi.

En la policejo Svedberg prokrastas al morgaŭ la demandadon de Ghamari. Oni faras sangoteston kaj sendas lin en la arestejon.

”Unu afero iomete defias mian komprenon”, diras Svedberg antaŭ ol hejmeniri vespere. ”Se li perdis tiom da sango, tio signifas, ke li vundiĝis, sed ŝajne li neniam montris sin vundita.”

”Eble trafis lin atako de naza sangado, kiam trenis li la pastron”, respondas Jankéus. ”Kio provokas min, tio estas: kiel li sukcesis elverŝi sian sangon sub la kadavron de la pastro?”

*

Vespere deĵoranta policisto en Kalmar ricevas anoniman telefonvokon. Estas nur kelkaj mallongaj frazoj, el kiuj duonon oni sukcesas surbendigi. Obtuza voĉo parolas rapide kaj dishakite:

”Temas pri la murdo…  de pastro Bexelius…  Vi devus demandi pastron Ekström en Stenåsa…  kion li faris sabate vespere…  inter la oka kaj deka…  Demandu lin!”

Post kiam la voĉo malaperis, kaj la linio estas rompita per subita klako, la deĵoranto skuas la kapon. Al ĉiu murdenketo apartenas ankaŭ kelkaj frenezuloj, kiuj suspektas siajn najbarojn. ”Nu, prefere tiajn, ol tiujn kiuj denuncas sin mem”, li pensas verkante mallongan noton por matene sendi al la enketanta komisaro.

*

Estas frua mateno, ĵaŭde la 15an de oktobro. La pensiita fiŝisto Nils Sjögren traserĉas siajn fiksajn retojn por angilkaptado ĉe la marbordo sude de Kalmar. Estas sunleviĝo kaj tri-kvar gradoj super nulo. La vento blovas modere de sudoriente.

Unu el la retoj estas disŝirita kaj ŝarĝita per iu granda kaptaĵo. Sjögren malbone vidas, kaj en la matena duonlumo la akvo plumbe grizas. Li levas ion super la akvon. Ĝi estas homa piedo kaj kruro kun verdstria ŝtrumpo kaj griza pantalono.

Nils Sjögren lasas la piedon regliti akven, startigas la eksterpoban motoron de sia boato kaj veturas hejmen por alvoki la fajrobrigadon. La fajrobrigadistoj estas tiuj, kiuj ne nur estingas incendiojn kaj savas katidojn el tro altaj arboj, sed krome savas dronantojn kaj elakvigas dronintojn.

Post iom da laboro ĉe la angilretoj oni elakvigas la korpon de viro, nigraharulo kun lipharoj, vestita per griza kompleto. Sed la fajrobrigadistoj baldaŭ vidas, ke ĉi tiu mortinto ne dronis. Li havas disŝiritan ĉemizon kaj malbelan pikvundon en la brusto.

*

Posttagmeze Svedberg interkonsiliĝas kun Jankéus en sia laborĉambro. Li resumas:

”La fingrospuro de la pafilo jes estas tiu de Ghamari, sed la sango ne. Male, la sangogrupo de la mara kadavro kongruas kun la sangomakuloj. DNA-analizon ni ricevos, kiam tio plaĉos al la pigruloj en Linköping. Antaŭ ol konfronti nian arestiton kun la nova mortinto, mi ŝatus provi ekscii pli multe pri li. Laŭ sia aspekto la viro ŝajnas evidenta sudlandano, kaj li kredeble kuŝis en akvo de kelkaj tagoj. Ĉu ne nia pastrino iam parolis pri unu rifuĝanto, kiu forlasis la grupon?

”Jes, vi pravas. Sed kiam tiu malaperis, laŭ ŝi? Mi ne memoras.”

”Sendube ni ne demandis pri tio. Do, ek al Resmo denove!”

*

Ĉi-foje oni ne invitas komisaron Svedberg eniri, nek en la preĝejon, nek en la pastrejon. La aresto de Ghamari frostigis la jam malvarmetan atmosferon en Resmo. Sur la preĝeja ŝtuparo li montras la foton de la viro trovita en angilreto.

”Jes, tio estas nia homo. Reza...  mi forgesis la familian nomon. Ĉu droninta? Terure!” Leena Fagerström aperas ŝokita.

”Ĉu vi memoras, kiam li forlasis la grupon?”

”Nuu...  ne estas tute facile diri. Li estis pli aktiva ol la aliaj kaj kelkfoje foriris de la preĝejo dumtage, sed revenis vespere. Mi ne scias, kien li kutimis iri, sed mi memoras, ke li iufoje havis problemon kun la busŝoforo. Sed post sabate mi tute certe ne plu vidis lin. Do, kredeble li malaperis sabate...  Jes, vendrede vespere mi memoras, ke li revenis al la preĝejo de iu ekskurso.”

”Bone. Sabate, do. Kaj ĉu vi aŭdis lin diri ion, kio povus indiki, kial li ‘ekskursis’ tiel?”

”Ne, mi nenion tian memoras.”

”Kian problemon li havis kun ŝoforo?”

”Nu, mi iom hontas pro tio, ĉar fakte li unue demandis min, ĉu li povus senriske iri per la aŭtobuso al Kalmar. Li timis polickontrolon kaj similajn aferojn. Mi diris, ke certe ne okazas tiaj en la buso, kaj li ekiris. Sed li havis malbonŝancon trafi nian blu-flavan ŝoforon, kaj la rezulto estis kverelo aŭ miskompreno aŭ mi-ne-scias-kio, kaj li baldaŭ revenis.”

”Blu-flavan ŝoforon?”

”Jes, tiun John Blidh, kiu estras naciisman ”blu-flavan” movadon...  Li estas konatulo en la komunumo de Mörbylånga; li formas unupersonan partion en la komunuma konsilantaro, kaj krome li estas ano de mia paroĥa estraro – tial mi konas lin bone, tro bone.”

Leena Fagerström kunportas la foton en la preĝejon, kaj post kelkaj minutoj du viroj kun malamika mieno aperas en la pordo. Ili lakone atestas, ke la viro de la foto estas Reza Sajadirad, kuzo de Mehdi Ghamari.

”Kuzo de Ghamari? Kaj kiam li forlasis vin?”

La Irananoj rigardas unu la alian kaj ŝajne ne povas decidiĝi ĉu respondi aŭ ne:

”Ni ne scias certe.”

”Ĉu lastan sabaton?”

”Eble sabate, eble alian tagon.”

”Kien li iris?”

Ŝultrolevoj.

*

Ĉi-foje Svedberg havas bonŝancon – kiam li sonorigas ĉe la pordo de John Blidh, apuda fenestreto malfermiĝas, kaj viro anoncas:

”Minuteton! Mi duŝas min. Atendu iomete.”

Do, Roger Svedberg atendas antaŭ la domo ĉe la strato Södra Långgatan en Mörbylånga, la komunuma centro de suda Oelando. La vento susuras en aleaj arboj, ridmevoj kriĉas ĉe la proksima marbordo. Ambaŭflanke de la pordo troviĝas florpotoj kun aŭtunaj restaĵoj de tropeoloj, kaj super la pordo flirtas blu-flava Sveda flageto sur malgranda stango. Klinite kontraŭ barilo staras biciklo.

Post kvin minutoj la pordon malfermas viro ĉirkaŭ kvindek- aŭ kvindek-kvinjara, alta, svelta kaj kun trankvila mieno. Li portas malhelruĝan trejnkompleton el mola, malstrikta ŝtofo. La mieno iomete velkas al malpli bonvola nuanco, kiam Svedberg montras sian polican identigilon, sed la viro petas lin enveni en la kuirejon.

”Pri kio temas?”

”Mi enketas pri la morto de pastro Bexelius kaj bezonas kontroli kelkajn informojn de atestantoj.”

”Ĉu? Mi pensas ke mi nenion scias pri tio.”

Svedberg elpoŝigas la foton de Reza Sajadirad.

”Bonvolu rigardi. Ĉu vi rekonas tiun viron?”

”Ne.” La respondo venas preskaŭ prompte, post nur momenta observo de la foto.

”Iu alia atestanto tamen asertas, ke vi iam kverelis kun li.”

John Blidh rigardas al Svedberg, poste la foton, kaj denove la policiston.

”Tion mi ne kredas. Sed li vere aspektas, kvazaŭ li povus mortigi pastron.”

”Vi estas busŝoforo, ĉu ne?”

”Prave. Mi ĵus venis de mia laboro. Cetere, ĉu vi permesas, ke mi manĝu kefiron dum la demandado?”

”Kompreneble.”

”Mi krome preparos teon. Ĉu vi dezirus tason da teo?”

”Dankon, ne.”

”Kafon mi ne trinkas; alie vi eble preferus tion.”

Sinjoro Blidh okupiĝas ĉe kuireja labortablo kaj forno, kaj baldaŭ residiĝas ĉe la klaptablo kun suptelero da kefiro kaj muslio. Svedberg daŭrigas laŭ sia rompita fadeno:

”Kie vi ŝoforas?”

”Diversloke en la kamparaj linioj. Ofte mi ŝoforas sur Oelando, sed fojfoje oni sendas min al Påryd aŭ iu alia sovaĝejo.”

”Ĉu vi ofte ŝoforas en tiu linio, kiu trairas Resmo’n?”

”Resmo? Tio estas ĉe la ĉefa linio de ĉi tie al Kalmar. Jes, tio ja okazas.”

”Iufoje, eble antaŭ unu-du semajnoj, la viro de tiu foto suriris vian buson en Resmo por veturi al Kalmar, sed ial okazis ia malkonsento inter li kaj vi.”

Blidh ĵetas ankoraŭ rigardon unue al Svedberg, poste al la foto, kaj glutas kefiron.

”Ĉu estas tiu ulo? Mi ne rekonas lin. Ili ĉiuj aspektas same al mi.”

”Kiuj ĉiuj?”

”Ĉiuj azianoj, afrikanoj ktp, kiuj alvenas kun pakoj da dolaroj pretendante esti rifuĝantoj. Tiuj importitaj krimuloj ja vivas pli lukse ol la Svedoj, kiuj mem perlaboras siajn enspezojn.”

”Pri kio vi kverelis kun li?”

”Ĝuste pri tio, kion mi ĵus diris. Pri dolaroj!”

”Dolaroj?”

La busŝoforo maĉas muslion kun sama trankvileco kiel antaŭe kaj klarigas:

”Jes, ĝuste pri dolaroj. Li volis pagi la veturon per dolaroj. Mi klarigis, ke ĉi tio estas Svedio, Eŭropo. Tiel statis la afero. Mi elpelis lin post kelkaj haltejoj, en Vickleby, se mi ĝuste memoras.”

Svedberg pripensas dum momento kaj poste demandas:

”Ĉu li havis multe da mono?”

”Kion scias mi? Li montris al mi unu monbileton, mi eĉ ne scias de kiu valoro, sed ĝi estis verda, dolara bileto.”

”Ĉu vi vidis lin alifoje?”

”Neniam. Jen mia teo pretas.”

Svedberg iom primeditas la informojn de John Blidh, kaj poste ekiras laŭ nova trako:

”Vi konas la pastrinon de Resmo, Leena Fagerström, ĉu ne?”

”Jes, mi ne povas nei tion.”

”Kian rilaton vi havas al ŝi.”

”Malbonan. Ŝi estas freneza. Mi konas ŝin pro mia ofico kiel paroĥa estrarano. Efektive, mi ne estas religiema persono, tamen ia diabla ordo devus esti eĉ en la preĝejo, laŭ mi.”

”Ĉu ne estas tia en Resmo?”

”Tute ne. Ŝi estas tia ino, kiu aliĝas al ĉiuj novaj modoj kaj krome volas trude aligi la paroĥanojn.”

”Kiaj modoj?”

”Mi jam ne scias ĉion, kion ŝi aranĝis en la preĝejo. Ĵazkoncerton, kompreneble – nu, tio estus tolerebla. Sed poste transcendan meditadon. Psikodramon. Ŝamanan tamburseancon. Sorĉistinan voduon. Kaj nun – tiel nomatajn rifuĝantojn, kiuj sendube preĝas al Alaho antaŭ la altaro. Krome ŝi blovis en abelujon en la pastra oficejo ĉi tie, en Mörbylånga, per ia amafero kun alia pastro. Tio ne ĝenas min persone, sed la oficistinoj estas maljunaj sinjorinoj, kiuj tre ŝokiĝis, kaj kredeble klaĉis al lia edzino…”

Tio memorigas al Svedberg la raporton pri anonima telefona informo, kaj li elĵetas pli-malpli ŝance:

”Ĉu eble temas pri sinjoro Ekström?”

”Ha, vi jam estas informita! Kredeble ĉiuj scias pri tio, dum ŝi kredas, ke ĝi estas bone kaŝita sekreto.”

Svedberg iom cerbumas, kaj laŭiras alian pensfadenon:

”Ĉu vi konis la pastron de Vickleby, Erland Bexelius?”

”Ne, mi ne konis lin. Kompreneble mi sciis, kiu li estas, sed mi ne renkontis lin. Senofenda maljunulo, laŭ mi. Mi ne komprenas, ke iu volus murdi tian homon. Sed nuntempe ĉiaspecaj krimuloj svarmas ĉie, dank’ al la senlima homimportado.”

”Sed ĉu li ne havis malamikojn?”

”Ne laŭ mia scio. Nu...  kompreneble pastrino Fagerström estas iaspeca malamiko, sed mi apenaŭ imagas ŝin kiel murdiston.”

”Kio estas la blu-flava movado?”

”Ĝi estas ĝuste movado el ordinaraj homoj, kiuj agas por ordinara, malnovstila justeco. Ni ne ŝatas, ke oni traktas Svedojn malpli bone ol eksterlandanojn. Tiel simple estas.”

”Kiel agas tiu movado?”

”Nur per manifestado de niaj opinioj. Kompreneble ni estas sub anatemo en la amaskomunikiloj, do ni klopodas disvastigi nian propran informadon per flugfolioj kaj simile. Pri la veraj kostoj de la enmigrado, ekzemple.”

Svedberg trovas nenion pluan por demandi. Li forlasas la bluflavulon ĉe lia tetaso kaj reiras al Kalmar planante demandadon de la arestito, Mehdi Ghamari, kiu, laŭ la vortoj de Blidh, ‘venis kun pako da dolaroj pretendante esti rifuĝanto’. ‘Domaĝe, ke li ne uzis tiun pakon vizitante la hospitalon kun sia filino’, pensas Svedberg lace.


8. Makabra ekskurso

 

”Kiu estas tiu viro?”

Svedberg montras la foton de Reza Sajadirad al lia kuzo Mehdi Ghamari kaj aŭskultas, kiel liaj Svedaj vortoj transformiĝas al Persaj per la interpretistino Fatemeh Mozaffari.

Ghamari rigardas sinsekve la foton, la interpretistinon kaj Svedberg. Poste li levas la ŝultrojn kaj eldiras ion mallongan.

”Mi ne konas”, tradukas sinjorino Mozaffari.

Svedberg rigardas lin mute. Jankéus rigardas lin same mute. Ĉiuj silentas. Ghamari prezentas la kutiman morozan mienon. ‘Li vere havas motivon malgaji’, pensas Svedberg. Poste li montras alian foton:

”Jen pastro Erland Bexelius. Li estas mortpafita. Ni havas la revolveron kaj la kuglon. Sur la revolvero troviĝas viaj fingrospuroj, sinjoro Ghamari. En la sama loko mortis via kuzo, Reza Sajadirad. Lia murdita korpo nun kuŝas en kadavrejo ĉi tie en Kalmar. Ĉu vi ŝatus nun rakonti, kio okazis sabate vespere, kiam vi foriris de la preĝejo?”

La mieno de Ghamari vere ŝanĝiĝas, kiam li aŭdas la informon pri sia kuzo. Ne tiel, ke li ŝajnus timi, sed li kvazaŭ sinkas eĉ pli profunden ol antaŭe en sian internon, kaj dum momento li metas manon antaŭ la okulojn. Sed por respondo li mute skuas la kapon.

”Bone. Ni faru ekskurson”, diras Svedberg. Dum kelkaj minutoj li organizas necesajn kondiĉojn por ekspedicio: polican buseton kaj du uniformitajn policistojn. Poste la tuta aro – arestito, interpretistino kaj kvar policistoj – ekiras al la hospitala kadavrejo.

Kiam la pala, malvarma korpo de Sajadirad, kun haŭto iom verdmakula kaj dissolvita pro lia restado en la maro, kuŝas antaŭ la okuloj de la arestito, tiu pli-malpli kolapsas. Jankéus kaj alia policisto devas teni lin, por ke li ne falu. Neniu vorto estas prononcita en ĉi makabra ekskursejo, krom de Svedberg, kiu seke diras:

”Ni reiru.”

Denove en la policejo, Svedberg montras la revolveron dirante:

”Jen la pafilo, per kiu Bexelius estis pafmortigita. Viaj fingrospuroj troviĝas sur ĝi.”

Silento.

”Kiom da dolaroj havis via kuzo? Ĉu vi postulis, ke li donu monon al vi?”

Ghamari raŭke elparolas unu vorton. ”Akvon!” sonas la interpreto. Li ricevas glason da akvo kaj trinkas. Poste li ekparolas, malrapide, neregule:

”Tio estas mia revolvero. Mi kunportis ĝin, sukcesis kaŝi ĝin sur la ŝipo. La ŝipestro ne trovis ĝin. Reza petis, ke mi pruntu ĝin al li. Mi pensis, ke ĝi ne plu utilas al mi. Do, mi donis ĝin al Reza. Li volis kaŝe iri al Stokholmo. Li trovis iun, kiu veturigos lin tien. Ni havas alian kuzon en Stokholmo, kiu eble povus helpi lin. Li pensis, ke estus pli facile vivi tie, eble trovi laboron kaj kaŝiĝi. En granda urbo estas pli facile.”

”Ĉu li diris, kiu veturigos lin al Stokholmo?” demandas Svedberg, kiam la disa rakonto de Ghamari ĉesas.

”Ne. Li ne diris multe. Iu viro kun aŭto.”

”Ĉu via kuzo havis multe da mono?”

”Mi ne scias. Iom da dolaroj. Ne multe. La ŝiptransporto el Latvio rabis preskaŭ ĉion de ni ĉiuj.”

”Kiam ekiris li al Stokholmo?” demandas Jankéus.

”Mi ne scias. Iam sabate. Mi estis okupita...  de mia malsana filino.”

”Ĉu vi petis lin pagi por la flegado de via filino?”

”Ne, ne. Mi pensas, ke li ne havis tiel multe.”

”Sed ĉu vi lin demandis?”

”Ne. Antaŭe, mi ne sciis, ke tio kostos tro multe por ni. Kiam Jasmin pli malsaniĝis sabate, li ne estis en la preĝejo, li estis for ie.”

Svedberg cerbumas. La rakonto de Ghamari ŝajnas sufiĉe kohera. Sed ĉu iu povus konfirmi ĝin, krom la murdita kuzo?

”Sinjoro Ghamari, kie vi estis, kiam vi transdonis la revolveron al via kuzo?”

”Ekster la preĝejo.”

”Ĉu iu alia persono vidis tion?”

”Ne, ne. Neniu.”

”Ĉu vi rakontis al iu pri la revolvero?”

”Ne. Nur mia edzino scias.”

”Ĉu ŝi scias ankaŭ, ke vi donis ĝin al via kuzo?”

”Jes.”


9. Atesto de poeto

 

Svedberg silente sidas ĉe sia skribtablo, meditante pri la ĵus plenumita pridemandado. Lia rigardo direktiĝas eksteren, trafenestre. Li vidas la flavan konstruaĵon de la fajrobrigado, trans ponto kaj eta placo, kaj li pensas pri la homa kadavro, kiun oni malimplikis el angilreto. Fone, maldekstre, li vidas du turetojn de la katedralo, kaj liaj pensoj ŝvebas pluen, trans la markolon, al Oelanda paroĥa preĝejo, kaj al arbareto, kie kverelo ŝajne finiĝis per la morto de unu aŭ du viroj, kaj per aresto de la tria.

”Liaj fingrospuroj tamen restas nia plej forta indiko. Atesto nur de lia edzino – se ŝi konfirmos lian version – estos iom malforta.” Svedberg cerbumas laŭte al sia kolego.

”Sed ne sufiĉas la kazo por akuzo kaj verdikto. Eĉ ne por plilongigo de la arestado”, konstatas Jankéus.

”Vi eble pravas. Tamen, ni devas demandi ŝin. Krome, eble tiu Rezadir...  diable, kiajn nomojn ili havas...  tiu, kiu naĝis trans maron al morto kun pikvundo en la brusto...”

”Sajadirad. Reza Sajadirad. Trans maro kaj morto – ĉu tio ne estas ia Bibliaĵo?”

”Al mi ĝi sonas pli kiel Holivudaĵo”, replikas Svedberg. ”Do, tiu Sajadirad eble havis alian intimulon inter la rifuĝantoj, aŭ almenaŭ iu el ili scias ion plian. Se ni almenaŭ povus konvinki ilin, ke li jam estas mortinta, tre mortinta.”

”Eble vi ripetu la ĉarman ekskurson. Sed mendu pli grandan buson...”

”Jankéus, provu iom kunlabori! Ni supozu, ke la DNA-analizo konfirmos, ke la sango sur la murdloko vere venas de Bexelius kaj Sajadirad. Tiu de Sajadirad troviĝas sube. Do, la murdinto, Ghamari aŭ alia, unue pikmortigis Sajadirad’on en la arbareto, poste forsorĉis la kadavron ĝis en la maron...”

”Forsorĉis? Ĉu nia sorĉistino?”

”Silentu do! Plue li pafis la pastron, kaj fine trenis lian korpon sur la lokon, kie Sajadirad ĵus mortis. Sed kial? Se forigi unu murditon, kial ne la duan?”

”Eble ne mortis la unua surloke. Ankoraŭ mankas nekropsia raporto. Sajadirad pikvundiĝis, perdis sangon, forkuris ĝis la maro, poste la murdisto pafis la pastron. Aŭ – pli bone: La pastro pikis Sajadirad’on, kaj lia kuzo Ghamari lin venĝis pafante la pastron...  Nu, eble devus ni atendi diversajn raportojn – pri la DNA-testoj kaj pri la mortokaŭzo de Sajadirad.”

”Jes, vi pravas”, diras Svedberg. ”Tiuj diablaj teknikaj esploroj ĉiam limakas...  Bone, ni fosu nian sulkon. Mi faru novan provon en la preĝejo de Resmo – jam mia dua hejmo. Tiel ofte mi ne vizitis preĝejon de post mia konfirmacio.”

”Bonege por via animo. Dume kontrolos mi kelkajn aliajn atestojn vizitante...  nu, ankaŭ Svedaj nomoj povas eskapi...  jen! Patrik Eriksson kaj Viola Fransson. Krome vizitos mi pastron Ekström en Stenåsa.”

*

Patrik Eriksson enlasas policinspektoron Tom Jankéus en sian vestiblon, kaj tie ili restas starante. Ili staras inter tableto, sur kiu telefonaparato kunpuŝiĝas kun stako da ĵurnaloj kaj reklamfolioj, kaj vestrako kun kelkaj jakoj kaj palto. Patrik Eriksson estas junulo maldika, mezalta, kun mallongegaj, cindrokoloraj haroj kaj vizaĝo, kie ankoraŭ restas spuroj de adoleska aknaro.

”Ŝatus mi scii, kion vi faris lastan sabaton, vespere.”

La junulo kuntiras la brovojn.

”Mi estis hejme. Ĉi tie.”

”Ĉu sola?”

”Ne, kun amiko.”

”Nome?”

”Martin Fagerström.”

”Farante kion?”

”Nenion specialan. Ni rigardis videon, aŭskultis muzikon.”

”Ĉu iu el vi iam dum la vespero forlasis la apartamenton?”

”Ne.”

Jankéus ĵetas rigardon trans la junulon, sed vidas nur angulon de ĉambro kun tablo kaj kelkaj seĝoj.

”Je kiu horo Martin venis tien ĉi?”

”Je la oka, proksimume.”

”Kaj kiam li foriris?”

”Nur matene – aŭ eble tagmeze dimanĉe. Do li tranoktis ĉi tie. Li kelkfoje dormas ĉe mi, ĉar tio estas pli proksime al la altlernejo.”

”Sed dimanĉe ne vizitas li lernejon, ĉu?”

”Ne, sed...  vespere ni iom bierumis, do li ne povis aŭti.”

”Ĉu vi scias, kion li faris antaŭ ol aperi ĉe vi?”

”Ne, mi ne scias. Mi supozas, ke li venis de hejme.”

”Ĉu ĉeestis iu plua tie ĉi vespere?”

”Ne. Ni estis duope.”

*

Jankéus haltas antaŭ bruna, ligna domo en Färjestaden sur Oelando. En subtegmenta aŭtoparkejo apud la domo staras blanka Saab. La vasta ĝardeno konsistas ĉefe el maldensa pinaro kaj gazonoj punktitaj de pinaj strobiloj.

La loĝantino de la domo, Viola Fransson, invitas lin en etan salonon kun helaj, pinlignaj mebloj. Ŝi estas sufiĉe malalta, bela virino, brunhara, pli ol kvardekjara, kun iom frapaj okulvitroj el neonverda plasto.

”Kio okazis?” ŝi demandas maltrankvile.

”Nenio aktuale. Enketas mi pri la morto de pastro Bexelius en Vickleby. Ĉu vi bonvolus rakonti, kion vi faris vespere la lastan sabaton?”

”Kion mi faris? Ĉu tio iel rilatas…? Nu, bone, sed ne estas facile tion memori...  jes tamen, mi scias. Mi veturigis mian filinon al ŝia teatrogrupo, kaj mi restis tie por spekti la provludadon. Poste mi revenis, tamen sen Filippa’n, ĉar ŝi volis tranokti ĉe amikino. Do mi reiris sola, kaj...  post duŝo mi veturis al mia kunulo.”

”Bone. Ĉu povus vi ankaŭ precizigi la horojn? Kiam ekiris vi de hejme unuafoje?”

”Hmm...  mi pensu...  Efektive, mi miras – pro kio vi demandas min pri ĉio ĉi?”

”Verdire ankaŭ mi ne precize scias, simple kolektas mi diversajn informojn por kunmeti imagon pri la tutaĵo...” umas Jankéus iom embarase.

Viola Fransson alprenas mienon ironian dirante:

”Tio vere estis tre klariga respondo. Bone, ni kredeble ekiris je la sesa kaj duono, ĉar la provludado komenciĝis, aŭ pli ĝuste devus komenciĝi, je la sepa. Fakte ĝi iom prokrastiĝis, kaj daŭris ĝis... eble la naŭa. Do, mi revenis hejmen... nu, mi ne memoras, sed kredeble je la naŭa kaj kvarono, eble duono. Aldonu tempon por duŝi min, do mi eble ekiris je la deka.”

”Kie okazis tiu teatra provludo?”

”En gejunula klubejo, en Kalmar.”

”Kaj via kunulo estas...?”

”Lennart Fagerström en Gårdby.”

”Ĉu jam antaŭe vi interkonsentis vesperi ĉe li?”

”Ne, tute ne. Mi planis hejman vesperon kun la filino. Sed ŝi kreskas...  Do, ne estis planite!”

”Ĉu vi iris tien trafe-maltrafe, sen antaŭa averto?”

Ŝi ridas:

”Ne, ne. Mi telefonis antaŭe por demandi, ĉu plaĉus al li.”

”Je kiu horo vi telefonis?”

”Nu, unue antaŭ la duŝo, sed tiam li ne respondis. Do mi vokis denove post la duŝo, kaj tiam mi trafis lin. Je kiu horo? Nu…  eble iomete antaŭ la deka.”

”Kaj kiel longe vi restis ĉe li?”

Ŝi duafoje ridas:

”Ĉu vi vere estas policisto? Mi restis ĝis dimanĉe matene. Tiam mi veturis por hejmenigi mian filinon. Ĉu vi bezonas ankaŭ tiun horon?”

*

Survoje orienten Jankéus provas telefoni de sia aŭto al Lennart Fagerström, sed la linio estas okupita. Alvenante antaŭ la flava domo en Gårdby, li vidas la veterinaron pli-malpli puŝi viron proksimume tridekjaran kontraŭ blanka usona aŭtego kaj kvazaŭ per sia akra rigardo igi lin forveturi.

”Ĉu malkontenta kliento?” Jankéus scivolas, kapsignante al la ŝoseo, post kelkaj salutvortoj.

”Malkontenta jes, kliento ne.”

”Aha. Supozis mi, ke temas pri malsana besto.”

”Kiel mi helpu vin?” bruskas sinjoro Fagerström.

Jankéus nebulumas same kiel ĉe Viola Fransson, sed Fagerström same koncizas kiel lastfoje kaj ne foruzas tempon por pridubi la motivon de la polica laboro. Li senprokraste atestas pri la kontakto kun sia amikino sabatvespere.

”Ĉirkaŭ la deka Viola telefonis.”

”Kion faris vi antaŭ ŝia alvoko?”

”Hmm…  Mi estis hejme. Ripozis. Ha, jes! Oni vokis min al Sandby. Najbara paroĥo. Bovino naskonta. Unu horon, eble, tio daŭris. Ĵus revenis, kiam ŝi vokis.”

”Ĉe kiu troviĝas tiu bovino?”

”Willy Karlsson. En Skarpa Alby. Rande de la stepo.”

Jankéus aŭtas al tiu vilaĝeto kun du aŭ tri bienetoj, kaj en la unua traktoro vidata, li bonŝance renkontas la bienulon Karlsson. Tiu plene konfirmas la rakonton de Fagerström. Je la oka vespere li telefonis al la veterinaro, baldaŭ poste tiu alvenis, kaj je la naŭa kaj duono li foriris, turninte la naskotan bovidon en ĝia patrina sino. Mallonge poste, la bovido vere alvenis sana en la mondon. Ĉu la policisto volas vidi ĝin?

Jankéus rezistas la tenton aldoni al la murdenketo raporton pri inspektado de novnaskita bovido, dankas la bienulon kaj pluiras suden.

*

La preĝejo de Stenåsa situas proksime de la orienta bordo Oelanda. Trans kampoj kaj paŝtejoj oni jen kaj jen vidas la grizan maron kunfandiĝi kun ĉielo same griza. Koncentrante la rigardon, Jankéus vidas ŝipon, eble survoje norden kun nafto, aŭ suden kun papermaso – li ne povas distingi la specon de ŝipo. ‘De tie do alvenis tiu aro, kiu provizore nestas en la preĝejo de Resmo’, li pensas, forlasante la vidaĵon kaj paŝante al la pastrejo.

Rondeta blondulino ĉirkaŭ kvardekjara akceptas lin kun maltrankvila rigardo, kaj kondukas lin en la laborĉambron de sia edzo, pastro Jan Ekström. Ankaŭ tiu estas blonda kaj rondeta, kvankam eble jardekon pli aĝa ol sia edzino. Post sinprezento kaj kelkaj enkondukaj kliŝoj, Jankéus ekas:

”Kolektas mi diversajn informojn por kunmeti tutaĵan bildon pri la morto de pastro Bexelius”, li gurdas la jam eluzitan frazon. La pastro ne kontestas ĝin, do li daŭrigas:

”Kie pasigis vi la lastan sabatvesperon?”

La pastro ĵetas timeman rigardon al la fermita pordo de la ĉambro, kaj respondas ne tro laŭte:

”Hmm. Mi devis viziti paroĥanon dum kelka tempo…  sed cetere mi estis hejme.”

”Kiun vi vizitis?”

”Nu…  fakte, pli precize ne estis paroĥano, sed kolego…  sinjorino Fagerström en Resmo…  Ŝi vokis min telefone, ĉar ŝi estis tre maltrankvila pro malsana infano inter la rifuĝantoj. Fakte, antaŭ ol mi alvenis, la infano jam mortis, kaj ne estis facile konsoli ŝin…”

”Kiam iris vi tien, kaj kiam vi revenis?”

”Mi ekiris eble je la sepa kaj duono vespere. Kaj mi revenis…  nu, mi pensas, ke iom post la deka.”

”Ĉu via edzino povas konfirmi tiujn horojn?”

La viro montras teruritan mienon.

”La horojn, jes, certe. Sed…”  Estiĝas paŭzo. ”Ĉu mi povus peti vin…  Laŭdire mi vizitis malsanan paroĥanon…  Vi komprenu, en la kamparo la homoj tiel terure klaĉadas…”

Jankéus rezignas konfirmigi la horojn, kiuj ĉiuokaze ne taŭgus kiel alibio por la murdo. Cetere, ne facilas imagi ĉi tiun timemulon murdi kolegon.

*

Roger Svedberg kaj Fatemeh Mozaffari aŭtas al Resmo. Svedberg unue pripensas, kiel ĉi-foje alfronti la rifuĝantojn, kaj kiujn demandojn fari al ili. Poste li interparolas kun sinjorino Mozaffari.

”Vi sendube delonge vivas en Svedio, ĉu ne?”

”De dek jaroj. Sed mi sentas, kvazaŭ estus pli longa tempo. Okazis tiom en tiu tempo, kaj multaj aferoj ŝanĝiĝis.”

”Pri kiuj aferoj vi pensas?”

”Nu, por mi persone estis pliparte pozitivaj ŝanĝoj. Mi estas filologo, kaj sciencan karieron mi kredeble ne povos fari en Svedio, sed estas interese ankaŭ labori kiel interpretisto. Tamen psike povas esti peze, kelkfoje. Mi krome iomete instruas. Volonte mi havus pli multe da laboro, tamen dank’ al mia edzo mi vivas bone.

”Kion li faras profesie?”

”Li estas inĝeniero en telefonia kompanio. Sed la ĝeneralaj sociaj ŝanĝoj ne estas tre plaĉaj, kaj kiam ni venis ĉi tien antaŭ dek jaroj, tia dramo estus neimagebla, ŝajnas al mi.”

”Dramo? Vi pensas pri...”

”Miaj samlandanoj en la preĝejo. Ĉu vi komprenas, kiel ili vivadas de pli ol du jaroj? En malliberejoj, praktike, kun infanoj kaj ĉiuj, en Ruslando, en Latvio – kaj nun en tiu Sveda preĝejo! Kaj tiu hospitala historio pri la knabineto, kiu mortis! Nun jam la ĵurnaloj ĉesis skribi pri tio, kaj nenion oni faros, ŝajne.”

”Ĉu ne estis simple malfeliĉa misjuĝo de iu flegistino?”

”Tion mi ne kredas. Estas unu peco de puzlo.”

Svedberg digestas ŝiajn vortojn. Poste li demandas:

”Ĉu vi havas ideon, kiel mi povus veki sufiĉan fidon ĉe ili por respondi miajn demandojn sincere kaj sentime?”

Fatemeh Mozaffari ridetas amare:

”Mi timas, ke tio ne eblas. Kial ili fidu vin?”

Al tio Svedberg ne trovas respondon.

*

Svedberg dum sia polica kariero pridemandis centojn, eble milojn da homoj. Li scias, ke la valoro de atesto aŭ aserto ne ĉiam korespondas kun la okupo, ofico aŭ pozicio de la pridemandato. Eĉ informo de poeto ŝvebanta en la aero fojfoje povas posedi tre firman prozan valoron.

Ĉi-foje lia preĝeja vizito tamen komenciĝas malbone. Nasrin Ghamari ne ĉeestas. Ŝi foriris de la preĝejo sola iam post tagmezo kaj ankoraŭ ne revenis. Li decidas komenci la demandadon sen ŝi, esperante ke ŝi revenos pli malfrue. Pensante, ke en ĉi tiu kazo necesas iom malortodoksa metodo, li kolektas ĉiujn ok plenkreskajn rifuĝantojn en la preĝeja navo. Ankaŭ pastrino Fagerström ĉeestas. Li klarigas:

”Kiel vi scias, Mehdi Ghamari estas arestita pro suspekto pri murdo. Persone mi tamen dubas, ĉu li kulpas pri tio. Vi povas helpi lin, se vi scias ion. Hodiaŭ ni eksciis, ke ne nur la Sveda pastro, sed ankaŭ Reza Sajadirad estas murdita. Li evidente volis iri al Stokholmo, sed iu malhelpis lin.”

La reagoj en la Irana grupo esprimas nekredemon. Svedberg aldonas:

”Antaŭ kelkaj horoj mi vizitis la kadavrejon kaj vidis la mortan korpon de via samlandano Sajadirad. Ankaŭ nia interpretisto, sinjorino Mozaffari vidis ĝin.”

La interpretistino ĵetas koleran rigardon al li, sed li kalkulas je tio, ke ŝi ĝuste tradukos. Kaj vere estiĝas vigla diskuto inter kelkaj rifuĝantoj kaj sinjorino Mozaffari.

Svedberg jam multfoje plenumis demandadojn helpe de interpretisto. Li sufiĉe bone konas la profesian etikon de interpretistoj, kaj li scias, ke ili ofte heroe batalas kontraŭ ambaŭflankaj provoj ”konkeri” ilin por helpi al la demandanto – aŭ al la demandato. Li komprenas la incitan rigardon de sinjorino Mozaffari, sed li opinias, ke la aktuala situacio necesigas escepton de la striktaj reguloj.

Poste li rekomencas la proceduron pridemandi unu post la alia en la sakristio. La rikolto longe same malriĉas kiel marde. Li montras la revolveron; neniu rekonas ĝin. Neniu scias, ĉu Ghamari aŭ Sajadirad posedis armilon. Neniu aŭdis, kiu helpos al Sajadirad atingi Stokholmon.

Sed la antaŭlasta demandato, la poeto kaj doktoro pri aerodinamiko Mohammad Mirzadeh, havas surprizan informon.

”Pri la armilo mi nenion scias, sed Reza estis tia homo, kiu eble bezonis tian. Li paŝis peze sur la tero. Mi multe diskutis kun li, pri literaturo, politiko, arto. Por li estis malfacile levi sin.”

”Levi sin?” Svedberg demandas sin, ĉu la traduko vere trafis la ĝustan nuancon.

”Jes, li gluiĝis al la tero. Li kvazaŭ sinkis. Tiu stranga busveturo, ekzemple. Se mi spertus tion, mi verkus poemon. Sed li ne povis tion. Por li tiaj aferoj amasiĝis sur la dorso kaj premis lin, sufokis lin!”

Svedberg sulkigas la frunton. Kial neniam troviĝas normalaj atestantoj? Kial unu mutas obstine, kaj alia babilas tiel nebule, ke ĉiuj informoj vaporiĝas en la aeron? Li provas rekonduki la interparolon sur sian trakon:

”Ĉu vi sciis, ke Reza Sajadirad volis foriri sola de ĉi tie?”

”Jes, certe. Spirite li jam estis for. Spirite ni ĉiuj jam estas for de ĉi tie. Li estis en Stokholmo, ĉe sia parenco.”

”Kio? Ĉu li jam vizitis lin?”

”En la spirita mondo li jam vivadis tie. Sed lia karno algluiĝis al ĉi tiu stranga ebena tero.”

”Sed ĉu li neniam iel komprenigis, kiel li veturos al Stokholmo?”

”Jes, li menciis ion. Li diris, ke la knabo de la pastrino helpos lin.”

”La filo de sinjorino Fagerström?”

”Jes, la filo. Li veturigos Reza’n al Stokholmo per sia aŭto.”

Svedberg finas la demandadojn. Nasrin Ghamari ankoraŭ ne revenis. Ekster la preĝejo li staras kun Leena Fagerström kaj Fatemeh Mozaffari. Li pripensas, kiel procedi por ne fuŝi la aferon. Li turnas sin al la pastrino dirante:

”Ĉu vi bonvolus voki mian poŝtelefonon, tuj kiam Nasrin Ghamari revenos?” Li transdonas slipon kun la telefonnumero. Poste li montras al blua Volvo apude:

”Pardonu, ĉu tio estas via aŭto?”

”Jes. Mi venis rekte de Mörbylånga, tial mi aŭtis.”

”Kaj ĉu ankaŭ via filo havas propran aŭton?”

”Jes, li havas antikvan Volvo Duett. Li bezonas aŭton por veturi al la altlernejo.”

Svedberg memoras la raporton de Jankéus pri lia pridemandado de Martin Fagerström. La knabo parolis pri fiŝado, sed li ne memoras ĉu temis pri fiŝado de la strando aŭ per boato. Li ŝance demandas:

”Ĉu mi ĝuste komprenis, ke vi havas ankaŭ boaton?”

”Ho, nur etan boaton... tute malgrandan. Mi mem neniam uzas ĝin, sed Martin iam iras per ĝi.”

”Kie ĝi kuŝas?”

”En Lilla Frö, ĉe malgranda varfo.”

*

Denove en la aŭto, Svedberg demandas sinjorinon Mozaffari:

”Ĉu ĝenus vin, se ni irus pli longan vojon?”

”Ne, tio ne gravas.”

De la aŭto Svedberg telefonas al la aŭtoregistro petante, ke oni serĉu je la nomo Martin Fagerström. Neniu trafo rezultas, sed je la patro, Lennart Fagerström, troviĝas tri trafoj – unu blua Honda Civic, unu Toyota kamioneto, kaj unu vinruĝa Volvo Duett el 1967. Tiu marko, Duett, estas malnovstila pluruza aŭto de pli-malpli liveraŭta tipo.

Svedberg stiras laŭ pli kaj pli malgrandaj vojoj. Baldaŭ la vojeto finiĝas sakstrate ĉe la maro. Malalta, gruza bordo kun herboj, ŝtonoj kaj fukoj transiĝas en malprofundan maron. Transe vidiĝas la same malalta Smolanda bordo, karbe nigra kontraŭ roza vespera ĉielo. Ĉe fragila ligna varfo kuŝas kelkaj boatoj.

Li turnas la aŭton kaj reveturas. Tricent metrojn de la bordo situas deko da simplaj, lignaj somerdomoj. Nenie vidiĝas homo aŭ lumigita fenestro.

*

Leena Fagerström mikroonde varmigas malnovan picon en sia kuirejo. La rubujo odoraĉas, kaj ŝi elportas ĝin. Pasis horo, de kiam foriris unu policisto, kaj jen aperas la dua. Vidante, ke ĉi-foje temas pri inspektoro Jankéus, ŝi funkciigas la kafaparaton. Poste, senapetite maĉante la tro malmolan panplaton kun velkintaj ĉampinjonoj kaj tenaca fromaĝo, ŝi lace aŭskultas la demandojn de preskaŭ same laca policinspektoro:

”Kial nenion diris vi antaŭe pri via sabatvespera gasto?”

Ŝi levas la brovojn, pensas iom, kaj rezigne eldiras kun sia Finnlande melankolia intonacio:

”Pro lia edzino. Laŭdire ŝi estas malsanece ĵaluza.”

”Ĉu senbaze?”

”Ĉu gravas por vi?”

”Eble gravas por la murdenketo.”

La vortĵonglado povus esti akra, sed ambaŭflanke la laca tono senarmigas la replikojn. Ŝajnas al Jankéus, ke ili sonas kvazaŭ maljuna geedza paro, kiu jam de tridek jaroj ripetadas la saman kverelon, sen memori la originan kialon.

”Kiam venis li, kaj kiam li foriris?”

”Eble iom antaŭ la oka. Mi estis en la preĝejo, sed kiam mi iris ĉi tien, li jam alvenis. Poste mi kuris tien-reen inter la pastrejo kaj la preĝejo. Sed kiam mi devis akompani Torkel Wibe al la loko, kie li trovis pastron Bexelius, Jan reveturis hejmen. Mi ne scias, kiuhore. Kredeble iom antaŭ la deka.

”Ĉu Jan Ekström dum la tuta tempo restis en via domo?”

”Jes, certe.”

”Sed vi mem ne estis tie senĉese?”

”Ne, sed mi sufiĉe certas, ke li ne iris aliloken. Kien li iru?”


10. Problemo kun la polico

 

Vendrede matene la oficeja telefono de Roger Svedberg ne multe ripozas. Unue vokas lin Leena Fagerström por sciigi, ke Nasrin Ghamari ankoraŭ ne revenis, kaj nun kelkaj paroĥanoj organizas serĉadon en la ĉirkaŭaĵo de Resmo.

Due la prokuroro telefonas por ekscii, ĉu aperis pliaj pruvoj aŭ indicoj kontraŭ Mehdi Ghamari. La rezulto de tiu interparolo estas, ke la aresto de Ghamari estas nuligita. Ĉar li estas kontraŭleĝa rifuĝanto, oni tamen ne liberigos lin, sed je konvena okazo transdonos lin al la Enmigrada Administrejo por estonta retransporto al Latvio, de kie li venis en Svedion.

Trie vokas la studento Patrik Eriksson:

”Ĉu vi estas tiu policisto, kiu pridemandis min hieraŭ?”

”Ne, tion faris mia kolego, Tom Jankéus.”

”Aha... ĉu li troviĝas tie?”

”Momente ne. Sed mi estras la enketon, do...”

”Nu, mi legis la ĵurnalon hodiaŭ...  pri tiuj murdoj. Tiu nova, la eksterlandano...  kaj la antaŭa, tiu pastro...  Ĉu ambaŭ okazis lastan sabaton?”

”Ŝajnas tiel.”

”Estas io grava, sed...  ĉu mi povas veni al la policejo?”

”Ni povas sendi aŭton por venigi vin.”

”Policaŭton? Ne, mi mem iros. Ĉu mi povas veni nun?”

”Jes, bonvolu!”

Atendante la misteran vizitonton Svedberg komencas tralegi raportojn pri la ĝisnunaj demandadoj, sed interrompas lin ankoraŭ unu telefonvoko – ĉi-foje de la policestro. Tiu ordonas, ke Svedberg partoprenu en gazetara konferenco je la naŭa kaj duono por ”ĵeti ion al la vulturoj”, kiel li esprimas la celon.

”Sed povas esti decida fazo. Ĉu ne eblas prokrasti?” provas Svedberg. Li tamen sentas, ke li eble jam tro ofte ripetis tiun pretekston.

”Male, ni bezonus fari tion jam hieraŭ, sed tiam vi estis nekaptebla. Do, je la naŭa tridek!”

*

Je la oka kvardek Jankéus aperas en la policejo, kaj Svedberg ricevas buŝan resumon pri la vico da intervjuoj en lia hieraŭa Oelanda odiseado. Svedberg reciproke ekrakontas pri siaj atingoj, precipe tio, ke Martin Fagerström eble estis la veturigonto de Sajadirad.

”Ĉu vere eblas, ke tiu bubo...?” komentas Jankéus.

Tiam aperas Patrik Eriksson, kaj la du kolegoj akceptas lin avide.

”Temas pri tiu sabatvespero...”

”Bonvolu!” ĥoras Svedberg kaj Jankéus.

”Ĉu vere temas pri tiuj murdoj?”

”Ŝajnas, ke jes”, diras Svedberg.

”Estas tro diable por kredi...  Al mi li diris, ke li interbatalis kun iu eksterlandano. Tial mi devis diri, ke li venis al mi je la oka...  Sed murdo...! Mi ne volas esti enmiksita en tia merdo!”

”Do, je kiu horo venis al vi Martin Fagerström lastsabate?” demandas Jankéus.

”Malfrue. Iom post la dek-unua, mi pensas.”

”Ĉu li venis per sia Volvo Duett?” demandas Svedberg.

”Jes, kompreneble.”

”Ĉu tiam li petis vin mensogi pri la horo?”

”Jes. Li diris tion pri interbatalo, kaj ke li riskis problemon kun la polico.”

”Kiel li impresis al vi? Ĉu li kondutis kiel kutime?”

”Nu...  eble li estis pli silentema. Li ne volis rakonti iujn detalojn pri tiu batalo.”

Je tiu momento Svedberg devas hasti al sia gazetara konferenco. Survoje li pensas: ‘Problemon kun la polico. Ŝajnas ke li pravis.’

*

Dum Svedberg ŝvitas antaŭ la ĵurnalistoj, Jankéus preparas sin por daŭrigi la demandadon de Patrik Eriksson. Li rigardas la knabon pensante: ‘Problemon kun la polico. Jen la maltroigo de hodiaŭ!’

Per kelkaj demandoj li ekscias, ke Martin Fagerström ĝuste nun devus ĉeesti altlernejan lekcion, kaj ke li – se li entute estas tie – verŝajne aŭtis tien, kiel kutime. Jankéus organizas kelkajn ekspediciojn. La unua tasko estas trovi la aŭton. La policejo de Kalmar situas nur kelkajn paŝojn de la ĉefa altlerneja konstruaĵo. Li mem traserĉadas la ĉirkaŭajn aŭtoparkejojn, sed nenie videblas la vinruĝa antikvaĵo de la suspektato. Jankéus sakras inter la dentoj kaj klavas la telefonan numeron de Patrik Eriksson. Aŭskultante la nerespondatajn signalojn en sia poŝtelefono, li subite ekvidas la knabon, al kiu li provas telefoni, preterpasi piede je centmetra distanco. Ankaŭ li ŝajne paŝis pli-malpli rekte de la policejo al la altlernejo.

Jankéus kuratingas lin, ĝuste antaŭ ol li eniros domon kun la surskribo ”Institucio de mara biologio”, kio iom surprizas lin. Li imagus, ke la knabo lernas maŝinteknikon aŭ komputikon aŭ ion similan. ‘Strange’, li pensas. ‘Okupiĝas tiu bubo pri mara vivo, dum mi devas trakti maran morton.’

Patrik Eriksson ne ŝajnas tre surprizita aŭdi, ke la aŭto de Martin ne estas trovita.

”Provu ĉe la trotejo”, li proponas.

”Trotejo?”

”Jes, la eksterurba ĉevalkonkursejo.”

*

Kiam Jankéus kun kolego alvenas ĉe la ĉevalkurejo, tiu impresas pli-malpli dezerta. Neniu konkurso hodiaŭ okazas. Kelkaj konstrulaboristoj riparas stalon, cetere ĉio impresas senhoma kaj malgaja. La policistoj iom malentuziasme rondiras sen granda espero trovi la serĉaton. Sed ekster duone kaduka budo Jankéus neatendite ekvidas la serĉatan Volvo Duett apud granda blanka aŭto, kiu ŝajnas iel konata. Ili malfermas la pordon kaj rigardas en preskaŭ nudan ĉambron kun du homoj: Martin Fagerström kaj la viro, kiu hieraŭ vizitis lian patron.

Ankaŭ ĉi-foje la viro rapide malaperas, sed libervole. Jankéus kaj lia kolego veturigas la knabon al la policejo por pridemandado, kaj poste li taskas al du kolegoj liveri tien ankaŭ la aŭton de Martin Fagerström.

Sed antaŭ ol komenci pridemandi sian suspektaton, Jankéus organizas ankoraŭ ekskurson, ĉi-foje orienten. Post apenaŭ duonhoro li alvenas aŭte kun la teknikisto Åke Gustavsson al la varfo en Lilla Frö, ĉe la okcidenta bordo de Oelando. Nun la demando estas, kiu el kvin boatoj estas tiu de Fagerström. Ili reiras al la apudaj dometoj, kaj Fortuno daŭre ridetas al la policistoj: Ĉe unu somerdomo ili trovas maljunulon, kiu fosas sian legombedon.

”La boato de Fagerström? Certe mi scias. Ĝi estas la oranĝa plastboataĉo kun rompita remilo. Strange, ke tiu diablido ankoraŭ ne alfundiĝis!”

”Kiu?”

”La knabaĉo! La filo de tiu stranga pastrino! Li ja veturigas ĝin kiel frenezulo. Eĉ nokte!”

”Ĉu vi lin vidis boati nokte?”

”Nu...  ne precize vidis. Sed mi vidis lin alveni per sia aŭtaĉo, kaj poste mi aŭdis la boatmotoron. Mallume kiel fektruo de kamenpurigisto estis...  Sed Dio protektas la malsaĝulojn. Li revenis viva kaj preterpafis...”

”Kiam okazis tio?”

”Lastan semajnfinon. Tage li ĉiam stiras kiel raliisto. Sed nokte! Kia kreteno!”

”Ĉu memoras vi precize en kiu nokto li venis, kaj la horon?”

”Atendu...  Mi televidis...  Estis ia fekaĵo...  devis esti sabate...  La horon? Mi ne scias...  preskaŭ je noktomezo, ŝajnas al mi. Rigardu la televidan programon – estis dum la filmo...  iu detektiva stultaĵo kun tiu somnambulo...  Dalgliesh, laŭdire li nomiĝas...”

Jankéus kaj Gustavsson reiras al la varfo kaj elserĉas la ĝustan boaton. La teknikisto alportas sian valizeton kaj komencas rampadi sur la fundo de la boato, dum Jankéus sidiĝas sur kuŝanta arbotrunko. Li rigardas al la markolo, kiu hodiaŭ etendiĝas relative kvieta. Malforta brizo de temp’ al tempo susurigas la tremolojn malantaŭ lia dorso kaj forblovas iliajn oranĝkolorajn foliojn. Transakve, en nordokcidento, vidiĝas la konturo de Kalmar – mezepoka kastelo, baroka katedralo kaj iama granda muelejo.

Åke Gustavsson estas preta.

”Neniu sango. Ankaŭ tekstilaĵon mi ne vidis. Cetere pasis kelkaj tagoj de sabate, ĉu ne? Blovis kaj pluvis. Mi kolektis iom da gruzo kaj sablo, sed tio ne multe utilos.”

”Tamen iru ni al la murdloko por preni gruzon ankaŭ de tie, ĉu ne?”

”Se vi volas. Cetere mi unue prenos ankaŭ iomete ĉi tie, de antaŭ la varfo.”

Ili veturas laŭ vojetoj al la ĉefŝoseo. Jankéus gajas:

”Tiu oldulo estas vera kaptaĵo! ‘Detektiva stultaĵo – somnambulo Dalgliesh’. Jen la maltroigo de hodiaŭ!”

Ili alvenas en la arbareton ĉe la murdloko, kaj je sia surprizo renkontas amason da homoj tie. Leena Fagerström, kelkaj Iranaj rifuĝantoj, pluraj aliaj homoj, kaj ambulanco! Kio okazis? La pastrino alpaŝas:

”Estas Nasrin Ghamari. Ŝi pendumis sin de pino en la arbareto”, ŝi diras kun malsonora voĉo kaj lacaj okuloj.

*

Ĉirkaŭ la lunĉa horo Jankéus kaj Gustavsson revenas al la policejo kun gruzo kaj sablo ankaŭ el la murdloko. Tie atendas ilin Svedberg kun kontenta mieno. Åke Gustavsson rekomencas sian rampadon, ĉi-foje en la vinruĝa aŭto, dum Jankéus kaj Svedberg interkonsiliĝas dumlunĉe, pri kiel alfronti la junan suspektaton.

Posttagmeze oni tamen ne multe atingas. Martin Fagerström nenion diras sen advokato, kaj atendante tiun, Svedberg petas formalan areston de la junulo, pro suspekto pri duobla murdo. Dume Jankéus telefone ekscias, ke la posedanto de blanka Chrysler 300 el 1979 kun la numero GRT 520 nomiĝas Jimmy Sahlgren, kun adreso en Kalmar.


11. Senkulpa

 

Semajnfine aŭtuna ŝtormo laŭiras la sudorienton de Svedio, kaj precipe ĝi vipas la bordojn ambaŭflanke de la markolo de Kalmar. La ondoj muĝante kaj agreseme lekadas kajojn, strandojn kaj insuletojn, kaj sur la tero pluvaj skualoj atakas la malmultajn homojn, kiuj eksponas sin eksterdome.

Roger Svedberg ne apartenas al tiuj. Li ripozas en sia hejmo post laboriga semajno, konsciante, ke restas ankoraŭ unu fortostreĉo, antaŭ ol li povos fini sian parton de la murdenketo kaj pludoni ĝin al prokuroroj kaj juĝistoj. Li ne dubas, ke oni nun kaptis la kulpulon. Kian punon tiu ricevos, jen afero pri kiu la jaroj instruis al li ne okupiĝi.

Dum Svedberg dediĉas sian semajnfinon al ripozado kaj hejmaj taskoj duope kun sia edzino, Jankéus devas mem zorgi pri siaj infanoj. La edzino forveturis jam sabate matene al kurso pri ĥorkantado, kaj li devas mem nutri, ludigi, distri kaj konsoli sian idaron.

Nur vespere li trovas iom da libera tempo. La dekdujara Märta profundiĝis en libro pri ĉevaloj, la naŭjara Elis kaptiĝis de komputila ludo, kaj la sepjara Emma spektas televidon. Inspirite de la maljunulo en Lilla Frö, ilia patro parkumas en sia preferata fotelo kun detektivromano pri komisaro Dalgliesh, ”la somnambulo”. Laŭ lia sperto, en veraj murdenketoj la plej kutima kazo estas, ke troviĝas neniu suspektito, neniu havas motivon, kaj ŝajne neniu estis en la murdloko je la koncerna horo. En la krimromanoj la malo normalas: deko da personoj, kutime pintoj de la socio, ĉiuj havas motivon, ĉiuj kondutas tre suspektinde, kaj ĉiuj pro diversaj kialoj kunpuŝiĝas en la loko de krimo, tiel ke la murdisto ŝajne devas plenumi sian sangan aferon meze de homamaso. Jankéus cetere tute kontentas pri tio – se la romanoj pli similus la realon, ili kredeble ne distrus lin.

*

Lunde la teknikisto Åke Gustavsson raportas pri siaj esploroj. La gruzo kaj sablo kolektita en la boato similas tiun de la murdloko – ĝi estas pliparte ruĝa, kalkŝtona eroziaĵo – dum la tero proksime de la varfo en Lilla Frö konsistas ĉefe el humo kaj ŝlimo. Ankaŭ en la vinruĝa aŭto li trovis similan ruĝan kalkŝtonan sablon. Sango troviĝis nek tie, nek en la boato. En la aŭto kuŝis ankaŭ diversaj laboriloj, paro da gumaj botoj, ŝnuro kaj rulaĵo da grandaj nigraj plastsakoj por rubo, sed nenio rekte ligebla al la krimoj.

Alvenis finfine ankaŭ la DNA-analizaj rezultoj. Ili konfirmas la jam delonge faritajn supozojn. La sango de la murdloko venis el Erland Bexelius kaj Reza Sajadirad.

Je la pridemandado de Martin Fagerström, lia advokato Filip Segerståhl jam dekomence klarigas, ke lia kliento estas senkulpa. ‘En nia profesio ni renkontas entute nur senkulpulojn’, Jankéus murmuras duonvoĉe. Dume Svedberg diras:

”Bonvolu rakonti, kiam kaj kie vi renkontiĝis kun Reza Sajadirad sabate la 10an de oktobro.”

La knabo rigardas sian advokaton, kiu kapjesas patrece.

”Li volis, ke mi veturigu lin al Stokholmo. Li petis, ke ni renkontiĝu ne tro proksime de la preĝejo kaj proponis tiun arbareton apud la ŝoseo. Sed...”  Li hezitas momenton, kaj poste diras: ”Sed antaŭ ol ni havis tempon ekiri, venis tiu pastro.”

Svedberg kaj Jankéus atendas daŭrigon, sed nenio venas. Svedberg diras:

”Daŭrigu.”

La knabo enspiras kaj denove ekparolas:

”Li tre timis...  tio estas la eksterlandano, ne la pastro...  kaj li tiris min inter la arbojn por kaŝiĝi. Mi ne scias kial. Ĉiuokaze, la pastro iris al mia aŭto, kaj poste komencis rigardi al nia direkto, sed kie ni staris, estis tute nigre. Tiam la Iranano ekiris kontraŭ la pastro, kaj mi aŭdis pafon. Poste li revenis kontraŭ mi. Mi komprenis, ke li mortigis la pastron, kaj pensis, ke nun estas mia vico. Tial mi kaŝis min malantaŭ arbo. Sed li aŭdis min kaj alproksimiĝis. Mi vidis armilon en lia mano, kaj kiam li estis preskaŭ apude, mi kikis lian manon tiel ke la revolvero ĵetiĝis for. Mi intencis forkuri, sed tiam li alkuris kontraŭ mi. Li atakis min. Mi...  reflekse elpoŝigis tranĉilon por protekti min, kaj ĝuste tiam li saltis antaŭen por ataki min, kaj trafis mian tranĉilon. Li ŝanceliĝis kelkajn paŝojn, kaj poste tuj kolapsis. La sango elfluis. Mi panikis, mi ne sciis kion fari.”

Li ĵetas rigardon al Svedberg, kvazaŭ li atendus proteston aŭ demandojn. Sed la du policistoj nur rigardas lin, mute. Li daŭrigas:

”Mi timis, ke oni ne kredus min, se mi dirus, kio okazis. Do mi prenis rubsakon el mia aŭto, kaj enŝovis lin en la sakon. Mi fermis ĝin per ŝnuro kaj levis ĝin en la aŭton. Sed la pastro kuŝis malantaŭ la aŭto, kaj mi devis forŝovi lin. Mi tiris lin inter la arbojn, kie mi ĵus kaŝis min. Poste mi foriris...”

La du policistoj ankoraŭ silentas. Jankéus premas du fingrojn al sia suba lipo, kvazaŭ por kaŝi aŭ forviŝi rideton. Svedberg male mienas malĝoje. La advokato klinas sin al la knabo, kaj sufloras:

”Vi devus klarigi ankaŭ pri la armilo.”

”Jes, mi forgesis”, diras Martin Fagerström. ”Kiam mi reiris el la arbaro mi tretis sur la revolveron. Tiam mi ekhavis la ideon enmanigi ĝin al la pastro.”

Denove li atendas. Dum momento ĉiuj silentas. Poste Svedberg duafoje diras:

”Daŭrigu.”

La junulo rigardas sian advokaton, sed ĉi-foje tiu eĉ ne kapsignas. Tamen li daŭrigas:

”Mi ne volis okupiĝi pri tiu scivolema pastro, sed mi timis, ke oni kulpigos min pri tiu freneza pafo. Poste mi rapidis for. Mi pensis, ke eble iu aŭdis ion kaj alvenos.”

Triafoje Svedberg diras:

”Daŭrigu.”

”Do mi veturis al nia boato, enmetis la sakon, kondukis la boaton kelkan distancon for de la tero, kaj enakvigis la sakon. Poste mi revenis kaj veturis al Kalmar.”

Nun Svedberg trankvile demandas:

”La plastsako kun la kadavro – ĉu ĝi flosis?”

”Ne. Mi enmetis grandajn ŝtonojn. Mi malligis la ŝnuron, enmetis ŝtonojn kaj la tranĉilon, kaj ligis denove. Kredeble ili truis la sakon, tiel ke la korpo eliĝis...”

”Je kiu distanco de pastro Bexelius troviĝis Sajadirad, kiam li pafis lin?”

”Mi ne scias...  Eble dek metroj?”

”Kiajn vestaĵojn vi portis?”

”Ordinarajn vestojn. Jakon. Pantalonon.”

”Kie ili troviĝas nun?”

”Mi forĵetis ilin.”

”Kial?”

”Ĉar estis sangomakuloj sur ili.”

”Kie?”

”En rubujo en Kalmar.”

”Kiam kaj kie, pli precize?”

”Antaŭ kelkaj tagoj...  en la haveno.”

”Ĉu ankaŭ la gantojn?”

”Eee...  jes.”

”Kial?”

”Mi ne scias. Eble estis sango sur ili.”

”Sed ĵus vi ne menciis gantojn.”

”Mi forgesis.”

”Kie vi portis la tranĉilon?”

”En la jakpoŝo.”

”Ĉu nuda? Sen ingo?”

”Ne...  ĝi estis tia...  risorta stileto.”

”Ĉu vi ĉiam portas tranĉilon?”

”Ne.”

”Kial tiufoje?”

”Mi eble antaŭsentis, ke li minacos min.”

”Kiuj sciis, ke vi veturigos lin al Stokholmo?”

”Neniu, mi pensas.”

”Vi pensas?”

”Nu, mi diris al neniu.”

”Ankaŭ ne al Patrik Eriksson?”

La junulo dum momento ŝanceliĝas, sed poste retrankviliĝas:

”Ne, mi nenion diris.”

Jankéus enĵetas:

”Sed al Jimmy Sahlgren?”

Martin mienas surprizite, kaj diras:

”Kial mi diru al li?”

”Kian rilaton vi havas al Sahlgren?”

”Neniun! Mi renkontis lin ĉe la trotkonkursoj, alie nenio!”

”Ĉu kutimas vi veti?”

”Jes, kelkfoje.”

”Ĉu vi havas monon por tio?”

”Mi ne vetas je tiel multe.”

Jankéus paŭzas, kaj Svedberg reprenas la stafetilon:

”Ĉu Sajadirad atakis vin per la nudaj manoj?”

”Mi ne vidis. Li saltis al mi.”

”Kiom da mono vi postulis de Sajadirad?”

Neniu tuja respondo venas, kaj li aldonas: ”Por veturigi lin.”

”Mi ne memoras...  mi pensas...  kvincent...”

”Kvincent kion?”

”Eee...  kronojn...  Ne, dolarojn.”

La advokato alprenas tre neŭtralan mienon.

”Ĉu Sajadirad akceptis tion?”

”Jes.”

Svedberg pensas pri la atesto de doktoro Wibe. Li demandas:

”Ĉu vi diskutis la prezon?”

”Ne...  Ne tre...  Ni ne havis tempon.”

”Kiulingve vi interparolis?”

”Angle.”

Too much – I will pay only... – kion li poste diris?”

La knabo malfermas sian buŝon, sed nenio elvenas. Li aspektas kiel fiŝo sur tero. La advokato klinas sin al li, kaj diras patrece:

”Se vi ne memoras precize liajn vortojn, simple diru tion. Ne eblas ĉion memori.”

La malfermita buŝo de Martin eĥas:

”Mi ne memoras.”

”Kion vi faris el la mono de Sajadirad?” pluas Svedberg.

”Nenion. Mi ne prenis monon!”

”Prenis? Ĵus vi diris, ke li akceptis pagi kvincent dolarojn!”

”Jes, sed ne estis tempo por tio.”

”Liaj dolaroj – kie vi tenas ilin?”

”Mi ne havas! Ili eble disfluis en la akvo.”

Svedberg rigardas dum momento al Jankéus, kaj poste ĉesigas la demandadon.

*

”Nu, kion vi opinias?” Jankéus petas sian kolegon pri lia impreso. Svedberg prijuĝas:

”Nu, tiu advokato ŝajnas sufiĉe talenta. Mi pensas, ke ili elektis tiun version, ĉar ili ne povas scii, kiuj atestoj kaj teknikaj pruvoj troviĝas.”

”Tamen, devus esti sufiĉe facile rompi ilian version”, opinias Jankéus. ”Estas ĝi iomete tro stulta!”

”Eble. Ĉiuokaze ni faru ĉion, kion ni povas. Ni devas tuj fari traserĉon en lia hejmo, kaj prefere ankaŭ ĉe lia amiko – aŭ eble eksamiko – Eriksson. Same ĉe tiu troteja ulo, Sahlgren. Se ni trovos la dolarojn, li devos elpensi ion novan, kion li forgesis mencii. Alie – mi momente ne vidas ion specialan. Eble se ni trovus gantojn kun pulvorestaĵoj. Sed tio kredeble ne okazos.”

”Bone. Ni ankaŭ demandu tiun eksamikon, kiel Martin estis vestita kiam alvenis li sabate.”

Tiel oni ankaŭ faras. Domtraserĉoj okazas. Patrik Eriksson estas pridemandata. Patro kaj patrino Fagerström estas pridemandataj. Sed la bonŝanco de la lasta vendredo ne ripetiĝas. Nenio plu rezultas.

Jimmy Sahlgren estas vokita al demandado, kaj li konfirmas la informon de Martin. Ili renkontiĝis ĉe la trotkonkursoj. Ili vetadis iom, sed ne havis komunajn negocojn. La patro de Martin asertas, ke li ne scias, kial Sahlgren serĉis lian filon ĉe li. La kaŭzo, ke li iom bruske forpelis Sahlgren, estis simple lia kutima manko de tempo.

Oni prezentas la sonbendan voĉon de Martin Fagerström al doktoro Wibe, kiu bone rekonas ĝin kiel la voĉon de Martin, sed ne povas diri, ĉu tiun li aŭdis sabatvespere en la arbareto. Kaj lia atesto pri la aŭditaj vortoj jam iĝis iom malpli preciza.

La havena rubujo, pri kiu la knabo indikas, ke li tie ĵetis siajn vestaĵojn, estas preskaŭ malplena.

”Ni resumu nian imagon pri la afero”, diras Svedberg en strategia interkonsiliĝo kun Jankéus. ”Iel Sajadirad interkonsentis kun la knabo pri veturigo, kontraŭ pago. Iu el ili proponis renkontiĝi ĉe la arbareto. Okazis kverelo pri la pago, kiel Wibe atestis. En tiu kverelo la knabo mortigis la Irananon. Ĉu li planis tion? Li ja kunportis tranĉilon, de tre danĝera speco. Ĉu simple temas pri planita rabmurdo?”

”La loko ja tion supozigas. Se kunportus li la tranĉilon pro timo, kiel li diras, ŝajnus strange proponi tian renkontejon.”

”Prave, sed laŭ li la Iranano proponis ĝin. Bone, poste li procedis pri la kadavro proksimume tiel, kiel li mem rakontis. Kaj dum tio li verŝajne trovis la revolveron en lia poŝo.”

”Kaj kredeble ankaŭ la monon”, aldonas Jankéus.

”Do, li traserĉis la poŝojn de la Iranano, konfiskis la armilon kaj monon. Ni ne scias, ĉu li portis aliajn aferojn, dokumentojn, identigilon ktp. Kaj tiam alvenis la pastro. Ŝajnas iom stranga konduto de maljuna pastro sola enpaŝi en malluman arbaron por esplori ion suspektindan.”

”Nu, kiel ni scias, la pastro iris la ĝustan vojon en sekureco…  Sed eble rekonis li la filon de sia kolegino, kaj ne povis imagi, ke tiu estas danĝera perfortulo.”

”Bone, tio ŝajnas imagebla. Sed ankaŭ eblas, ke li fakte sciis ion, kion ni ne scias. Liaj anonimaj leteroj ja indikas, ke li estis iom scivolema pri siaj proksimuloj. Ĉu neniu letero enhavas ion, kio aludas al la filo de la pastrino?”

”Mi pensas, ke ne”, Jankéus respondas. ”Se ne kalkuli tiun Vi servas al Mamono, direktitan al lia patro.”

”Nu, ĉiel ajn, por ne esti malkaŝita, Martin pafis la pastron, ŝovis lian kadavron en la vepron kaj forveturis.”

”Donacinte al li la revolveron”, kompletigas Jankéus.

Svedberg paŭzas dum momento.

”Poste li veturis al la maro por enĵeti la kadavron de Sajadirad. Sed, diable, kial ne kunporti ankaŭ tiun de la pastro? Plastsakojn li ja havis en la aŭto, da spaco estis sufiĉe.”

Jankéus kapjesas, kaj poste replikas:

”Da spaco jes, sed eble ne da tempo. Pafo kutime altiras pli da atento de la ĉirkaŭaĵo ol tranĉila piko. Kaj li eĉ pravis – se komencus li ensakigi la pastron, nia tardema doktoro Wibe stumblus sur lin, kaj eble devus li pafi ankaŭ la doktoron. Baldaŭ lia aŭto plenus de kadavroj ĝisplafone!”

”Krome, li ricevis la ideon aranĝi la morton de la pastro kiel memmortigon. Naivege, efektive, sed li eble jam estis en stato de psika ŝoko. Ankaŭ la maniero enakvigi la kadavron montras iom fuŝan sintenon, se li vere enmetis la tranĉilon kune kun ŝtonoj en la sakon.”

Malgraŭ la esperoj de Jankéus, montriĝas malfacile rompi la version de advokato Segerståhl kaj lia kliento. Oni ripetas pridemandadi la suspektaton Martin Fagerström. Li restas je sia versio kaj ĉiufoje prezentas ĝin pli kaj pli kohere. Svedberg daŭre mienas malgaje, sed Jankéus ne plu bezonas kaŝi subridon.

”Pli bone estus, se ni simple transdonus lin al la prokuroro. Ŝajnas al mi, ke ni jam plenumis nian parton de la ludo”, rezignacias Svedberg.

*

Sabate la 24an de oktobro pastrino Leena Fagerström entombigas la patrinon kaj filinon Ghamari en la tombejo de Resmo. Ĉeestas ĉiuj rifuĝantoj kaj dudeko da paroĥanoj. Ĉeestas eĉ la patro Ghamari inter du diskrete gardantaj policistoj. La pastrino parolas pri la Bibliaj vortoj: ”Oni donis al ili la urbojn de rifuĝo” kaj ”Li estas rifuĝejo por siaj infanoj”. Poste la du virinoj en la Irana grupo recitas Persan funebropoemon de Hafiz.

Samtempe kiam okazas la entombiga ritaro en la tombejo, la prezidanto de la paroĥa estraro alvenas al la preĝejo, ŝlosas tiun kaj mem ekpostenas sursojle. Kiam la rifuĝantoj revenas post la entombigo, li rifuzas malŝlosi. Al Leena Fagerström nun mankas forto kontraŭstari. Ŝi kondukas la grupon – ses virojn, du virinojn kaj kvar infanojn – al la blanka pastrejo, kaj provizore loĝigas ilin tie.

Dimanĉe matene, je la kvina horo, kvar policaj busetoj kun dek policistoj kaj du oficistoj el la Enmigrada Administrejo haltas antaŭ la pastrejo de Resmo. Oni ĝentile frapetas al la pordo, sed kiam la taŭzita, ĵusvekita mastrino de la domo, en ĉifita negliĝo, malfermas la pordon, oni ne atendas inviton, sed efike forpuŝas ŝin, haste flirtante per ia permesilo, kaj penetras en la domon. La evakuado de la domo okazas preskaŭ senĝene. Kelkaj krioj de infanoj, kelkaj ploratakoj de virinoj, kelkaj ekbataloj de viroj apenaŭ menciindas. La poeto kaj doktoro pri aerodinamiko, Mohammad Mirzadeh, elsaltas tra fenestro en la supra etaĝo, sed li falas sur postenantan policiston kaj mem ne vundiĝas. Al la policisto rompiĝas ripo, sed tio ne malhelpas lin heroe fiksteni piedon de doktoro Mirzadeh ĝis helpanto alvenas kaj mankatenas la fuĝontan rifuĝanton.

Fine oni transportas la tutan grupon al ŝlosita rifuĝejo organizita de la Enmigrada Administrejo, de kie ili post ankoraŭ kelkaj semajnoj estos senditaj al Latvio.

En la sama tago, sed pli malfrue, post la diservo, Erland Bexelius estas entombigita en Vickleby. Pastro Sunnanbris celebras la riton parolante pri tekstoj el la Nova Testamento: ”Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi estas vokita”, kaj ”Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.”

*

Martin Fagerström restas en la arestejo. Lia patrino trapasas religian krizon kaj ricevas provizoran forpermeson de sia ofico. Kaj Svedberg transdonas sian murdenketon al la prokuroro. Novaj krimoj jam vicatendas lian traktadon.


12. Honoro de mortintoj

 

La akuzisto postulas okjaran malliberigon de Martin Fagerström pro duobla murdo sen antaŭmedito, alternative senintenca kaŭzado de morto al unu persono – Reza Sajadirad. La urba tribunalo trovas nur tiun duan krimon pruvita, kaj kondamnas la akuzaton je dek-okmonata malliberigo.

Lia advokato apelacias, kaj en griza, senneĝa tago fine de januaro, la Apelacia Kortumo en Jönköping traktas la kazon. Ĝi trovas neeble prijuĝi, ĉu la versio de la akuzisto pli certas ol tiu de la akuzato, kaj sekve nuligas la antaŭan verdikton. La sola, kio restas pruvita, estas tio ke la akuzato forigis kaj enakvigis homan kadavron. Kaŭze de tiu ago oni kondamnas lin pro krimo kontraŭ la leĝo pri honoro de mortintoj. La puno estas dumonata malliberigo. Ĉar la periodo de arestado jam superas tiun tempon, Martin Fagerström elpaŝas libera el la Kortumo.

Lia patro veturigas lin al Kalmar. Tie li vizitas la policejon por repreni sian propran aŭton, kaj ekiras per tiu orienten. Sur la Oelanda ponto li alfrontas neĝblovadon el nordoriento, kiu enfermas lian aŭton en blankan vualon. Li devas malrapidiĝi, kaj ankaŭ transponte, sur la ŝoseo suden, la vento kaj neĝblovado vipas furioze de maldekstre. Preskaŭ palpe li aŭtas sekvante la dekstran randon de la vojo, ĝis fine lia malnova, vinruĝa liveraŭto haltas antaŭ la pastrejo de Resmo. Finfine hejme!

Li travagas la malplenan domon. Lia patrino ŝajne delonge ne estis tie. Laŭ lia patro, ŝi momente ripozas ĉe parencoj en Finnlando. Ie-tie kuŝas postlasitaj posedaĵoj de la Iranaj rifuĝantoj. Li lasas ilin kuŝi kie ili kuŝas kaj enfermas sin en sia ĉambro.

Matene la ŝtormo jam pasis. Ellitiĝinte li promenas al la iama ŝtonmino norde de la preĝejo. Li levas kelkajn kalkŝtonojn kaj elserĉas kartonan skatolon. Ĝi estas malseka kaj disfalas en liaj manoj, sed ene kuŝas plasta sako. Li enŝovas manon kaj palpas la monbiletojn en la sako, elprenas unu kaj rigardas ĝin. Ĝia malhela verdo prezentas kontraston al la ĉirkaŭa pejzaĝo nigra kaj blanka. Martin Fagerström enpoŝigas la sakon kaj repaŝas hejmen.

Revenante al la pastrejo de Resmo, li vidas malnovan, blankan Chrysler alveturi kaj halti antaŭ la blanka domo. Neniu elaŭtiĝas, sed kiam li alpaŝas la aŭton, flanka glaco estas mallevata, kaj iu eligas manon.

*

Ĉe sia bofratino Pirkko Grönvall en Sjundeå, vilaĝo en la sudo de Finnlando, pastrino Leena Fagerström klopodas ”kuraci siajn nervojn”, kiel diras ŝia gastigantino. Pirkko, kiu propradire estas la eksedzino de ŝia frato, penas resanigi ŝin per rustika kampara manĝo kaj amaso da kafo je ĉiuj horoj de la tagnokto. Por digesti la manĝon Leena Fagerström pasigas la tagojn promenante laŭ kamparaj vojetoj. La bofratino traktas ŝin kiel konvaleskanton, sed ŝi sentas sin pli multe kiel rifuĝanto. Rifuĝanto en sia hejmlando, sed for de kio? Ĉu de malsukcesoj en ĉiuj flankoj de la vivo?

”Ne babilu sensencaĵon”, diras Pirkko. ”Vi faris pli da bono ol dudek saĝuloj. Se diversaj viroj ĉion fuŝas, pri tio ne vi kulpas. Nun metu la kafpoton sur la fornon, kaj poste ni hejtos la saŭnon.”

*

Dum Roger Svedberg trinketas sian antaŭtagmezan kafon, Tom Jankéus recitas al li el loka ĵurnalo:

”Malrespekto al la honoro de mortintoj”, li ekkrias. ”Ha! Jen la maltroigo de hodiaŭ!”

”Tio ne plu estas nia afero”, murmuras Svedberg. ”Ni fosu nian sulkon.” Dume, en lia menso aperas kvazaŭ fantoma vico la imagoj de kelkaj aliaj mortintoj, kaj li demandas sin, kiom da respekto oni montris al la honoro de tiuj.

 

 

 

 


Glosaro:

 

En la suba listo la leganto trovos interalie kelkajn nepre nenecesajn neologismojn. La aŭtoro plene konsentas kun vi pri tiuj vortaĉoj, sed kion fari? Pri ili respondecas iu doktoro, kiu preskaŭ sola en ĉi romaneto misuzas ilin. La aŭtoro ne invitis lin, sed eĉ klopodis aranĝi, ke li estu murdita, sed kiel kutime li alvenis tro ”tarde”. Kion fari pri tia ulo?

 

PV Plena Vortaro, 1934

PIV Plena Ilustrita Vortaro, 1981

AC André Cherpillod: NePIVaj vortoj, 1988

EV Ebbe Vilborg: Ordbok Svenska-Esperanto, 1992

JL Jouko Lindstedt: Hejma Vortaro, 1999

KM Kraft/Malovec: Vortaro Esperanto-Ĉeĥa, 1995

NPIV Nova Plena Ilustrita Vortaro, 2002

SzK Szerdahelyi-Koutny: Hungara-Esperanta Meza Vortaro, 1996

V Vikipedio

 

alteklezia  EV             Apartenanta al konservativa tendenco en Luterana eklezio

apercepti  PIV            Ekkonscii ion perceptitan

buso  PIV                         Aŭtobuso

despera  AC                  Malespera

diocezo PV, PIV        Eklezia distrikto de episkopo

dolmeno  PIV               Prahistoria tombo el starigitaj ŝtonoj

dosiero  NPIV               Registraĵo konservata sur komputila disko

envulti  PIV                   Sorĉi aŭ suferigi per nigra magio

fadi  PIV                           Mallaŭtiĝi kaj iom post iom malaperi

faksi JL NPIV             Telefaksi, telekopii, sendi telefonrete kopion de dokumento

faŭlto  PIV               Terena nivelŝanĝo pro fendo en la roka grundo

febla PIV                 Malforta

fragila  PIV                   Malfortika, rompiĝema

fridujo  PIV                   Malvarm-ŝranko

glaco PV, PIV           Fenestrovitro

hasti  PIV                         Rapidigi sin

holdo PV, PIV           Ŝarĝejo de ŝipo, ŝipkelo

kapitulo  PIV               Eklezia (katedrala) kunveno

kefiro  PIV                      Speco de acidigita lakto

kiki NPIV                  Piedbati

kirko  PIV                        Kristana preĝejo

koŝmaro  PIV               Inkubsonĝo

kriĉi  PIV                 Krii kiel rabobirdo

merdo  PIV                     Fekaĵo

morbo  PIV              Malsano

moroza  PIV                  Malgajhumora

muslio  NPIV            Miksaĵo el grioj, sekigitaj frukteroj, nuksoj kaj simile

Oelando  EV                Insulo kaj provinco en sudorienta Svedio (Öland)

pado  PIV                        Mallarĝa tervojeto

pico  NPIV                        Pastoplato kun tomatoj, fromaĝo k.a. bakita en forno

pigra  PIV                       Mallaborema, malpenema

pobo  PIV                        Malantaŭo de ŝipo aŭ boato

polmo  PIV                     Manplato

prompta  PIV               Tuj aganta, senhezita

puzlo  PIV                       Bildo kunmetebla el malregule dissegitaj pecoj

sinki  PIV                         Malsupreniĝi, malrapide fali

Skanio  AC, EV         la plej suda provinco de Svedio (Skåne)

skanseno  KM, SzK    Vilaĝmuzeo, subĉiela muzeo de popolaj domoj

skualo  PIV                    Subita ventpuŝego, ofte kun ekpluvo

Smolando  EV        Provinco en sudorienta Svedio (Småland)

spekti  PIV                      Rigardi kaj aŭskulti prezentadon

suicido  PIV                  Memmortigo

supeo  PIV                      Delikata aŭ festa vespermanĝo

ŝamano  PIV                 Ekstaza pastro/sorĉisto/kuracisto en iuj kulturoj

tarda  PIV                       Malfrua

tepida  PIV                     Duonvarma-duonmalvarma

triktrako PIV          Dupersona ludo kun diskoj sur tabulo kun triangulaj fakoj

tropeolo  PIV               Flava-oranĝa-ruĝa floro (Tropæolum)

tumulo  PIV                   Prahistoria tombo el teramaso

vestiĝo  PIV                   Restaĵo de io malaperinta

voduo V                  Afrikdevenaj religiaj ritoj en Ameriko

 




Reen al:


Tekstoj de Sten Johansson


Sezonaj krimromanetoj


Sten Johansson