FAKISTOJ


- Gekaraj sinjoroj! Estas por mi nemezurebla plezuro inaŭguri nian Unuan Kongreson de Istismaj Fakspertaj Erudici-kleraj Ekspertizaj Specialistoj!

Tondra aplaŭdo.

- Nian brilpompan kaj mejloŝtonan aranĝon malŝlosos la majeste moŝta Profesoro Doktoro Entomas Chirp, eminenta entomologo-koleopterologo-kokcinelologo, faka specialisto pri la malantaŭa maldekstra kruro de nematuraj femaloj de la specio Coccinula quatuordecimpustulata!

Tondra aplaŭdo.

- Gekaraj sinjoroj! Hodiaŭ mi prezentos al vi gravegan studobjekton de mia meritplena kaj nepre esplorinda fako. Mia prelego pritraktos ja la ĉefan rilaton inter kuspitaj haretoj de la malantaŭa maldekstra kruro de nematuraj femaloj de la specio Coccinula quatuordecimpustulata kaj ties kapablo altiri sinĝenemajn unu-elitrajn frustroplenajn masklojn de la sama specio. Kiel vi ĉiuj scias, tiuj haretoj longas tri milimetrojn, kaj ilia kuspiĝemo dependas de la ventrapido, de la aerhumido kaj de la kvanto da dinitropolisakarozidoputinidometilenoido digestita dum la lastaj du tagoj. Ĝuste la digesteblecon de tiu elementa substanco, la dinitropolisakarozidoputinidometilenoido, mi studis dum mia sesjara deĵoro sur la insularo Nulspark, kie svarmas la specio Coccinula quatuordecimpustulata. Post pena kribrado de la abunda materialo tie kolektita, mi venis al jena konkludo: kiam la diurna kvanto da englutita dinitropolisakarozidoputinidometilenoido malsuperas la dozon da ornitoplerostultilenofikso (alia grava substanco de la kokcinela metabolo), tiam la haretoj de la malantaŭa maldekstra kruro kuspiĝas 1,75 milimetrojn, kaj tio rezultigas 32,74 procentan malfortiĝon de la altir-kapablo de nematuraj femaloj!

Tondra aplaŭdo kaj vivuo:

- Brave! Bis!

- Bis! Brave!\,

- Lerte kaj klere! Brave!

- Klere kaj lerte! Rave!\,

- La helan prelegon de Profesoro Doktoro Entomas Chirp sekvos alloga referaĵo de la majeste moŝta Profesoro Doktoro Cogito Ergo, iama membro de la Eklezio de la Momentistoj de la Lasta Momento kaj nuntempa korifeo de la novisma filozofia skolo de dialektikaj sinmemistaj analizistoj!

Tondra aplaŭdo.

- Gekaraj sinjoroj! La precipe ĉefa kaj nefordormebla celo de nia skolo de dialektikaj sinmemistaj analizistoj estas simple kaj klare la jena: studi kaj analizi kiel eble plej vaste kaj profunde la urĝan problemon pri la memdisiĝo de la sinmemaj dialektikeroj de la homa anim-aparato. Kiel sciate, tiuj sinmemaj dialektikeroj kungluiĝas tujete-malvaste en svagan memdetruan memon, kaj tio rezultigas dispufiĝon aŭtonoman kaj memnoman en la sinmema memo iam malmemiĝonta. Tial la dialektikeroj dismemigas la malmemon de la kontraŭmema umema animo, kaj poste iel rekungluiĝas en fortikan, sendetruan, memdefendan, enmemiĝeman sinmemon. La problemo ŝajne estas solvita, sed pripensu la malsaman memumon de memamaj narcisaj animoj. Ili ja ne kapablas kungluigi la dialektikerojn, kaj do tiuj ĉi dispafiĝas malmeme en ajnemaj direktoj celante elmemiĝon memsavan. Kiel eblan solvon mi proponas pluan studadon de la memiĝ-kondiĉoj de la for-memiĝema anim-memo, kiu ja estas la ŝlosilo mem de tiu ĉi elsarkenda tubero!

Tondra aplaŭdo kaj vivuo:

- Brave! Bis!

- Bis! Brave!\,

- Lerte kaj klere! Brave!

- Klere kaj lerte! Rave!\,

- La brilan referaĵon de Profesoro Doktoro Cogito Ergo tuj sekvos klera disertacio de la majeste moŝta Profesoro Doktoro Troo Loquázius, elstara fonologo kaj faka specialisto pri la dekstraj voĉkordoj de plenaĝaj nekultivistaj viraj loĝantoj de la angla vilaĝo Shutdown!

Tondra aplaŭdo.

- Gekaraj sinjoroj! Hodiaŭ mi parolos pri interesplena punkto de mia 25-jarojn flegata maroto. Temas ja pri la maniero, en kiu la plenaĝaj nekultivistaj viraj loĝantoj de la angla vilaĝo Shutdown movas la voĉorganojn dum ili elparolas la esprimon I don't. Unue okazas rapida kaj malforta enspiro, ĉar la frazo estas nur dusilaba kaj la sperta cerbo jam scias, kiom da aero bezonas tiuj silaboj. Tial ĝi jam planis elparolon kun kvin sonaj elsendoj de sufiĉe alta tono. La unuan silabon konsistigas vokalo, kaj do la voĉkordoj ekvibras, apenaŭ la lango lokiĝis 2,3 centimetrojn malantaŭ la buŝmezo kaj en suba pozicio. Samtempe, aŭ iomete antaŭe, kiam la voĉkordoj ekvibras, tiam la palata velo leviĝas 0,8 centimetrojn antaŭen kaj 0,93 centimetrojn supren, en la pozicion, kie ĝi situus, se la parolanto prononcus it. La sekva movo estas tre rapida (ĉirkaŭ 0,36 sekundojn). La lango platiĝas kaj sterniĝas ambaŭflanken, kaj ĝia pinto kunpusiĝas kontraŭ la gingivo de la supraj dentoj, laŭ sia tuta surfaco, por bari la aerfluon. Tio ja estas la unua elparola parto de la d. Ĝi ne rezultigas kompletan silenton, ĉar tiam la voĉkordoj ankoraŭ vibradas. Post nelonge (ĉirkaŭ 0,28 sekundojn), la lango reiras de la gingivo kaj lokiĝas meze de la buŝo por komenci la vokalon de don't. Ĉi tiu vokalo konsistigas diftongon, samkiel la antaŭa, kaj do estiĝas malrapida movo 1,03 centimetrojn retro kaj 0,98 centimetrojn suben, por kompletigi la vokalan (aŭ malferman) parton de la dua silabo. Fine la n kaj la t elparoliĝas kun la lango kunpremata kontraŭ la gingivo de la supraj dentoj, kaj ĉio finiĝas simple kaj glate!

Tondra aplaŭdo kaj vivuo:

- Brave! Bis!

- Bis! Brave!\,

- Lerte kaj klere! Brave!

- Klere kaj lerte! Rave!\,

- Kaj nun, gekaraj sinjoroj... kroma programero ĵus sciigita al mi... doktoro... hm... tamen... ne-pro-fe-so-ro... hm...li mem sin prezentos... temas pri juna lingvisto inventinta ion... bonvolu auskulti...

Maltondra silento.

La podion surpaŝis etkreska barbulo okulvitra, kun nervoza papero enmane. Li ŝovetis la nazumon, gvatis la publikon timide kaj vortis milde:

- Karaj sinjorinoj... karaj sinjoroj...

Prema silento.

- Hodiaŭ mi volas prezenti al vi helplingvon... hm... mi mem elpensis ĝin...

Stringa silento.

- Sciu, ke... ĝi estas nur dekses-regula...

Eksploda malaplaŭdo:

- Fajf! Fajf! Naive simplaĉa!

- Malvivu! Fajf! Ni ŝatas aferojn komplikajn!

- Kaj implikajn!

- Fake teknikajn!

- Amplekse kompleksajn!

- Vaste balastajn!

- For!

- For la nazuman!

- For! Fajf! Fajf!

 

Gonçalo Neves

 

Premiita per honora mencio en la Belartaj Konkursoj de UEA (1991).

Aperinta en: TEJO-tutmonde 9. 1991: 4 (52), p. 14-15; Fonto 11. 1991: 6 (128), p. 12-15; Nia Bulteno 1992: 1 (55), p. 13-15; Kompreni, p. 16-19

Enscenigita unafoje de Marek Wojtaszek (gvidanto), Jarek Miklasz (Chirp), Marino Bruno (Ergo), Jarek Parszyszek (Loquázius) kaj Ulrich Matthias (Zamenhof) dum Internacia Somera Studenta Renkontiĝo en Gdansko, Pollando (1992-08-22) kaj duafoje de Miguel Adúriz (gvidanto), Miguel Fernández (Chirp), Jorge Camacho (Ergo), Gonçalo Neves (Loquázius) kaj Antonio Valén (Zamenhof) dum Internacia Kultura Festivalo (KEF ) en Helsinko, Finnlando (2000-07-19).

 

 

Reen al: Verkoj rete legeblaj de Gonçalo Neves - Gonçalo Neves - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj