Belartaj
Konkursoj 2005, poezio: Tria premio
Sten
Johansson:
Vilna vilanelo
En
Balta bunto de popolpelmel’
de gent’ vivanta en land’ litova
resonas fone Vilna vilanel’
Kaj
svarme zumas la babilbabel’
de grego povra aŭ pagipova
en Balta bunto de popolpelmel’
Jen
per flugiloj de frivolfabel’
en vent’ bloviĝas la sento nova
Resonas fone Vilna vilanel’
Dum
mankas kaŭzo de kravalkverel’
tra mensoj splenas seren’ senmova
en Balta bunto de popolpelmel’
Postulas
pruvon la finalfidel’
ĝis fine venkos espero prova
Resonas fone Vilna vilanel’
Baldaŭ
ekbolas la parolribel’
kaj blinde bruas batal’ trablova
En Balta bunto de popolpelmel’
resonas fone Vilna vilanel’