GORILAĴOJ


En ĝangalo verda-brila loĝis aminda gorilaro. La primatoj kunvivis kelkope, klane, dise en pluraj kvartaloj. Unu el la plej riĉaj, potencaj regionoj prezidis gorilestro Geogro, tre amata kaj respektata de siaj subuloj. La regno geogra prosperis komerco-vigle. Tien fluadis lavange bananoj diversa-specaj kaj aliaj fruktoj. Ĉefo Geogro estris super ĉiuj kvartalaĵoj, kaj por ĉies bono ade avidis novajn varo-fontojn, negocajn latentojn, sub ajna formo, kolonia aŭ kalumnia. La najbaraj distriktoj apogis lin fervore kaj tiucele penis paroli lian gorilekton, mendi liajn gorilaĵojn.

Alian faman kvartalon komandis gorilestro Sodomo. Lia spaco ne nababis nek evoluis samgrade kiel la geogra, sed liaj regatoj blinde obeemis, kio kompensis ĉiajn mankojn. La groŝoj sodomaj fontis ĉefe el suka komerco de nigraj bananoj, tre abundaj en tiu gorilejo. Tian riĉon li altruisme investis en pucaj palacoj, cele levi la arkitekturan nivelon de la regiono. La lokaj goriloj komprenemis lian strebon kaj oferis volonte sian propran nivelon, edukan, vestan, nutran, por progresigi la aferon. Eĉ sian propran voĉon ili rezignis, ĉar laŭdire en silento regas konsento, kaj per konsento venas kontento.

Apude situis liliputa kvartalo, ankaŭ abunda je nigraj bananoj, sed sub rego de neambiciaj goriletoj. Oni nomis ĝin Kuvajtalo.

Gorilestron Sodomo karakterizis precipe avideco kaj akaparemo senĉesaj. Delonge li kovis planon invadi, aneksi Kuvajtalon, kaj konfiski ties nigran bananaron. Gorilestro Geogro, suspektema tamen pri la koluzio, tre zorge kaj gorile gvatigis la sodoman prezidejon, por elspuri ajnan ĝermon de avanco. Dume li senĝene vendadis al sia rivalo ĉiaspecajn gorililojn, ĉar tiu ĉi militis tiam kontraŭ alia fifama gorilestro, kaj en komerco ne ekzistas malamikeco nek ŝerco, aŭ pli moderne, en aferoj de mono forgesu pri mavo kaj bono.

Iam gorilestro Geogro trankvilis en sia fotelo kaj ĝuis legon de gorilzeto. Subite lin skuis bombasta gorilaĵo tut-paĝa:

GORILESTRO SODOMO INVADIS KUVAJTALO!

Tia la titolo! Kaj la sekvaj detaloj goriligis la tutan aferon. Eĉ fotoj ĉeis, brutalaj, por ilustri la katastrofon. La kolo geogra iĝis punca pro kolero kaj aflikto. Liaj manoj tremolis, faligis la legaĵon. Impete-stare li kriĉe vokis sian sekretarion:

- Bejko! Bejko! Ĉi tien tuj!

La sbiro alkuris, kun akcela koro:

- Jes... jes, mastro...

- Ĉu vi legis la gorilzeton?

- Jes, mastro... mi legis atente...

- Do vi scias la gorilaĵon!...

- Jes... jes, mastro... bedaŭrinde mi scias... Nepardoneble... niaj gvatistoj... mi... mi... penos elspuri la kulpinton... vi scias... kelkaj homoj ne estas kompetentaj... vi... vi certe punigos... mi...

- Kaj la titolon?

- K... ki... kion...?

- La titolon! Ĉu vi legis ankau la titolon?

- Jes... jes, mastro... la titolon... evidente, mi legis la titolon... mi legis la tuton... ankau la titolon...

- Do vi rimarkis la gorilaĵon!...

- La gorilaĵon... la gor... mi... mi rimarkis la gorilaĵon...la tutan gorilaĵon...

- Do vi scias, kiajn terurajn sekvojn ĝi havos...

- Jes... jes, mastro... oni povas... konjekti facile... terurajn sekvojn... por ni... por la tuta homaro... por la planedo...

- Nia pozicio ŝanceliĝos...

- Jes... jes, mastro...

- La tuta mondo mokos nin...

- Jes... jes, mastro...

- Grava minaco por nia gorilekto...

- Jes... jes, mast... ki... kio...? por... por nia gorilekto...?

- Vi diris, ke vi legis!...

- Jes... jes, mastro!... mi legis!... mi legis la tuton!...

- Tamen vi ne rimarkis!...

- Mi rimarkis, mastro!... Mi rimarkis ĉion!... Sed pri nia gorilekto...

- La titolon!... ĉu vi ne rigardis la titolon?...

- Certe mi rigardis... sed...

- Do vi povas imagi la gravajn sekvojn de tiu fuŝo!...

- Sed...

- La tuta tero rikanos, ĉar ni ĉie volas trudi nian gorilekton kaj tamen en propra gorilzeto akuzativon fuŝas!

- Akuz... fus... sed...

- Imagu do! kia damaĝo por la disvastigo de nia gorilomo!...

- Jes... jes, mastro... sed... la invado mem... Sodomo... la bomboj... la raketoj... ĉu vi ne...

- Ba! bagatelo! Tiu poltrono ne kuraĝas spiti nin!... Mi fortimigos lin per simpla minaco...

- Ĉu... ĉu vi certas, mastro?...

- Alportu gorilfonon! Vi vidos...

- Sed...

- Tuj!

- Jes, mastro!... Tuj!...

Post goriluma daŭro, Bejko enkuris kun aparato enmane, anksia.

- Jen, mastro!

- Kiu estas la gorilfona numero de tiu fripono?

- Mi... mi konektos por vi, mastro...

Bejko plenumis rapide. La signalo jam tintis transe, kaj tuj venis respondo. Gorilestro Geogro prenis la parolilon.

- Ha lo, Sodomo?... Ĉu estas vi?

- Mi tuta...

- Bone! Sciu, ke mi estas ...

- Daŭrigu, Geĉjo... mi rekonas vian voĉon... ĉiutage en viaj kanaloj...

- Bone! Sciu, ke mi volas...

- Se la afero ne urĝas, bonvolu revoki poste... mi havas miajn taskojn, vi scias...

- Kanajlo! Ĉu vi vere invadis Kuvajtalon?

- Kompreneble... Ĉu vi ne legas vian gorilzetaron? Mi mem sendis cirkuleron. Bedaŭrinde skribisto via fuŝis akuzativon kaj...

- Kial? Kial diable vi invadis Kuvajtalon?

- Ili estis malfortaj... kaj al mi mankis nigraj bananoj...

- Aĉisto! Bandito! Akademiestro!

- Volapugisto! Idisto! Atisto!

- Aspektisto! Tempisto! Analizisto!

- Imperiisto! Ĵaluza! Vi nur bedaŭras, ke ne ekzistas similaj kuvajtaloj apud via pordo!

- Uzurpisto! Se vi ne malinvados Kuvajtalon, mi...

- Vi...? Kion vi faros, vakerida gorilo?...

- Mi... mi invados vian kvartalon!

- Ha! ha! ha! Nur provu! Mi havas gorililojn... Ne forgesu, vi mem vendis...

- Ne mi, aĉulo!...

- Viaj amikoj... kaj ankaŭ vi... la gorilestro Mitarano, la alia... kiel li nomiĝas?... ne gravas! ĉiuj egalas...

- Ĉu vi malinvados aŭ ne?...

- Definitive: ne!

- Do mi...

- Geĉjo, ne forgesu, mi havas ostaĝojn!...

- Kion...?! Ostaĝojn?!...

- Jes, ja... kelkaj subuloj viaj gorilis ĉi tie. Mi uzos ilin por protekti miajn gorilaĵojn... ha! ha! ha!

- Vi... fi!... bandito!

- Fiulinido!

- Homo!

- Ne! ne nomu min tio!... mi ne perm...

- Homo! homo!

- Homido! mi enprizonigos ĉiujn ostaĝojn!

- Kaj mi sieĝos vian kvartalaĉon! Mi ne enlasos la banan-fluon!

- Mi ne timas viajn gorilaĵojn! Venu!

- Tuj!

 

Gonçalo Neves

 

Teksto verkita fine de 1990. Ĝia resumita versio akiris la duan premion en la proza branĉo de la tiujara Literatura Konkurso Ivo Rotkvić, organizita de Zagreba Esperanto-Ligo. Ĝia kompleta versio aperis en Kompreni, p. 12-15.

 

 

Reen al: Verkoj rete legeblaj de Gonçalo Neves - Gonçalo Neves - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj