LA AFERO


LA AFERO

 

- Ĉu vi finis la aferon, paĉjo?

Moŝta Zeŭso bolis fingrume ĉe komputilo. La klavaro hulis obee sub premo de liaj falangoj, kaj eĥis informe la ekrano, horloĝe vera, preciza, fidinda. La ekĉeo de lia filino Afrodito iom malstreĉis la intelektajn muskolojn de l' olimpestro. Lia dekstra mano forgesis la klavojn kaj glitis en ŝian buklaron blondan.

- Kion vi gvatas ĉi tie, dolcĉ?

- Mi scivolas, ĉu vi finis vian... aferon...

- Kiu flustris al vi pri la afero? Tio ja estas plej konfidenca!...

- Nu, paĉjo... vi ja scias... kelkaj komentas kulise...

- Kion oni... komentas?...

- Ke la koncilio kunvenis kaŝe... ke oni pridiskutis la mond-ordon... ke... ke... oni atingis strangajn konkludojn...

Zeŭso brovumis.

- Pri kiuj konkludoj oni klaĉas?...

- Nu... ke la mondo estas tro... tro kalma... tro teda... ke oni decidis fabriki elstaran loĝanton... nu... ke la celo estas... krei variecon... vigligi la vivritmon... ke... ke oni taskis al vi tian verkon... ke... nu... oni eĉ... skandalumas...

- Kial do...?

- Nu... ĉar laŭdire via tasko estas... krei ulon laŭ nia bildo... laŭ dia bildo...! Laŭ multaj, tio estas ŝoka... sed... nu, mi ne konsentas...

La fingroj zeŭsaj plu manovris en la densa buklaro de Afrodito. Sed ĉi-foje pli svinge, riproĉa-tone.

- Fripona! Abubdan stokon da informoj vi rikoltis!...

- Paĉjo... vi povas imagi... kelkaj koncilianoj emas liki antaŭ mi, esperante rekompencon...

- Kaj ĉu vi...?

Ŝiajn vangojn invadis fluo purpura, kaj la voĉo eklamis iomete:

- Ĉu vi... paĉjo... ĉu vi ne konas sufiĉe vian filinon?... ĉu mi ne... nu... paĉjo, ne transsaltu la temon!... Ĉu vi jam finis?...

- Rigardu, bukla! - Zeŭso montris fingre la ekranon.

- Kio estas tio?...

- Tio estas la korpa strukturo de la osa terloĝanto...

- Sed lia korpo ege similas la nian!...

- Efektive. Mi kreis lin laŭ nia bildo. La komputilo jam enhavas ĉiujn necesajn informojn. Restas por fari nur lia transkorpiĝo. Mi startigos ĝin post enmeto de kelkaj datenoj pri intelektaj kaj animaj kvalitoj.

- Kiun programon vi uzas?

- La kutiman World Perfect, dolĉa...

La fajro rigarda de Zeŭso jam kuŝis for. La koketa teniĝo de Afrodito kaj ŝia blonda ravo sufiĉis por velkigi lian koleron. La olimpestra mano plu enfosis en ŝia bukla kapo kaj avide gratetis.

Subite enbruis paŝoj. Hastaj. Svingaj. Spitaj. La paro kapturne trafis inan figuron sursojle. Ĉi tiu arbalestis rigardon al Afrodito, ŝin neglektis, fokusis Zeŭson kaj vortis:

- Jen nia kara imperiestro kaj lia filino!... Ĉu denove en amindumaj kuntuŝoj?...

- Tenu vian langon, Hera! Neforgesinde Afrodito estas nia filino!...

- Nia?... Ŝi, la ŝaŭm-ĝerma?... La konkulino?...

Zeŭso ektondris:

- Atentu viajn konsonantojn! Mi ne toleros skermaĵojn ĉe mi! Kaj cetere bonvolu forigi vin, ĉar mi volas labori!...

- Ha, evidente! Vi volas kroni vian grandiozan verkon... Bone... Ne gravas... Mi jam scias kiel finiĝos la afero...

- Kion vi scias?... Kion vi aludas, aspido?...

- Certe vi memoras, ke mi elstudis komputilan kurson pri prognozarto. Tio donis al mi evidentajn kapablojn aŭgurajn... antaŭvidajn...

Sur la buŝo zeŭsa aperis rikano:

- Tute nekredindaj mi opinias tiajn studojn. Eĉ la akademio ankoraŭ ne aprobis ilin...

- Negrave... Tamen tiajn konojn mi jam aplikis ĉi-okaze. Kaj la rezulto ne estas ĝojiga...

- Ha! Ha! Kion vi... antaŭvidis, sibilo?...

- La ulo, kiun vi kreas, ne kondutos... nu... ne kondutos laŭ la preskriboj de via programo... Baldaŭ li iĝos ribelema kaj memserva...

- Neeble! Lian cerbon kaj koron plene regos la konduta kerno komputa! Kaj ĝi estas senmanka...

- Estiĝos eraro... enrampos viruso... li vin spitos... lia unua paŝo estos alinomi vin...

- A... alinomi...?

- Kelkaj liaj idoj alinomos vin Jupitero... aliaj, Jehovo... aliaj eĉ, senkorpa mistero...

- Kiaj stultaj nomoj! Senkorpa?... Sed mi estas la plej belmuskola ĉi-olimpe!... - kaj Zeŭso fiere rigardis siajn bicepsojn.

- Liaj idoj konstante ariĝos dispartie kaj ŝibolete batalos... la aliajn naturerojn ili klinigos... obeigos al si...

- Tio estas pensiga... Tamen mi celas varion kaj distron!.. Mi nepre lin kreos.

- Li vin forkikos eltrone. Li spite ascendos olimpen kaj nin ostracisme forpelos...

La tranĉaj vortoj de Hera iom ŝancelis Zeŭson. Li ĉesis repliki kaj gape glutis plue rozarion da fiaŭguroj pri la osa kreaĵo. Afrodito, ĝis tiam malvorta, rimarkis la transteniĝon zeŭsan kaj elbuŝis:

- Ne aŭskultu plue, paĉjo! Ŝi celas forkonvinki vin pro ĵaluza timo! Daŭrigu vian verkon! Ni ja scias, ke tiu programo ne enlasas erarojn!...

- Ne stultu saĝume, konka! Ankaŭ nin trafos la zeŭsa verko! Tiu ulo iĝos ja duseksa, kaj la inoj detronigos nin per siaj ruzoj koketaj!... Viaj bukloj neniom valoros apud ilia logo!...

Zeŭso plu mutis, inter ĉi du buŝoj pafaj, sena je decidemo. Post kelkiom li kolektis ĉiujn disargumentojn, ilin kribris kaj deklaris:

- Dampu racie viajn langojn! Jam tro da vortoj fluis pri la afero. Ne necesas unu miliono da adeptoj por ŝalti mian verkon. Same ne sufiĉas unu miliono da oponantoj por bremsi mian iniciaton. Mi celas varion. Se la verkon mi ne naskos, la tedo pluos. Se mi naskos, la vario iĝos averio, laŭ Hera. Misfortune. Pri ĉi rubikono kulpas mi, ŝpininte la naturon nekompleta. Ĝia nuna stato neprigas ĉi kreaĵon. Laŭ Hera, ĉi kreaĵo malpurigos ĝian staton. Jen mistero de mis-tero. Pli facilas esti ol estri. Venont-balote la olimpo juĝos min laŭ la rezulto de mia rezoluto. Nun mi forpermesas vin, Hera. Restu vi, filino, por apogo kaj konsolo...

 

Gonçalo Neves

La teksto akiris la duan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA (1992)

Aperinta en: Fonto 12. 1992: 6 (140), p. 12-14; Kompreni, p. 31-34

 

 

Reen al: Verkoj rete legeblaj de Gonçalo Neves - Gonçalo Neves - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj